Ernst Niekisch

Germana politikisto kaj politika ĵurnalisto (1889-1967)

Ernst Niekisch (naskiĝis la 23-an de majo 1889 en Trebnitz, Silezio, Germana Regno, nun Trzebnica en Pollando; mortis la 23-an de majo 1967 en Okcidenta Berlino) estis germana politikisto kaj politika ĵurnalisto. En 1919 li estis unu el la gvidantoj de la revolucia registraro de konsilantara respubliko de Munkeno, perforte subpremita post nur kvarsemajna ekzisto, kaj poste estis unu el la gvidantoj de la movado de "naci-bolŝevismo", kiu celis la proksimigon de la germana vajmara respubliko al Sovetunio, sen voli la mondan komunisman revolucion, kaj influis ankaŭ la frakcion de Gregor Strasser de maldekstruloj en la germania nazia partio NSDAP, neniigitan en 1934 fare de Adolf Hitler. Niekisch publike esprimiĝis kontraŭ Adolf Hitler kaj organizis reziston kontraŭ la reĝimon de Nazia Germanio. En 1937 li estis malliberigita kaj en 1939 per nazia kortumo pro ŝtata perfido kaj agado por malpermesita partio kondamnita je dumviva mallibereco. Post la fino de la Dua Mondmilito li membriĝis en la socialisma ŝtata partio SED de GDR, el kiu li tamen post la perforte subpremita enlanda ribelo de la 17-a de junio 1953 kontraŭ la komunista reĝimo GDR kritike distanciĝis, en 1955 malmembriĝis el la ŝtata partio kaj en 1963 elmigris al Okcidenta Berlino.

Ernst Niekisch
Persona informo
Ernst Niekisch
Naskiĝo 23-an de majo 1889 (1889-05-23)
en Trzebnica
Morto 23-an de majo 1967 (1967-05-23) (78-jaraĝa)
en Okcidenta Berlino
Tombo Wilmersdorf Cemetery vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germana Demokratia RespublikoVajmara Respubliko vd
Partio Socialista Unueca Partio de GermanioKomunista Partio de GermanioSocialdemokratia Partio de GermanioUnabhängige Sozialdemokratische Partei Deutschlands • Old Social Democratic Party of Germany vd
Profesio
Okupo politikistoverkistoĵurnalisto • revoluciulo • universitata instruisto • rezistobatalanto • aŭtoro • eldonisto • publikigisto vd
Laborkampo eldonejoliteraturopolitiko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Eksteraj ligiloj redakti