Ernst POLAK (nomskribmaniero ĝis 1938: Pollak; naskiĝinta la 4-an de aŭgusto 1886 en Jičín, mortinta la 21-an de septembro 1947 en Londono) estis aŭstra literaturkritikisto, ĵurnalisto kaj literaturagento.

Ernst Polak
Persona informo
Naskiĝo 4-an de aŭgusto 1886 (1886-08-04)
en Jičín
Morto 21-an de septembro 1947 (1947-09-21) (61-jaraĝa)
en Londono
Etno judoj vd
Lingvoj ĉeĥagermanaangla vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Alma mater Universitato de Vieno vd
Familio
Edz(in)o Milena Jesenská vd
Profesio
Alia nomo Ernst Schwenk vd
Okupo literaturkritikisto • verkistoĵurnalisto vd
Laborkampo literatura kritiko • cultural life • ĵurnalismo vd
Aktiva en RoterdamoAmsterdamoHago vd
Aktiva dum 1900–1945 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Estante filo de komercisto li trapasis la abiturientan ekzamenon en komerca lernejo en Prago; post trejniĝo en vitraĵfabriko li iĝis en la jaro 1906 oficisto ĉe la praga filio de la banko Länderbank. Sed en 1918 li ekvivis kun la unua edzino Milena Jesenská en Vieno, laboronte ĉiam ĉe Länderbank kiel prokuristo. Retiriĝo estis en 1925. En 1928 li refaris gimnazian maturiĝekzamenon en Mödling por povi studi inter la jaroj 1928-1931 germanistikon kaj filozofion ĉe la Universitato de Vieno: doktoriĝo tie okazis en 1932. Polak apartenis al la rondo filozofia de Schlick el kiu naskiĝis la t.n. Viena grupo. Post Anschluss li elmigris tra Ĉeĥoslovakio al Britio kie li kaj lektoradis kaj literaturagentadis.

Li estis inter la unuaj malkovrintoj de Franz Kafka, Italo Svevo kaj Ivan Cankar. En Prago li frekventis la samajn rondojn kiel Franz Werfel, Willy Haas kaj Kafka kaj estis kutimgasto ĉe Kafejo Arco. Ankaŭ en Vieno li akceptitis en rondoj de sampensantoj literaturistaj en diversaj kafejoj kie floris la t.n. kafeja literaturo: tie li renkontis Blei, Hermann Broch, Gina Kaus, Otto Kaus, Friedrich Torberg, Anton Kuh, Franz Werfel. Li mem tamen ne produktis ion verkiste sed ja skribis recenzojn skribstile perfektajn kaj ege ŝatatajn inter 1927 kaj 1931 en la fakgazeto "Literarische Welt". Gravis ankaŭ liaj laboroj lektorada kaj eldonkonsilanta ekz. ĉe verkoj de Broch, Werfel, Alma Mahler. Karl Kraus porĉiamigis la personon de Polak en la opereto Literatur oder man wird doch da sehen, Heimito von Doderer en la verko Die Strudlhofstiege (per la rolo de E.P.) kaj eĉ Kafka en la verko Das Schloß (per la rolo de Klamm).

Publikigoj redakti

  • Ein neuer italienischer Dichter. Italo Svevo. In: Die literarische Welt. Jg. 3/1927, Nr. 35, S. 1.
  • Ivan Cankar. Der Knecht Jernej. In: Die literarische Welt. Jg. 5/1929, Nr. 46.
  • Aldous Huxley. Kontrapunkt des Lebens. In: Die literarische Welt. Jg. 6/1930, Nr. 10.
  • Logistische Bemerkung zu Arnold Zweigs ‚Über die Wirksamkeit der Zehn Gebote‘. In: Die literarische Welt. Jg. 6/1930, Nr. 44, S. 7.
  • Alexander Lernet-Holenia und sein neuer Roman. In: Die literarische Welt. Jg. 7/1931, Nr. 11.

Literaturo redakti

jarlibraj eseoj
  • Hartmut Binder: Ernst Polak – Literat ohne Werk. In: Fritz Martini, Walter Müller-Seidel, Bernhard Zeller (Eld.): Jahrbuch der Deutschen Schillergesellschaft. 23. Jg., Kröner, Stuttgart 1979, S. 366–415.
  • Dieter Sulzer: Der Nachlass von Ernst Polak im Deutschen Literaturarchiv. Bericht, Verzeichnis und Edition von Briefen Polaks, Werfel und Brochs. In: Fritz Martini, Walter Müller-Seidel, Bernhard Zeller (Eld.): Jahrbuch der Deutschen Schillergesellschaft. 23. Jg., Kröner, Stuttgart 1979, S. 514–548.
aferoj en leksikonoj
  • Wilhelm Sternfeld, Eva Tiedemann: Deutsche Exil-Literatur 1933–1945. Eine Bio-Bibliographie. Mit einem Vorwort von Hans W. Eppelsheimer. 2. Auflage. L. Schneider, Heidelberg 1970.* Rudolf M. Wlaschek: Biographia Judaica Bohemia. Dortmund 1995, ISBN 3-923293-47-X (Veröffentlichungen der Forschungsstelle Ostmitteleuropa an der Universität Dortmund, hrsg. von Johannes Hoffmann, Reihe B, Band 52).
  • Susanne Blumesberger, Michael Doppelhofer, Gabriele Mauthe: Handbuch österreichischer Autorinnen und Autoren jüdischer Herkunft 18. bis 20. Jahrhundert. Band 2: J–R. Hrsg. von der Österreichischen Nationalbibliothek. Saur, München 2002, ISBN 3-598-11545-8, S. 1049.

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti