Ernst Ulrich von Weizsäcker

germana politikisto

D-ro Ernst Ulrich Freiherr von Weizsäcker (naskiĝis la 25-an de junio 1939 en Zuriko) estas germana natursciencisto kaj politikisto de Socialdemokrata Partio de Germanio (SPD).

Ernst Ulrich von Weizsäcker
Persona informo
Naskiĝo 25-an de junio 1939 (1939-06-25) (84-jaraĝa)
en Zuriko
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Universitato Alberto Ludoviko de FrajburgoHamburga universitatoBirklehof
Familio
Patro Carl Friedrich von Weizsäcker
Frat(in)oj Elisabeth Raiser • Heinrich Weizsäcker • Carl Christian von Weizsäcker
Edz(in)o Christine von Weizsäcker
Infano Jakob von Weizsäcker
Okupo
Okupo fizikistopolitikisto • universitata instruisto
vdr
Ernst Ulrich von Weizsäcker en 2010

Familio redakti

Ernst Ulrich von Weizsäcker estas filo de la fizikisto Carl Friedrich von Weizsäcker kaj nevo de la eksa federacia prezidento de Germanio Richard von Weizsäcker. Li estas edzo kaj havas kvin infanojn.

Eduko kaj profesio redakti

Post abiturienta ekzameno 1958 en Göttingen Weizsäcker studis kemion kaj fizikon en Hamburg. En la jaro 1966 li iĝis diplomfizikisto kaj 1968 Dr. rer. nat. en la Universitato Freiburg. De 1969 ĝis 1972 li estis scienca kunlaboranto de Evangelische Studiengemeinschaft en Heidelberg. 1972 li estis nomumita profesoro pri biologio de la Universitato Essen. De 1975 ĝis 1980 li estis prezidanto de la Universitato Kassel. 1981 li transiris al la UNO-Centro pri Scienco kaj Tekniko en New York. Poste li estis de 1984 ĝis 1991 direktoro de la Instituto pri Eŭropa Naturmedia Politiko (Bonn, Paris, London). De 1991 ĝis 2000 li prezidis en la Wuppertal-Instituto pri Klimato, Naturmedio, Energio.

Partio redakti

Ekde 1966 li estas membro de Socialdemokrata Partio de Germanio (Sozialdemokratische Partei Deutschlands,SPD). Tie li unue engaĝiĝis en la junulara asocio Jungsozialisten, kies prezidanto li estis de 1966 ĝis 1968. En la jaroj 1968 ĝis 1972 kaj 1999 ĝis 2001 li estis estrano de la landa asocio de SPD en Badeno-Vurtembergo.

Parlamentano redakti

Ekde 1998 li estas membro de la germana federacia parlamento. Tie de marto 2000 ĝis oktobro 2002 li prezidis la enket-komisionon "Globaliĝo de la mondekonomio - defioj kaj respondoj" (Globalisierung der Weltwirtschaft - Herausforderung und Antworten). Ekde novembro 2002 li estas prezidanto de la Komisiono pri natura medio, naturprotekto kaj sekureco de reaktoroj.

Ernst Ulrich von Weizsäcker estas (per 42,0 % de la voĉoj) rekte elektita parlamenta delegito de la elektoregiono 259(Stuttgart I).

Socia Engaĝiĝo redakti

Weizsäcker de 1988 ĝis 1991 estis prezidanto de Vereinigung Deutscher Wissenschaftler. Ekde 1991 li membras en Klubo de Romo.

Ekde 1997 li estas membro de la prezidantaro de la Germana Eklezia Foiro.

Honorigoj redakti

Gravaj publikaĵoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti