Ernst Wasserzieher

Ernst WASSERZIEHER (naskiĝinta la 15-an de majo 1860 en Szczecin, mortinta la 21-an de aprilo 1927 en Halberstadt) estis germana filologo, etimologo kaj leksikografo.

Ernst Wasserzieher
Persona informo
Naskiĝo 15-an de majo 1860 (1860-05-15)
en Szczecin
Morto 21-an de aprilo 1927 (1927-04-21) (66-jaraĝa)
en Halberstadt
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo verkisto
vdr

Vivo redakti

Post frekvento de gimnazio en Magdeburg li studis filozofion ĉe Ludwig von Strümpell ĉe la Universitato de Lepsiko kiel ankau ĉe Rudolf Eucken ĉe Universitato de Jena. Wasserzieher doktoriĝis kaj vizitis en 1882/83 Usonon, kiel li vintre vivis en Nauvoo gastante ĉe diversaj lernejoj en la ĉirkaŭaĵo. En septembro 1883 li eksoldatis, poste li ekinstruistis. Inter 1884 kaj 1888 li estis loĝanto de Eisenberg (Turingio).[1]

Unue Wasserzieher konatiĝis publiciste kiam li publikigis ĉirkaŭ 1900 diversajn tekstojn, aparte vojaĝrakontojn el la tempo inter 1878 kaj 1900 i.a. en la gazetoj "Münchener Allgemeinen Zeitung","Hamburger Correspondent", en diversaj periodaĵoj de Kolonjo, Flensburg kaj Witten kaj ĉe "Touristen-Zeitung". En 1902 aperis kolekto antologia libre sub la titolo Von Haparanda bis San Francisco. En la jaro 1906-a li eldonis la antologion Deutsche Frauenbriefe (leteroj de germanaj virinoj). En 1918 aperis lia etimologia leksikono Woher? kiun laŭdegis liaj samtempuloj; per tio Wasserzieher konatiĝis al multaj. En 1920 sekvis Hans und Grete, etimologia nomleksikono kie eksplikatas la fonto de miloj da germanaj propraj nomoj. Ambaŭ verkoj havis multajn eldonojn. Krom leksikonaĵojn li publikigis ankoraŭ plurajn popularsciencajn aĵojn pri etimologio, ekz. Leben und Weben der Sprache, Sprachgeschichtliche Plaudereien kaj Schlechtes Deutsch.

La lasta deĵoro lia estis lernejestra; li havis tri filojn, Karl, Ernst kaj Hans. Kelkaj liaj verkoj eĉ post la Dua mondmilito ankoraŭ plurfoje eldonitis. La nomekspliko komencinta per Hans und Grete ankoraŭ hodiaŭ estas bazo de multaj eldonoj pri etimologiaĵoj nomrilataj. Samtempulaj liaj etimologiistaj estis i.a. Friedrich Kluge kaj Georg Stucke (lernejestro en Rastatt kaj verkinto de Kleinen etymologischen Wörterbuchs de 1921).

Verkoj redakti

  • Von Haparanda bis San Francisco, 1902
  • Deutsche Frauenbriefe, 1906
  • Woher? – Ableitendes Wörterbuch der deutschen Sprache, 1918
  • Hans und Grete, 1920
  • Schlechtes Deutsch – Der Kampf gegen das Falsche, Schwerfällige, Geschmacklose und Undeutsche, 1921
  • Bilderbuch der deutschen Sprache, 1921
  • Leben und Weben der Sprache
  • Sprachgeschichtliche Plaudereien
  • Führer durch die Deutsche Sprache
  • Kleines etymologisches Wörterbuch der deutschen Sprache. Eldonejo: Bibliographisches Institut Leipzig, 1975

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Prie sur la oficialaj retpaĝoj urbaj. Arkivita el la originalo je 2021-03-01. Alirita 2019-05-24.