Ernst Eduard vom RATH (3a de junio 1909 – 9a de novembro 1938) estis germana diplomato. Li estis memorita pro sia murdo en Parizo en 1938 fare de poljuda junulo, nome Herschel Grynszpan, kio estis uzita kiel preteksto por la Kristallnacht, "La nokto de la rompitaj vitroj".

Ernst vom Rath
Persona informo
Naskonomo Ernst Eduard vom Rath
Naskiĝo 3-an de junio 1909 (1909-06-03)
en Frankfurto ĉe Majno
Morto 9-an de novembro 1938 (1938-11-09) (29-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germana Regno
Okupo
Okupo politikistodiplomatojuristo
vdr

La 7an de novembro 1938, Herschel Grynszpan pafis al la germana diplomato Ernst vom Rath en la germana ambasadejo en Parizo, ŝajne reprezalie pro la forpelo de siaj gepatroj kaj fratoj el Germanio.[1] Francio estis planinta procesi Grynszpan pro murdo, sed la germana invado en 1940 interrompis la proceson. Grynszpan unue fuĝis, sed poste estis kaptita de la germanoj, portita al Germanio kaj ekde tiam oni sciis nenion pri li.[2] Kiam vom Rath mortis la 9an de novembro 1938, la germana registaro uzis lian morton kiel preteksto instigi pogromon kontraŭ judoj. La registaro plendis, ke ĝi estis spontanea, sed fakte ĝi estis ordonita kaj planita de Adolf Hitler kaj Joseph Goebbels, kvankam sen klara celo, laŭ David Cesarani.

La nazioj klopodis organizi proceson kontraŭ Herschel Grynszpan tiel, ke oni montru, ke la Dua Mondmilito estis iniciatita de judoj, kaj Nazia Germanio nur defendis sin. Tamen jam dekomence aperis sugestoj kaj certe la intenco de Grynszpan montri la aferon kiel kverelo inter samseksemuloj, kio tute estus malprofita por la Naziisma defendo. Fakte estis kelkaj referencoj pri la samseksemo de Ernst vom Rath.[3][4][5][6][7] Tiel la naziistoj rezignis pri muntado de ajna proceso kaj Grynszpan estis malaperigita.

Notoj redakti

  1. Cesarani 2016, p. 181.
  2. Friedländer 1997, pp. 301–302.
  3. Connolly, Kate (30a de oktobro 2001). "Did gay affair provide a catalyst for Kristallnacht?", The Guardian
  4. Schwab 1990, p. 142
  5. Florence Tamagne (2006). A History of Homosexuality in Europe: Volume 1 & 2: Berlin/London/Paris - 1919–39. Algora Publishing. pp. 373, 531. ISBN 0-87586-357-4.
  6. Döscher 2006, pp. 165, 182
  7. Ewout Klei (7a de novembro 2013). "Hoe een 17-jarige jongen de Kristallnacht ontketende". ThePostOnline (nederlande). Alirita la 10an de septembro 2020.

Bibliografio redakti