La monto Ernstberg (ankaŭ nomata ErensbergErresberg) apud Hinterweiler en la distrikto Vulkaneifel en Rejnlando-Palatinato estas kun sia alteco de 699,8 m super marnivelo la plej alta monto de la vulkana okcidenta Ejfelo kaj la dua plej alta monto de la mezmontaro Ejfelo, kies plej alta monto estas Hohe Acht (alteco 746,9 m).

Ernstberg
Rigardo direkte en la sudoriento de la monto Mäuseberg apud Weinfelder Maar al la monto Ernstberg
Rigardo direkte en la sudoriento de la monto Mäuseberg apud Weinfelder Maar al la monto Ernstberg
montovulkano
Alteco 699,8 m
Situo Germanio
apud Hinterweiler; Distrikto Vulkaneifel, Rejnlando-Palatinato
Montaro Eifel
Geografia situo 50° 14′ N, 6° 46′ O (mapo)50.2302777777786.7691666666667Koordinatoj: 50° 14′ N, 6° 46′ O (mapo) f4
Ernstberg (Rejnland-Palatinato)
Ernstberg (Rejnland-Palatinato)
DEC
Ernstberg
Ernstberg
Situo de Ernstberg
Ernstberg (Germanio)
Ernstberg (Germanio)
DEC
Ernstberg
Ernstberg
Situo de Ernstberg
Map
Ernstberg
Rimarko stratovulkano
vdr

Geografio redakti

Situo redakti

La Ernstberg situas en la centro de la Naturparko Vulkaneifel sur la teritorio de la komunumo Hinterweiler. Ĝia pinto estas ĉirkaŭ 1,2 km sudoriente de la vilaĝa preĝejo. Nordnordoriente de la monto troviĝas Dockweiler, oriente Waldkönigen, sudoriente Steinborn kaj okcidente Kirchweiler.

Montara aparteno redakti

La monto apartenas al la Osteifel, kaj tie al la Kyllburger Waldeifel (277), subgrupo Kyllburger Waldrücken (277.2) kaj al la naturejo Prümscheid (277.20). Tuj en la sudokcidento troviĝas la Kalkeifel (276) kaj la subgrupo Nördliche Vulkaneifel (276.8) kaj la naturejo Dockweiler Vulkaneifel (276.81).

Geologio kaj flaŭro redakti

La monto estas malnovplejstocena stratovulkano kun tipa ringforma ordo de fandskorio kun bazalt-zonoj (nefelino-leuzitito).Ĉi-tie bazalto elfluis kaj formas je al orienta deklivo duoncirklon; de mezepoko ĝis ĉirkaŭ 1930 oni rompis ĉe la montopiedo muelŝtonoj. En la arbaro kreskas la Lunaria rediviva.

Kaverno kaj muro de Marteno redakti

Iom malsupre de la pinto troviĝas kaverno, kies vizito ne eblas. Je la alia montoflanko la roka muro de Marteno Martinswand.

Protektejo redakti

La plej granda parto de la monto apartenas la naturprotektejo Ernstberg.

Vidu ankaŭ redakti