Erongo estas unu el la 13 administraj regionoj de Namibio. Ĝi konsistigas la plej loĝatan parton de namibia marbordo kun Swakopmund kiel regiona administra centro kaj Walvis Bay kiel plej granda marhaveno de la lando. La marbordo norde kaj sude de tiuj urboj precipe estas dezerto. Enlande troviĝas gravaj minejoj. La nomo Erongo devenas de la Erongo-montaro.

Erongo
Origina nomo Erongo
regiono de Namibio
Administrado
Lando {{{1 Namibio
Estas parto de Namibio
Inkludas 7 balotdistriktoj
Administra centro Swakopmund
La plej granda urbo Walvis Bay
Fondo-dato 21-a de marto 1990
Politiko
Estro Cleophas Mutjavikua, (SWAPO)
Demografio
Oficialaj lingvoj afrikansa, germana, angla, namaa,
Loĝantaro (laŭ la stato de 2001) 107 629
Loĝdenso 1,69 loĝ./km²
Geografio
Areo 63 586 km² (6 358 600 ha)
Maksimuma alto 2 573 m
Erongo sur la mapo de Namibio
Erongo sur la mapo de Namibio
Geografia situo 22° 35′ 2″ S, 15° 7′ 4″ O (mapo)-22.58378115.117874Koordinatoj: 22° 35′ 2″ S, 15° 7′ 4″ O (mapo)
Erongo-regiono (Namibio)
Erongo-regiono (Namibio)
DEC
Erongo-regiono
Erongo-regiono
Situo de Erongo
Hor-zono UTC+1
Kodoj
ISO 3166-2 NA-ER
Eksteraj paĝoj
La oficiala paĝaro
La kategorio en la Komunejo Erongo-regiono
Pliaj informoj
Lasta baloto 27-a de novembro 2015
Plej alto punkto (Königstein)
Areo de dezerto ~ 50 000 km²
vdr

Geografio redakti

Vidu ankaŭ: Geografio de Namibio

 
Swakopmund

La marbordo de Erongo famiĝis kiel Skeletbordo, ĉar pro la multaj malprofundaĵoj antaŭ la bordo okazis multaj ŝipakcidentoj. La tuta marbordo estas dezerta, apenaŭ iuj riveroj fluas en la maron, kaj nur malofte havas akvon. Eĉ transvivintoj de vrako havas preskaŭ neniun ŝancon pluvivi.

Iom sude, proksime de Swakopmund estas Robbenkap (kabo de fokoj), kie tutjare vivas grandaj populacioj de fokoj, ĉar la malvarma Benguela-marfluo alportas abundon da fiŝoj.

Politiko redakti

De 2004 SWAPO disponas pri la absoluta plimulto de la sep-kapa regiona konsilantaro de Erongo. (La balotoj okazas ĉiun kvinan jaron.)

Partei Seĝoj 1992 Seĝoj 1998 Seĝoj 2004 Seĝoj 2010 Seĝoj 2015
SWAPO 3 2 5 7 6
DTA 2 4 0 0 0
UDF 1 0 2 0 1
RF 1 1 0 0 0

Administrado redakti

La regiono havas 107 629 km² kun 63 719 loĝantoj en jenaj distriktoj (2001):

Ekonomio kaj ekologio redakti

La kontrolon de fiŝado en la Namibia marteritorio devas plenumi unusola patrolŝipo, kiu krome ne havas sufiĉe fortan motoron.

 
Algokreskego kaj sulfura ondo (9 Aŭg 2005)

La malvarmega Benguela-marfluo venante el la antarkta oceano fluas norden laŭ la afrika bordo. Ĝi alportas multajn nutraĵojn, kiu abunde kreskigas algojn. Regule observeblas tiom abundega algokreskego, kiu poste kaŭzas gravan perturbon de la ekologia sistemo: la algoj kreskadas ĝis la nutraĵo elĉerpiĝas, poste multege da algoj mortas, iliaj kadavroj subeniĝas al la grundo de la oceano, kie ili estas digestataj de aerobaj bakterioj ĝis la lasta oksigeno en la akvo estas forkonsumata, poste anaerobaj bakterioj transprenas la digestadon, ili ellasas hidrogensulfidan gason (H2S), kiu akumuliĝas kaj subite eruptas al la surfaco. Dumvoje supren la gaso interagas kun oksigeno lasante elementan sulfuron (flava pulvoro kun la malagrabla odoro de putriĝintaj ovoj), pro kio multaj fiŝoj mortas. La NASA-bildo de aŭgusto 2005 vidigas algokreskegon en la verda „nubo“ supre kaj sulfurerupton en la strio proksime de la namibia marbordo.

Galerio redakti

Eksteraj ligiloj redakti