Erthal-obelisko (Erfurto)

La Erthal-obelisko estas 18 metrojn alta obelisko sur la Katedralplaco de Erfurto.

La obelisko, proksime al la Minervo-puto.

Historio redakti

Ĝi starigitis okaze de la unua vizito de la majenca princo-ĉefepiskopo Friedrich Karl Joseph von Erthal en la urbo kaj estas unu el la plej malnovaj monumentoj en Erfurto.

La kostoj estas de 1.120 taleroj, el kiuj la erfurtanoj kontribuis donace 858. La verko de nekonata arkitekto el Wandersleben estas el grejso kaj havas soklon granitan kun laŭra krono ĉirkaŭ portreto, nomo, blazono kaj inicialoj.

Pli frua dediĉo atestas ke lojalaj subuloj de la urbo faris la monumenton por la plej bona reganto je ĉiama memoro (Treue Unterthanen hiesiger Stadt dem besten Vater des Landes, zu ewigem Gedächtnis).

En la kuro de la jaroj, vetero kaj fulmobatoj damaĝis la obeliskon kaj necesigis plurajn restaŭradojn. Dum la vizito de imperiestro Vilhelmo la 2-a en 1899 oni riparis la obeliskon. En 1990 privatuloj ebligis novan restaŭradon kaj en 2005 renoviĝis la soklo. La enskriboj hodiaŭ ne plu bone legeblas. Tamen oni sukcesis teknike legebligi la enskribon kiu tekstas:[1]

DEM BESTEN VATER DES LANDES
FRIEDRICH CARL IOSEPH
DES HEIL. STUHLES ZU MAINZ ERZBISCHOFF
DES HEIL. RÖM. R. DURCH GERM. ERZKANZLER UND CHURFÜRST
AUCH FÜRST UND BISCHOFF ZU WORMS etc. etc. GEBOREN
DEN 3. JANUARII 1719. ERWÆHLT DEN 18. JULI 1774.
IN HOECHST EIGNER PERSON GEGENWÆRTIG IN
ERFURT DEN 17. MAII 1777. DIESES DENKMAL HABEN
ZU EWIGEM GEDÆCHTNISS AUS TIEFST GEBÜHRENDER
DANKBARKEIT DER HÖCHST GNÆDIGEN HULDREICHSTEN
GEGENWART SEINER CHURFÜRSTLICHEN GNADEN
ERRICHTET DIE TREUEN UNTERTHANEN
HIESIGER STADT ERFURT.

Notoj redakti

  1. Traduko: Por la plej bona patro de la lando, por Frederiko Karlo Jozefo, ĉefepiskopo majenca, arkikanceliero kaj princo elektisto kaj krome i.a. princo kaj episkopo de Worms, kiu naskiĝis en la 3.1.1719 kaj elektitis en la 18.7.1774.: li mem restis en Erfurto en la 17.5.1777. Ĉi-prezentan monumenton starigis, je memoro kaj el profundega dankemo antaŭ la erfurte-restinta princelektista moŝto, la fidelaj subuloj erfurtaj.

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti