Erwin WITTSTOCK (naskiĝinta la 25-an de februaro 1899 en Sibio, mortinta la 27-an de decembro 1962 en Brașov) estis verkisto germanlingva el Rumanio kaj juristo apartenanta al la malplimulto de la transilvaniaj saksoj.

Erwin Wittstock
Persona informo
Naskiĝo 25-an de februaro 1889 (1889-02-25)
en Sibiu
Morto 27-an de decembro 1962 (1962-12-27) (73-jaraĝa)
en Braŝovo
Religio luteranismo vd
Lingvoj germanarumana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo verkistoĵurnalisto vd
Laborkampo literaturo vd
Aktiva en SibiuBukareŝto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Estante filo de evangelia paroĥestro li frekventis la gimnaziojn en Sighișoara kaj Mediaș; post la trapasita abiturienta ekzameno li soldatis dum la Unua mondmilito, i.a. ĉe la fronto itala. Inter 1919 kaj 1922 li studis jursciencojn ĉe la Universitato de Kluĵo. Ĝis 1936 li deĵoris kiel oficisto ĉe la magistrato urba de Sibio. Paralele li estis jam publikiganta la unuajn verkojn. Inter 1936 kaj 1944 li vivis kiel liberprofesia verkisto en Sibio, Berlino kaj Hamr na Jezeře (Distrikto Česká Lípa).

Post la Dua mondmilito Wittstock estis instruisto kaj ekde 1957 advokato en Sibio kaj Brașov, antaŭ ol rekomenci verkistadon. Unu lia filo Joachim Wittstock ankaŭ fariĝis verkisto, dume Wolfgang Wittstock iĝis politikisto kaj ĵurnalisto.

Graveco redakti

Lia verkaro enhavas ĉefe romanojn kaj rakontojn pli malpli trivialajn. Dum la fruaj rakontoj pri personaj spertoj el lerneja kaj militista tempoj Wittstock iomete alproksimiĝis al ŝovinismaj tendencoj germanaĵglorigantaj kaj sekve ankaŭ eluzitis fare de la naziisma kulturpolitiko. Post 1945 li koncentriĝis pri socialiaj temoj, kio eksplikas oftan eldonadon en eldonejoj de komunisma Orienta Germanio.

Ekde 1950 li estis membro de la Rumania ligo porverkista. En 1936 li ricevis la Porgerman-gentana premion literaturan (Volksdeutscher Schrifttumspreis) de la urbo Stuttgart kaj deklaritis honora doktoro de la Universitato de Hajdelbergo.

Verkoj redakti

  • Jesus vor dem Hohen Rat, Hermannstadt 1926
  • Zineborn, Hermannstadt 1927
  • Die Liquidierung des sächsischen Nationalvermögens und die Enteignung der Sieben-Richter-Waldungen, Schäßburg 1931
  • Bruder, nimm die Brüder mit, München 1933
  • Entwurf zu einem Organisationsstatut der sächsischen Volksgemeinschaft, Schäßburg 1933
  • Die Freundschaft von Kockelburg, München 1935
  • Station Onefreit. Herz an der Grenze, München 1936
  • Das Begräbnis der Maio, Leipzig 1937
  • Miesken und Riesken, München 1937
  • … abends Gäste …, München 1938
  • Der Hochzeitsschmuck, Munkeno 1941
  • Königsboden, Munkeno 1941
  • Wäschestrick und Friedenspfeife, Prago [i.a.] 1944
  • Die Schiffbrüchigen, Hamburgo 1949
  • Die Töpfer von Agnethendorf, Bukareŝto 1954
  • Freunde, Bukareŝto 1956
  • Die Begegnung, Bukareŝto 1957
  • Einkehr, Berlino 1958
  • Der verlorene Freund, Berlino 1958
  • Der Viehmarkt von Wängertsthuel, Berlino 1958
  • Der Hochzeitsschmuck und andere Erzählungen, Berlino 1962
  • Der Sohn des Kutschers und andere Erzählungen, Bukareŝto 1964
  • Die Freundschaft von Kockelburg und andere Erzählungen, Berlin 1965
  • Der falsche Malvasier, Bukareŝto 1970
  • Ein Ausflug mit Onkel Flieha, Berlino 1971
  • Das Jüngste Gericht in Altbirk, Bukareŝto 1971
  • Der Hund und der Fuchs und andere Geschichten, Bukareŝto 1988
  • Das letzte Fest, Bukareŝto 1991
  • Januar '45 oder Die höhere Pflicht, Bukareŝto 1998
  • Einkehr, Munkeno 1999

Eldonisteco redakti

  • Siebenbürgische Novellen und Erzählungen, Bukareŝto 1955

Literaturo redakti

  • Joachim Wittstock: Erwin Wittstock, das erzählerische Werk, Cluj-Napoca 1974

Eksteraj ligiloj redakti