Erzsébet Fráter
FRÁTER Erzsébet (fra:ter) (naskiĝis la 20-an de junio 1827 en Cséhtelek, mortis la 17-an de novembro 1875 en Nagyvárad) estis edzino de hungara verkisto Imre Madách.
Erzsébet Fráter | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de junio 1827 en Csécse |
Morto | 17-an de novembro 1875 (48-jaraĝa) en Oradea |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Imre Madách |
Infano | Aladár Madách |
Okupo | |
Okupo | mastrumado |
Biografio redakti
Erzsébet Fráter estis la filino de ŝuldiĝita bienulo József Fráter. La verkisto edziĝis kun ŝi je kontraŭstaro de siaj amikoj kaj sia familio. Ili geedziĝis en 1845 post mallonga gefianĉiĝo. Ilia edzeco malsukcesis. Dum la verkisto estis malliberigita pro donado rifuĝejon por János Rákóczy, secretario de Lajos Kossuth, lia edzino vivis facilanime. Pro tio Madách en 1854 eksedziĝis kaj ŝi revenis en la naskiĝvilaĝon al siaj gepatroj .
Bibliografio redakti
- L. Kiss Ibolya: Az asszony tragédiája (Pozsony, 1966).
- Mohácsi Jenő: Lidércke (romano, 1935).
- Karinthy Frigyes:Erzsébet színházba megy
Fonto redakti
- Magyar Életrajzi Lexikon
- Fráter Erzsébet emlékezete I.[rompita ligilo]
Eksteraj ligiloj redakti
- Memoraĵo de F. E.
- Fráter Erzsébet emlékezete, 1995. Arkivigite je 2007-12-14 per la retarkivo Wayback Machine