Erzsébet KORB [erĵEbet], laŭ hungarlingve kutima nomordo Korb Erzsébet estis hungara pentristo. Ŝia patro estis Flóris Korb, ŝia fratino estis Flóra Korb.

Erzsébet Korb
Persona informo
Naskiĝo 22-an de majo 1899 (1899-05-22)
en Budapeŝto
Morto 17-an de oktobro 1925 (1925-10-17) (26-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Hungara Belarta Universitato
Familio
Patro Flóris Korb
Frat(in)o Flóra Korb
Edz(in)o Nicholas Hornyansky
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Erzsébet Korb [1] naskiĝis la 22-an de majo 1899 en Budapeŝto, ŝi mortis la 17-an de oktobro 1925 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Erzsébet Korb aĝis 17, kiam ŝiaj 3 pentraĵoj estis videblaj en ekspozicio. En la sekva jaro ŝi lernis en liberaj lernejoj de Oszkár Glatz, Béla Iványi-Grünwald kaj Aladár Körösfői-Kriesch, krome ŝi estis en Artistkolonio de Nagybánya, fine ŝi lernis jaron en Belarta Altlernejo de Budapeŝto, kie ŝia instruisto estis István Réti. En 1919, kiam Róbert Berény estis arestita, ŝi transprenis la instruadon en la aktorlernejo de Berény. Tiutempe ŝi uzis komunan atelieron kun Vilmos Aba-Novák kaj Károly Patkó, baldaŭ ŝi aliĝis al rondo de István Szőnyi. En 1924 ŝi studvojaĝis al Italio, en la sekva jaro ŝi aranĝis ekspozicion en Romo.

Ŝiaj ne menciitaj ekspozicioj redakti

  • Muzeo Ernst (Budapeŝto) - 1923
  • Muzeo Ernst (postmorta) - 1927

Elektitaj pentraĵoj redakti

  • Danaidák (1925) (vidu la bildon!)
  • Május (Emberpár) (1923) (vidu la bildon!)
  • Alterego (1920) (vidu la bildon!)
  • József Pécsi portréja (1923) (vidu la bildon!)
  • Lány portréja (1923) (vidu la bildon!)
  • Országrész (1923) (vidu la bildon!)

Fontoj redakti