Erzsi B. Marton
Erzsi B. Marton [erĵi bE], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo B. Marton Erzsi estis hungara aktoro. Ŝia familia nomvarianto estis Marthon, ŝia edzo estis Kálmán Balla (la majusklo B estas komenca litero de Balla).
Erzsi B. Marton | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Marton Erzsébet Eszter Etelka |
Naskiĝo | la 2-an de majo 1885 en Újfehértó (Hungario) |
Morto | la 20-an de aŭgusto 1925 en Budapeŝto (Hungario) |
Ŝtataneco | Hungara reĝlando |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Erzsébet Marton [1] naskiĝis la 2-an de majo 1885 (laŭ alia informo en januaro) en Újfehértó, ŝi mortis la 20-an de aŭgusto 1925 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Erzsi B. Marton akiris diplomon en Aktora Lernejo de la Tutlanda Aktora Societo en 1909. Ŝi debutis en Pozsony, poste ŝi apartenis al aliaj provincaj trupoj. En 1912 ŝi edziniĝis, sed en 1921 eksedziniĝis. Inter 1912-1916 ŝi apartenis al trupo de sia edzo, poste al Teatro Magyar. En 1918 ŝi ricevis rolojn en kabaredo, en la sekva jaro en la Gaja Teatro. En 1920 ŝi ricevis filmajn rolojn en Berlino, sed granda sukceso ne alvenis. Ŝi ne ricevis rolojn, fine ŝi mortigis sin.
Elektitaj teatraj roloj redakti
- Andor Villányi: Királynőm, meghalok érted!... (dramo, 1916)
Elektitaj filmaj roloj redakti
- A csúnya fiú (1917) – edzino de la bankisto
- Az ördög (1918) – Jolán
- Farsangi mámor (1921) – Mary