Esako

Esako (helene Αίσακος, latine Aesacus) estis en la helena mitologio filo de troja reĝo Priamo kaj de lia unua edzino Arisba

Esako (helene Αίσακος, latine Aesacus) estis en la helena mitologio filo de troja reĝo Priamo kaj de lia unua edzino Arisba. Sed aliaj fontoj sciigas, ke lia patrino estis nimfo Aleksirhoo. Esako estis profetanto same kiel lia avo Meropso, de kiu li profetantan arton lernis. Esako antaŭdiris, ankoraŭ antaŭ naskiĝo de la reĝido Pariso, ke tiu ĉi reĝa filo fariĝos kaŭzo de troja pereo. Lia antaŭdiro eĉ alvokis postulon, ke Pariso estu senprokraste mortigita. Tio ne okazis kaj la orakolo post jaroj plenumiĝis.

Esako
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso vira
Okupo politikisto
Patro Priamo
Patrino Aleksiroo
Edzo/Edzino Asterope • Hesperio
vdr
Jules-Élie Delaunay:Morto de la nimfo Hesperia

Esako enamiĝis en Asteropen, filinon de la rivera dio Kebreno (alia versio parolas pri nimfo Hesperia). Ŝi foje antaŭ li fuĝis, surtretis serpenton kaj en momento mortis. Malespera Esako ĵetis sin el alta klifo en maron, sed dioj kompatis kaj transformis lin en naĝbirdon grebon. De tiam la grebo ripete ĵetas sin en maron, mergiĝas en profundaĵon kaj denove elmergiĝas.