Escalona del Alberche

Escalona del Alberche [eskalOna albErĉe] aŭ simple Escalona estas municipo de Hispanio, en la Provinco Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Escalona del Alberche
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko Distrikto Torrijos
Poŝtkodo 45910
Retpaĝaro [1]
Politiko
Urbestro Álvaro Gutiérrez Prieto
Demografio
Loĝantaro 3 523  (2010)
Loĝdenso 48,26 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 10′ N, 4° 24′ U (mapo)40.170833333333-4.4052777777778Koordinatoj: 40° 10′ N, 4° 24′ U (mapo) [+]
Alto 550 m [+]
Areo 73 km² (7 300 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Escalona del Alberche (Hispanio)
Escalona del Alberche (Hispanio)
DEC
Escalona del Alberche
Escalona del Alberche
Situo de Escalona del Alberche

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Escalona (Toledo) [+]
vdr
Situo de la Provinco Toledo en Hispanio
Situo de Escalona del Alberche en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Toponimio redakti

Laŭ la historiisto Fernando Jiménez de Gregorio, la termino "Escalona" estus pliigaĵo de la latina vorto scala, ŝtupo, pro ties proksimeco al la montaro kaj ties deklivaro kaj de tie "Escalona" aŭ "escalón" por ŝtupo aŭ deklivero. Aliaj fakuloj indikas ke povus deveni de la antikva palestina urbo de Aŝkelon.

Loĝantoj redakti

La loĝantoj nomiĝas Escaloneros. La censita populacio en 2010 estis de 3.523 loĝantoj kaj la denseco estas de 48,26 loĝ/km². Dum la 20a jarcento kaj unua jardeko de la 21a, la populacio triobliĝis.

Situo redakti

Escalona del Alberche estas situa en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Torrijos en la norda parto de la Provinco Toledo, je altitudo de 550 m; je 54 km el Toledo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 73 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°10′15″ N 4°24′19″ Ok.

Geografio redakti

La municipo troviĝas situanta borde de elstaraĵo formata de tavoloj kaj argilaj kaj sabloŝtonaj kiu staras perpendikle je 30 metroj super la dekstra bordo de la rivero Alberche. Ĝi apartenas al la Distrikto Torrijos kaj limas kun la municipalej teritorioj de Aldea en Cabo, Paredes de Escalona kaj Almorox norde, Santa Cruz del Retamar oriente, Quismondo kaj Maqueda sude, kaj Hormigos kaj Nombela okcidente, ĉiuj el ili el la Provinco Toledo.

Ĝi enhavas malfermajn kverkarbarojn ĉe la dekstra kaj maldekstra bordoj de la rivero kiuj laŭ ties fludirekto estas la jenaj: Guadamillas, Capicelatro, Quiribú, Bárbabra kaj Dehesa Herrera maldekstre, kaj Almorojuel, Álamo kaj Pedrillan kaj la Roca dekstre. La municipo estas trafluata de diversaj rojoj kiaj Guadamillas, Pintillos aŭ Guañel kiuj sekiĝas plej grandan parton de la jaro.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie.

Historio redakti

Oni trovis arkeologiajn restojn de keltoj, romianoj kaj visigotoj.

En la Mezepoko faris la konkeron al islamanoj la kristana reĝo Alfonso la 6-a survoje al Toledo, eble en 1083. Ties strategia situo, ĉirkaŭata grandparte de la rivero Alberche, igis ĝin preskaŭ nekonkerebla urbo atingante grandan militan gravon. Estis ĉefurbo de la tiama komunumo Comunidad de Villa y Tierra de Escalona, apartenanta al la kastilia Ekstremaduro. En 1118 la reĝo Alfonso la 7-a donis al la vilaĝo reĝan privilegion, kaj en 1130 ĝi estis donata al fratoj Diego kaj Domingo Álvarez.

En 1423 ĝi iĝis posedo de la krono de Johano la 2-a, kiu siavice donacis ĝin al Álvaro de Luna, ties ministro, rekompence de la vilaĝo de Alfaro kiun la reĝo mem prenis por si. Kiam Álvaro de Luna perdis la reĝan favoron, Escalona estis sieĝita de la trupoj de la reĝo en 1453, kaj post kiam tiu estis ekzekutita en Valladolid, la fortikaĵo kapitulacis post 20 tagoj de rezisto estrate de lia vidvino doña Juana Pimentel, konita kiel "La Triste Condesa" (trista grafino). En 1456 ĝi iĝis denove posedo de la krono, spite la reziston de doña Juana kaj de ties filo don Juan de Luna, ĝis kiam en 1470 Henriko la 4-a donis ĝin al don Juan Pacheco, superulo de la Ordeno de Santiago. Poste ĝi iĝis posedo de la familio de la Graflando de Arcos.

Dum la Hispana Milito de Sendependiĝo la generalo Soult ruinigis la elstaran palacon de don Álvaro de Luna, kiu ĝis tiam konserviĝis integre.

Notoj redakti

Vidu ankaŭ redakti