Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Eseo pri blindeco (originale portugale Ensaio sobre a cegueira) estas romano eldonita en 1995 de la portugala verkisto José Saramago, Nobel-premiito pri Literaturo en la jaro 1998. Ĝi estas unu el liaj plej konataj libroj kune kun Ĉiuj homoj kaj La Evangelio laŭ Jesuokristo. Ĝi estas romano psikologia, rakontita de ĉioscia rakontanto speciale centriĝinta en la ĉefa rolulo, kiu estas la kuracistedzino. La profunda egoismo, kiu markas la malsamajn rolulojn en la lukto por la postvivado, fariĝas parabolo de la nuna socio, transcendante tiel la signifon de blindeco preter la fizika malsano mem[1].

Eseo pri blindeco
Origine Ensaio sobre a Cegueira
Eseo pri blindeco
Kovrilo de la unua eldono portugala
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro José Saramago
Lingvoj
Origina lingvo Portugala
Lingvo portugala lingvo
Eldonado
Eldondato 1995
Eldoninto Editorial Caminho
Trajtoj
Paĝoj 310 (original)/425 (a partir da 18ª edição)
ISBN 972-21-1021-7
Ĝenro social science fiction • sciencfikcio • post-apokalipsa fikcio • malutopia fikcio
vdr

Io faras ĉi tiun romanon tre propreca. La aŭtoro realigas la originalan procedon ne doni la nomojn de la pluraj roluloj. Nur la detalega priskribado, kiun li donas pri ĉiu el ili, ebligas la klaran identigadon fare de la leganto. La aŭtoro priskribas la rolulojn pere de iu elstara trajto kiel la edzino de la kuracisto, la virino kun la malhelaj okulvitroj, la infano, la strabismulo, ktp[2].[3]

La aŭtoro verkis laŭ tre libera stilo en la formo: interparoloj estas prezentitaj sen la kutimaj signoj, kiel kuranta proza priskribado, kvazaŭ la voĉo de la rakontanto miksus sin kun la voĉoj de la diversaj roluloj. Foje grandaj literoj estas intermiksitaj kun malgrandaj literoj, kaj en multaj lokoj la verkisto intence forlasis la finan punkton. Ankaŭ tute mankas nomoj de roluloj kaj dividoj de la enhavo en ĉapitroj aŭ numeroj kiel kutime. La tutan enhavon de la romano dividas nur la alineoj de la teksto.[4]

Pluraj eseistoj kaj literaturistoj kunakordas en tio, ke la romano prezentas kritikon kontraŭ la modernaj okcidentaj socioj, kie la homoj vivas laŭ konsumismaj supraĵaj principoj kaj sekve iĝas okulodependantaj[5], tio estas, ke la vidkapablo kaj la ŝajno de la personoj kaj aĵoj estas tiom grava, ke la tuta socio disfalas en ĥaoso kiam aperas stranga speco de kontaĝebla blindeco (nomita “blanka malsano” en la romano, ĉar temas pri blindeco pro kiu la homoj vidas ĉion blanke). Meze de la tuta ruiniĝo de la socio la blindaj roluloj pene klopodos postvivi en medio regata de sovaĝa socidarvinisma konduto fare de la registaro kaj de la aliaj roluloj[6].[4]

Ĉi tiu romano havas daŭrigon en Eseo pri la klarvideco.

Intrigo redakti

En ĉi tiu verko José Saramago montras al ni la limojn de la konsciencon pere de ses sennomaj roluloj gvidataj de heroino (la kuracistedzino). Ili ĉiuj devas fronti pandemion, kiu etendas sin tra la tuta mondo: la tiel nomita “blanka blindeco”. La romano rakontas la malfacilaĵojn de la unuaj personoj trafitaj de la malsano kaj centras sin en la edzino de la kuracisto, ŝia edzo, pluraj el liaj pacientoj kaj kelkaj aliaj homoj, kiuj estas kunigitaj de la hazardo. Post longa kaj traŭmata deviga sanizoliteco en frenezulejo, la grupo familiariĝas kaj kunakordas por postvivi la malsanon pere de sia lerteco kaj danke de la mistera bonŝanco de la kuracistedzino, kiu ekde la komenco povis eskapi la kontaĝan blindecon. La subita neklarigebla deveno de la malsano kaj ties naturo kaŭzas ĝeneralan panikon en la socio kaj la socia ordo rapide disfalas dum la registaro klopodas enfermi la kontaĝon kaj daŭrigi la socian ordon pere de rimedoj subpremantaj kaj senefikaj.[6]

Literaturaj rimedoj redakti

Preter la enhavo, Saramago ilustras al la leganto la blindecon ankaŭ per literaturaj rimedoj. Nekutime en literaturo, la roluloj en la libro ne havas antaŭnomonfamilian nomon. La roluloj estas priskribitaj per eksteraj signoj aŭ trajtoj, kiel ekzemple "la kuracisto", "la kuracistedzino", "la taksiisto", "la knabino kun okulvitroj", "la straba knabo", ktp. Eĉ la ĉefprotagonisto de la libro, la edzino de la kuracisto, ne estas menciita per ŝia nomo ĉie en la intrigo.

Alia detalo, kiu kontribuas al la "blindeco" de la leganto, estas la foresto de ia identiga markado ie ajn en la libro, nek nomo nek nombro de ĉapitroj. La manko de nomigo aŭ numerado de ĉapitroj ekde la komenco de la libro ĝis la fino povas malfaciligi al la leganto orientiĝi laŭ sia pozicio en la libro, kaj li restas, ŝajne, blinda.

Eltiraĵoj el la romano redakti

Eltiraĵoj tradukitaj de la hispanlingva eldono de la romano:

  • «La blindulo levis la manojn antaŭ la okuloj, movis ilin, Nenio, tio estis kvazaŭ ili estus meze de ia dika nebulo, kvazaŭ li estus falinta en maron el milko, Sed blindeco ne estas tiel, diris la alia, oni diras ke blindeco estas nigra, Do mi vidas ĉion blanka»[6] (p. 5)
  • «La kuracisto demandis, Neniam antaŭe okazis io simila al vi, mi voldiras, kiel nun, aŭ io simila, Neniam, doktoro, mi eĉ ne bezonas okulvitrojn, Kaj vi diras ke tio okazis subite, Jes, doktoro, Kiel lumo estingiĝanta, Pli bone dirite kiel lumo ŝaltanta, Ĉu vi rimarkis malkutimaĵon en la vidado tiujn pasintajn tagojn, Ne, doktoro, Kaj estis iu kazo de blindeco en via familia, Ne, doktoro, en la parencoj kiujn mi konis aŭ pri kiuj oni parolis, neniu, ĉu vi suferas je diabeto, Ne, doktoro, Kaj sifiliso, Ne, doktoro, arteria hipertensio aŭ intrakrania, intrakrania, mi ne scias, pri la alia mi scias ke ne, en la firmaoj oni faras al ni esplorojn, Ĉu vi batis forte la kapon, hodiaŭ aŭ hieraŭ, Ne, doktoro, Kiom vi aĝas, Tridekok, Bone, ni vidu tiujn okulojn»[6] (p. 13)
  • «La morala konscienco, kiun multaj sensenculoj ofendis kaj kiun multaj aliaj fornomis, estas afero ekzistanta kaj ĉiam ekzistinta, ĝi ne estis elpensaĵo de la filozofoj de la Kvaternaro, kiam la animo estis apenaŭ konfuza projekto. Kun la paso de la tempoj plus la agoj derivitaj de la kunvivado kaj de la genaj interŝanĝoj, ni finfine metis la konsciencon en la koloron de la sango kaj en la salon de la larmoj, kaj, kvazaŭ tiom multe estus ankoraŭ malmulte, ni faris la okulojn tiu speco de speguloj turnitaj enen, kun la rezulto, multfoje, ke ili fine montras senrezerve tion kion ni estis klopodanta nei per la buŝo. Al tio, kio estas ĝenerala, aldonas la speciala cirkonstanco ke, en simplaj spiritoj, la konsciencriproĉo kaŭzita de la malbono farita konfuziĝas ofte kun praaj timoj ĉiaspecaj, de kio rezultas ke la puno de la malbonfaranto finfine estas, sen vergo nek ŝtono, dufoje la meritita.»[6] (pp. 15-16)

Referencoj redakti

  1. «Libros: Resumen de Ensayo sobre la Ceguera, del autor José Saramago» En: El Resumen.com. Resúmenes de libros para elegir una buena lectura. Sen dato. Vizitita la 3-an de septembro 2019.
  2. «Ensayo sobre la ceguera.- José Saramago» En: Los libros de Dánae. 21-a de januaro de 2015. Vizitita la 3-an de septembro 2019.
  3. «Reseña Del Libro Ensayo Sobre La Ceguera» Arkivigite je 2019-08-27 per la retarkivo Wayback Machine Lobo Gris. En: Aecomics. 1-a de marto 2017. Vizitita la 3-an de septembro 2019.
  4. 4,0 4,1 «Ensayo sobre la ceguera de José Saramago: reseña y análisis» El come libros. En: Lectura abierta: reseñas y libros. Sen dato. Vizitita la 3-an de septembro 2019.
  5. «Ensayo sobre la ceguera de José Saramago: representaciones sociales en la sociedad moderna» Arkivigite je 2019-11-13 per la retarkivo Wayback Machine Lissett M. Espinel Torres. Actas – V Congreso Internacional Latina de Comunicación Social – V CILCS. Universitato La Laguna, decembro 2013. ISBN-13: 978-84-15698-29-6.
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 6,4 José Saramago. Ensayo sobre la ceguera. Eldonis Editorial Santillana, S.A. Madrido (Hispanio), 1996. Tradukis al la hispana lingvo: Basilio Losada. ISBN: 968-19-0454-0.