Eskapilo

En komputado eskapilo estas unu aŭ pluraj signoj, kiu ŝaltas specialan (diferencan disde la antaŭa) reĝimon por interpretado de la tujsekva(j) signo(j). Eskapaĵo indikas kune la eskapilon kaj la signo(j)n per ĝi modifitajn («eskapitajn»). En multaj okazoj estkiel eskapilon por tujsekva signo oni uzas la delikvon \.

Eskapilo povas:

  • Senigi signon je ĝia kutima signifo. Ekz‑e la spaceto kutime disigas la nomojn; sed per eskapilo oni povas fari ĝin parto de nomo.

Ekz‑e en Bash la komando

$ mkdir Lingvo Internacia

kreos du dosierujojn, Lingvo kaj Internacia; dum

$ mkdir Lingvo\ Internacia

kreos unu solan dosierujon kun la duvorta nomo «Lingvo Internacia».

  • Atribui specialan signifon al ordinara signo. Ekz‑e \n en signoĉenoj de diversaj lingvoj estas la stirsigno «nova linio».
  • Se iu signo, ekz‑e la deklivo \ servas kiel eskapilo, tiam oni bezonas eskapaĵon por prezenti tiun signon en ĝia kutima, printebla signifo. Por tiu celo oni kutime duobligas la eskapilon: \\.

Ekzemploj programlingvaj redakti

En la programlingvoj oni kutime apartigas signoĉenojn per duoblaj citiloj, ekz‑e "Saluton, mondo!" (do, en tiaj okazoj la citiloj estas eskapiloj, kiuj unue ŝaltas, kaj poste malŝaltas, la signoĉenan reĝimon). Tial ene de signoĉeno oni ne povas simple prezenti tian citilon; oni devas «ŝirmi», «eskapi» ĝin uzante la eskapaĵon \"\x22. T.e. la Perla ordono

print "Sonjo ekkriis: "Saluton, mondo!" al ĉiuj ĉeestantoj"

entenas sintaksajn erarojn, kaj ne funkcios; dum

print "Sonjo ekkriis: \"Saluton, mondo!\" al ĉiuj ĉeestantoj\n"

print "Sonjo ekkriis: \x22Saluton, mondo!\x22" al ĉiuj ĉeestantoj\n"

rezultigos la deziratan printaĵon.

Plirsigna eskapilo redakti

Ekzemplon pri plursigna eskapilo donas la Vikipedia redaktado: se oni bezonas ke iuj signoj de iu tekstopeco ne estu interpretataj laŭ la Vikipedia maniero, oni povas uzi la etikedon <nowiki>.

Terminologia noto pri «eskapsigno» redakti

Plej ofte eskapilo estas unu signo, kaj oni povas nomi ĝin «eskapsigno». Oni tamen atentu, ke ne estu kolizio kun la Askia stirsigno «eskapsigno ESC» (kiu jes estas eskapilo uzata en komunikado je la aparata nivelo, sed kiun ordinara programisto malofte vidas funkcii en tia rolo).