Esperantaj idiotismoj

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La disvastigo de idiomaĵoj en Esperanto bone ilustras la fakton ke la lingvo vivas, ke ĝiaj bildoj komunikiĝas, ke ili 'parolas'[1].

Jen idiotismoj en Esperanto:

Akuzativulo
freŝa kaj avida komencinto kiu envenas plena per ideoj plibonigi la lingvon, sed kies argumentoj suferas pro tuta manko je akuzativo
Bonan tageron! ("Bonan tag-er-on")
uzata en la retaj babilejoj, kie la tempo laŭ malsamaj uzantoj povas ege varii
Bonantagulo
ŝerce uzata por paroli pri komencantoj kies nivelkapablo limiĝas al salutvortoj, aŭ por paroli pri diskutanoj kiuj ĉefe salutas
Ĉava
sensenca, malsenchava aperis pro h-sistemo kie oni povas legi senchava kiel senĉava kaj uzatas neofte pro ĝia noveco.
El ies vidpunkto
laŭ ies opinio, laŭ ies maniero koncepti la mondon: "El mia vidpunkto, la kirgiza estas stranga lingvo"
Fajfi pri io
ne zorgi pri io (germana idiotismo)
Forfikiĝu!
ĉesu tedi min! (el la angla k la rusa, maldelikata/ofendema)
Freŝbakito
komencanto (germana idiotismo)
Ĝis!
ĝis revido!
Ĝis la nokto-nokto-fin'
dum la tuta nokto, ege longe; laŭ kantoteksto de Esperanto Desperado
Ĝisoste/a, ĝisostulo
Tre fervore/a; persono, kiu laŭ sia konvinko persiste agemas strebas kaj ne cedas, ofte kun konservativa aŭ dogmema tendenco, pri ĝi oni diras: "Li/ŝi estas ĝisosta esperantisto!"
Kvazaŭ prototipo de ĝisostulo estis rigardata de multaj Théophile Cart.
Idista historio
esperanta blago mokanta la idistojn.
Tranĉi la kapon de iu
Altigi la prezon de io.[mankas fonto]
Jam temp' está
Jam estas tempo! Ni komencu! Ni iru! ktp. (La frazo venas de Pra-Esperanto)
Je la barbo de Zamenhof!
sakraĵo
Je la barbo de Bofronto!
sakraĵo (Beaufront estis kunkreanto de Ido kaj komplotinto kontraŭ Zamenhof)
Kabei
estinte tre aktiva esperantisto, forlasi la movadon (kiel faris la grava aŭtoro Kabe)
Kaj la akuzativon!
sarkasma diro post longa listo de substantivoj esprimitaj senakuzative: "Ni bezonas paco! saneco! vivo! interkompreno!" "Kaj la akuzativon!"
Kielvifartasulo
ulo kapablas diri nur la frazon "Kiel vi fartas?" (= eterna komencanto)
Kiomas?
kioma horo estas?
Kompreneble!
esprimas konsenton.
Krokodili
en Esperanta medio paroli en lingvo alia ol Esperanto, kiu estas la gepatra lingvo de ĉiuj ĉeestantoj.
Malĉasti
seksumi (= fari malĉastan agon)
Malĉu
ĉu ne; ofte uzata kiel ŝerca demando, "Ĉu aŭ malĉu?"
Maltrinkejo
necesejo
Maltrinki
urini
Al mil diabloj!
damne!; diable!
Ne povi ne
devi, esti obsedata pri io; "Mi ne povas ne admiri vin!" = "Admiri vin obsedas min"/"Mi admiregas vin"
Necesejo
eŭfemismo por loko kie oni urinas aŭ fekas
Ni fosu nian sulkon
ni faru nian laboron sen nervoziĝi pro kritikoj kaj cirkonstancoj (citaĵo de Théophile Cart)
Povus esti simple ...(sed estas ne)
ironia komento laŭ kantoteksto de Persone
Salaton!
saluton! (ŝerce uzata, precipe inter vegetaranoj kaj veganoj)
Sed tute ne gravas
ironia komento laŭ kantoteksto de Amplifiki
Ŭaŭ
"ŭaŭ" estas ŝerca esperanta traduko de la angla vorto "wow"
Veni al iu en la kapon
ekhavi ideon ; "venis al mi en la kapon kisi ŝin"
Volapukaĵo
io stulta aŭ nekomprenebla (priŝerco de la konkursinta lingvo Volapuko) ; "estas por mi volapukaĵo" inter aliaj ebloj = "mi tute ne komprenas tion"

Referencoj redakti

  1. Roxane Romann, La Poetiko de la Lingvo, Kontakto, 277 (2017:1), p. 9, TEJO,

Literaturo redakti

  • Ilustrita frazeologio (2004, libro de Sabine Fiedler)
  • Vortludoj kaj luda komunikado en Esperanto (2008, libro de Aleksandro S. Melnikov)
  • Esperanto - lingvo de kulturo kaj personeco (2007, libro de Aleksandro S. Melnikov)

Vidu ankaŭ redakti