Esperantista Vegetarano

Esperantista Vegetarano estas eldonaĵo de TEVA (ISSN 2075-1346). La periodaĵo aperis unuafoje en 1914 sub la nomo Vegetarano. Nuntempe ĝi aperas unufoje jare kun ĉirkaŭ 40 paĝoj kaj kolora kovrilo. Redaktoroj estis en la pasinto i.a. Oskar Bünemann kaj Stano Marček. En la unuaj jaroj de la 21-a jarcento redaktis ĝin internacia teamo konsistanta el Lilia Fabretto (Italio), Bob Felby (Aŭstralio), William Simcock (Britio) kaj Mark Steinberg (Israelo). Ekde la numero de 2007 (kiu aperis en marto 2008) redaktas ĝin Jozefo Nemeth el Hungario.

Aldone aperas ĉirkaŭ dufoje jare La letero de Esperantista Vegetarano kun ĉirkaŭ 16 paĝoj. Ĝia n-ro 21 aperis en aprilo 2006.

Eksteraj ligiloj redakti