Esperanto-Societo Kebekia

la ĉefa Esperanto-asocio en Kebekio

La Esperanto-Societo Kebekia (ESK) estas la ĉefa Esperanto-asocio en Kebekio (provinco en Kanado). Ĝi stariĝis en 1982. Ĝiaj ĉefaj celoj estas diskonigi la internacian lingvon en Kebekio, stimuli ĝian uzadon, kaj organizi aktivaĵojn kaj kursojn.

Esperanto-Societo Kebekia
neprofitcela organizaĵo
Komenco 1982 vd
Lando(j) Kanado vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Laŭ stato de 2022 la prezidanto de Esperanto-Societo Kebekia estas Nicolas Viau, kiu ankaŭ funkcias kiel vicprezidanto de la LKK de la 107-a Universala Kongreso de Esperanto en Montrealo kaj zorgas pri alekstera komunikado. Entute la 107-a Universala Kongreso de 2022 estas grandparte organizita per aktivuloj de ESK. La societo antaŭe jam la 12-an ĝis 18-an de julio 2008 gastigis la 7-an Tut-Amerikan Kongreson de Esperanto.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti