Esperanto-italaj vortaroj

listo de dulingvaj vortaroj
(Alidirektita el Esperanto-itala vortaro)

Ĉi tiu paĝo listigas vortarojn kiuj tradukas el la itala lingvo al Esperanto kaj inverse redakti

Historio redakti

Pasintece eldoniĝis pluraj vortaroj Esperanto-itala.

  • Vocabolario esperanto-italiano. Umberto Broccatelli. Milano, 1991 (represo de 1984). 16+482 paĝoj, 21 cm. Vortaro kun preskaŭ ĉiuj radikoj de Plena Ilustrita Vortaro.
  • Vocabolario italiano-esperanto. Carlo Minnaja. Milano, 1996. 1438 paĝoj, 22 cm. Probable la plej granda nacilingva-Esperanta vortaro. Tre detala distingo de signifoj, multnombraj esprimoj kaj sintagmoj. Antaŭparolo de Joshua Fishman. Bindita.
  • Fotografia fakvortaro. Kun perdiskede anglaj kaj italaj ekvivalentoj. Giuseppe Valente. Triesto, 1997. 38 paĝoj, 21 cm. Ĉirkaŭ 700 kapvortoj. Libro kun diskedo.

hVortaro redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo hVortaro.

Ekde januaro 2010, danke al la dispono de la esperantista informadikisto Danio Manetta kaj al konsento de Itala Esperanto-Federacio (kiu senpage donacis sian kopirajton), haveblas komputila programo kiu enhavas la tutan radikaron de la Vocabolario italiano-esperanto de Carlo Minnaja (1996), konstante korektata kaj ĝisdatigata de pria laborgrupo. La programo estis nomita hVortaro (hipervortaro). En 2019 nova retejo kreita de Daniele Binaghi estis publikigita ene de la retejo la I.E.F., kun aldonaj funkcioj je la interreta serĉilo, kaj troviĝas ĉe la retadreso https://www.esperanto.it/hvortaro/.

Eksteraj ligiloj redakti


 
Dulingvaj Esperanto-vortaroj
 

anglaĉeĥaĉinafrancagermanahispanahungaraitalajapananederlandarusarusarumanarusaserba