Esperanto Filmoj estas usona filmkompanio kreita en 2005, kiu produktas kaj distribuas filmojn. Ĝin posedas Alfonso Cuarón. Ĝia partnera firmao estas Producciones Anhelo, posedata de Cuarón kaj de Jorge Vergara, meksika negocisto. La plej konataj filmoj de la studio estas El laberinto del fauno (La labirinto de la faŭno, 2006) kaj Gravity (Gravito, 2013), kiu lasta gajnis sep Oskar-premiojn.

La nomon elpensis Guillermo del Toro, kiu nomas filmarton "la nova Esperanto". Alfonso Cuarón publike montris sian subtenon por kaj sian fasciniĝon pri la konstruita internacia lingvo.[1]

Produktoj redakti

Referencoj redakti

  1. Intervjuo Arkivigite je 2014-07-02 per la retarkivo Wayback Machine kun Cuarón fare de Sam Green.

Eksteraj ligiloj redakti