Esperanto en poŝta, telegrafa kaj telefona servo

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Jam frue post la publikigo de la lingva projekto Esperanto en 1887, ekestis ideoj kiel utiligi la novan lingvon en la internacia poŝta, telegrafa kaj telefona servo. En Enciklopedio de Esperanto (1934) estas longa ĉapitro [1] pri la temo, simple titolita, P. T. T. (Poŝto, telegrafo, telefono), kiu enkondukiĝas per la juĝo: "Se iu medio nepre bezonus internacian ligecon, ĝi estus la universala organizaĵo pri poŝto kaj telekomunikoj. Multaj malhelpoj devenas el manko de lingvo komuna, ne nur por la administraciaj rilatoj, sed ankaŭ por la uzantoj."

Antaŭ la unua mondmilito redakti

Jam en 1892-93 en la Rusa Imperio oni sendis senmalhelpe telegramojn en Esperanto. La administracio oficiale la 30-an de decembro 1904 donis permeson sendi telegramon en Esperanto lande kaj eksterlanden, je la kondiĉo prezenti samtempe nacilingvan tradukon.

Dum la unua Universala Kongreso de Esperanto en 1905 Dueros proponis akceptigi Esperanton por telegrafaj rilatoj. La poŝtisto Chavet rimarkigis, ke tiu propono bezonas fakan studon, kreskado de la movado ne okazas pro oficialaj decidoj, sed kontraŭe la permesoj, akceptoj, decidoj rezultiĝas el la uzo mem de la lingvo.

La 30-an de novembro 1906 la Boletin Telegrafico de Brazilo entenas oficialan akcepton de Esperanto, kiel klaran lingvon por telegramoj en la landa servo. Tiun gravan decidon oni ŝuldas al la deputito kaj ĵurnalisto Medeiros e Albuquerque, prezidanto de la Brazila Esperanto-Klubo. En 1908 la poŝtministerio de la Germana Regno komisias d-ron Schwelembach, ĝenerala poŝtinspektoro, ĉeesti la 4-an UK-n. Raporto favora aperas en la „Deutsche Verkehrszeitung“.

En la personaro mem jam eksentiĝas la volo grupiĝi por komuna laboro. En 1909 la usona kolego Lisle Teewilfeger skribas pri Esperanto al la ĝenerala poŝtdirektoro de Usono. Tiu akceptas la proponon raporti pri la stato de la lingvo. En 1910 la germana agema leterportisto Paul Schmidt el Dresdeno ekinteresigas plurajn personojn: kursoj estis organizataj kaj societeto "Post-Esperantisten-Verein Zamenhof" estas starigata. En 1911 li notas, ke en multaj landoj la UEA-delegitoj estas P.T.T.-istoj. Nova fakgrupo aperas en Görlitz, la Deutsche Post publikigas varbajn artikolojn. En Francujo la poŝtisto Ballandier prezentas deziresprimon al la 11-a Kongreso de la ĝenerala Asocio de P. T. T. en Francujo, kaj ĝi estas unuanime akceptata. Ĝi petas, ke Esperanto estu akceptata por la diversaj fakekzamenoj apud la ceteraj lingvoj.

La 17-an de aŭgusto 1911 precipe je iniciato de Paul Schmidt fondiĝas la Internacia Ligo de la Esperantista Poŝt- kaj Telegraf-Oficistaro (ILEPTO, ĝis la jaro 1923 mallongigata ILEPO). Unua prezidanto fariĝis Arnold Behrendt, oficejo stariĝas en Breslau kaj fondiĝas la ĉiumonata bulteno Poŝta Esperantisto. Samtempe Ballandier kaj Gabriel Chavet starigas P. T. T.-asocion de Francujo kaj ties kolonioj en Parizo sub la prezidanteco de Emile di Rienzi. Samjare esperantistaj kolegoj oficiale deĵoras ĉe la Internacia Ekspozicio de Dresden. Dum la UK en Antverpeno okazas la unua internacia kunveno de P. T. T.-istoj; bonaj novaĵoj el Francujo kaj ankaŭ el la Rusa Imperio, kie kursoj okazas. Sub la lerta gvidado de Arnold Behrendt la ligo vigle laboras. Internacia organo Poŝtista Esperantisto aperas, redaktata fare de Arnold Behrendt; krome publikiĝas interesaj fakstudoj. Behrendt prezentas al la Reichspost plenan raporton rilate al la Esperanto-movado inter P.T.T.- istoj.

La poŝtadministracio de Nederlando en 1913 permesas, ke la Esperantistaj poŝtistoj surportu la verdan stelon ĉe uniformo. La unuan fojon oni povis vidi en Belgujo en poŝtejo de Charleroi pendindikilon "Oni parolas Esperanton". Samjare la ligo informiĝis, ke d-ro Kuroita Kacumi gvidas kurson ĉe la faka lernejo de Tokio. En 1914 la administracio de Francio permesas kursojn en la precipa poŝtejo de Parizo, sed la unua mondmilito ĉesigas ĉion.

Inter la du mondmilitoj redakti

En 1919 kelkaj esperantistaj poŝtistoj per korespondado denove prenas kontakton. En 1920 ILEPTO regrupiĝas. Provizora komitato estas sinjoroj R. Huber, Svislando, O. Reber, Germanujo kaj di Rienzi, Francujo. La franca esperantista Poŝtasocio revekiĝas; prezidanto estas s-ro di Rienzi, vicprezidanto s-ro Dupeil. Bona artikolo en „La France Postale“ de Rienzi. En Sovetunio aperas unuarange nova ideo. Kvar diversspecaj poŝtkartoj kaj kovertoj en kelkmiliona preskvanto havas tekston en Esperanto: „Poŝta Karto“, „Por Respondo“, „Kun afrankita respondo“, „Poŝto“, „Fermita letero“, ktp. ILEPTO laboras pli efike. Kursoj okazas en Berlin, Düsseldorf, Essen, Münster kaj Leipzig. En Brazilo Couto Fernandez daŭrigas la laboron; la estona poŝtdirekcio permesas en poŝtejoj indikilojn montrantajn la adresojn de Esperanto-grupoj. Kursoj okazas en Suomujo, Hispanujo, Portugalujo, Persujo kaj Japanujo.

 
Fermita letero

En 1921 la Internacia Oficejo de la Telegrafa Unio en Bern per cirkuleroj inter la diversaj naciaj poŝtaj administracioj enketas pri Esperanto. Samjare en julio aperas la unua numero de "La France Postale Espérantiste", redaktata fare de s-ro di Rienzi. En aŭgusto okaze de la UK estas la unua kongreso de ILEPTO. Nova estraro - O. Reber, Emile di Rienzi, Siegfried Eduard Spielmann, s-ro Rippel. Laŭ la enketo de Telegrafa Unio Esperantistaj P. T. T.-istoj estas entute 1874 (Argentino 1, Aŭstrujo 2, Belgujo 5, Brazilo 34, Britujo 10, Ĉeĥoslovakujo 307, Suomujo 15, Jugoslavujo 32, Egiptujo 1, Estonujo 23, Francujo 70, Germanujo 1230, Nova-Zelando 2, Nederlando 75, Sovetunio 11, Svedujo 2, Svislando 37, Hungarujo l, Usono 27).

En oktobro 1922 aperas en Francujo la internacia fakorgano La Interligilo de l' P.T.T. : centra organo de fakinformoj. Ĝin eldonas la Unueca Poŝta Federacio de Francujo. La organo estas dissendita tra la tuta mondo petante informojn pri la diversaj federacioj. Ankaŭ dum la UK-j Esperanto kaj poŝtafero interrilatas. Kolegoj deĵoras ĉe la giĉetoj dum tiuj grandaj kunvenoj kaj estas uzataj specialaj stampiloj. En 1923 en La Policisto aperas nova fakorgano: La Poŝtisto. La du organoj ne estas aparte aboneblaj. La kunlaboro ebligis sekve de interkonsento de Ágoston Marich (redaktoro de La Policisto) kaj O. Reber (redaktoro de La Poŝtisto). La interkonsenton aprobis la samjare okazinta Liga Kunveno en Nürnberg. Ekde tiu tempo la Ligo havas la mallongigon ILEPTO kaj ĝia prezidanto estas Siegfried Eduard Spielmann.

En 1924 la Poŝta Federacio de Francujo ĉesas subteni la eldonon de La Interligilo de l' P.T.T.. Dum la kongreso de Vieno La Interligilo farigas oficiala organo de ILEPTO. Ellaboriĝas petskribo favore al Esperanto. Oni prezentas la petskribon al la Universala Poŝt-Unuiĝa Kongreso en Stokholmo, tamen senrezulte. La sveda kaj sovetunia federacioj aliĝas al la Ligo. La Ligo de Nacioj rekomendas Esperanton por telegrafado kiel klaran lingvon.

En 1925 la sovetunia poŝtadministracio eldonas la unuan poŝtmarkon en Esperanto. Kongreso de ILEPTO okazas en Ĝenevo. Petskribo al la Unuiĝo Telegrafa celante akcepton de Esperanto en telegrafado. La akcepto okazas helpe de Komerca Ĉambro de Parizo kaj de ICK. La brita fakfederacio aliĝas ĉi-jare al ILEPTO.

En 1926 en Lubeko aperas la germanlingva lernolibro de Arnold Behrendt Lehrbuch mit Schlüssel für Post-, Telegraphen-, Fernsprech- und Funkbeamte. Aperas la dua Esperanta poŝtmarko en Sovetunio okaze de kongreso de SAT. La kunveno de la Internacionalo de l' PTT invitas ILEPTO-n. En 1927 la movado forte vigliĝas. Aliĝas la irlanda kaj latva fakasocioj. Aperas la tria oficiala esperantlingva poŝtmarko en Sovetunio. En 1928 la internacia aertrafika kompanio Farman sciigas sian plenan subtenon al ILEPTO. Okaze de la UK en Antverpeno, kunvenas la ILEPTO-anoj. Ellaboro de ĝenerala regularo, kiu de tiam estras la afergvidon de la asocio.

En Ĉinujo, pere de agado de kolego Sun, en Ĉina Telegrafisto (Ŝanhajo) aperas tuta rubriko en Esperanto. En Bulgarujo la Ĉefo-direktoro de l' PTT permesas kaj rekomendas Esperanton en la poŝtservo al la tuta personaro.

En 1929 al ILEPTO aliĝas naciaj fakaj asocioj en Aŭstrujo, Pollando, Jugoslavujo, Sovetunio kaj Germanujo. Dum la UK en Budapeŝto (ankaŭ kunveno de ILEPTO) barono Szalay, ĝenerala direktoro de la hungara poŝto, estas nomita honora prezidanto de ILEPTO por danki lin pro la granda subteno de la movado. En 1930 la Interligilo fariĝas ilustrita revuo kun fakrilata parto. Petskribo favora al Esperanto sendiĝas al 100 poŝtadministracioj de la tuta mondo. Liĥtenŝtejno eldonas Esperanto-surskriban poŝtkarton.

En 1931 komenciĝas la preparaj laboroj por starigi Internacian Poŝtakademion. La preparanta komitato akceptas Esperanton kiel helplingvon. Sukcesoj, danke al la agado de Emile Borel, ĉe la Radiostacio "La Doua" de Liono. En la unua kvarono de 1932 Grekujo kaj Jugoslavujo akceptas kaj oficiale propagandas Esperanton inter la poŝtistaro. Dum la UK de Parizo, Spielmann abdikas kaj nova prezidanto estas elektata: la nederlandao Jean Baptiste Betfort Dufrenne. La Interligilo festas dekjaran aperadon. Rumana poŝtdirekcio akceptas kaj subtenas Esperanton, donas informojn en La Interligilo. Dufrenne faras depost la komenco de 1933 skriban kurson en la holanda fakrevuo Orgaan. Kune kun la Cseh-instituto de Arnhem li sukcesis organizi fakkurson por la tutmonda poŝtservistaro. La Universala Unuiĝo en Bern invitis al la kurso ĉiujn PTT-administraciojn de la mondo. La kurso okazis kun plena sukceso. Partoprenis 117 gekolegoj el Belgujo, Francujo, Hungarujo, Nederlando, Svedujo kaj Svislando. La lasta grava okazaĵo antaŭ la publikigo de Enciklopedio de Esperanto estas ke la poŝta administracio de Hungarujo printempe 1933 eldonas oficialajn poŝtkartojn kun teksto en Esperanto; ĝin sekvis aŭtune Brazilo per simila eldonaĵo.

Enciklopedio de Esperanto (1934) resume juĝis ke "La Esperanta PTT-movado havas sian specialan rolon en la Esperanto-movado. Kiel bonsukcesa fakmovado, ĝi apogas kaj subtenas la tuton."

Post la dua mondmilito redakti

Poŝtaj servoj redakti

Post la Dua Mondmilito laŭ nuna informstato ne plu estis signifaj penoj oficialigi Esperanton ene naciaj poŝtaj servoj, kaj forte malpliiĝis la organizita faka kunlaborado de esperantlingvaj profesiuloj en la poŝta kaj telekomunika servoj.

Tamen daŭre, aŭ fakte pli forte ol antaŭ la Dua Mondmilito, naciaj poŝtaj servoj je specialaj okazoj honorigis la Esperanto-movadon kaj iujn elstarajn esperantistojn per ŝtataj poŝtmarkoj. Esperanto do ne plu tiom diskutiĝis kiel profesia laborlingvo de poŝtistoj, sed kiel honorinda kultura temo de filatelio. Retejan superrigardon pri multaj el tiuj Esperanto-temaj poŝtmarkoj donas la jena albumo de la nederlandano André Drenth.

Sendepende de Esperanto-temaj poŝtaj tutaĵoj je specialaj okazoj, eldonataj por filatelia kolektado en relative malgrandaj eldonkvantoj, ankaŭ en multaj landoj je industrie grandaj eldonkvantoj publikiĝis poŝtkartoj kun surskriboj en Esperanto. Elekton da iuj el ili prezentas la vikipedia artikoleto "poŝtkarto". Dum granda parto de la dua duono de la 20-a jarcento en multaj landoj de Eŭropo grandkvante cirkulis bildaj poŝtkartoj de lokaj urboj el serio "poŝtkarto de la amikeco", kiuj inter aliaj, naciaj lingvoj havis surskribon en Esperanto.

Nederlandaj telefonĉeloj redakti

Nekutima kaj aparte menciinda uzo de Esperanto estis la iniciato de la nacia poŝta servo de Nederlando ekipi siajn telefonĉelojn ĉie en la lando per detalaj klarigoj en la nederlanda, angla, franca kaj en Esperanto. Ankoraŭ en la 1980-aj jaroj ĉiuj nederlandaj telefonĉeloj tiel estis varbejoj por la internacia lingvo. En la 1990-aj jaroj, kiam porteblaj poŝtelefonoj tre populariĝis kaj la neceso de telefonĉeloj tiel malplifortiĝis, kaj kiam krome pro vandalismo la vivteno de granda kvanto de telefonĉeloj iĝis servo multekosta, oni en Nederlando samkiel en multaj aliaj eŭropaj landoj iom post iom signife reduktis la kvanton de telefonĉeloj, kaj post vandalismaj detruoj anstataŭigis ilin per novaj modeloj sen plurlingvaj klarigoj.

Esperantlingva gazetaro redakti

La Interligilo, ĉesiginta la aperadon en 1951, estis sukcedata de 1966 al 1989 de Heroldo : bulteno de Internacia Poŝtista kaj Telekomunikista Esperanta Asocio kaj de Interligilo : organo de la Internacia Poŝtista kaj Telekomunikista Esperanto-Asocio.

Referencoj redakti

Bibliografio redakti

  • Vladimír Váňa: Katalogo pri Esperanto-poŝtmarkoj, eldonejo EKIK, 1967
  • sama aŭtoro: Kiel krei filatelan ekspozicion je la temo Esperanto (1977)
  • sama aŭtoro: Tutaĵoj je la temo Esperanto (1986)
  • Song Ŝengtan: Katalogo de Esperantaj poŝtmarkoj, Ĉina Esperanto-Eldonejo, 1987, 116 paĝoj

Eksteraj ligiloj redakti