Esplorado de la Pacifiko

Polinezianoj atingis preskaŭ ĉiujn insulojn de Pacifiko proksimume ĉe la 1200-aj jaroj, sekve de elazia navigado en Sudorienta Azio kaj Okcidenta Pacifiko. La rekta kontakto de eŭropaj ŝipoj kun la Pacifiko ekis en 1512, fare de portugaloj, tra Sudorienta Azio, ĉe ties okcidentaj bordoj, sekve de la hispana malkovro de Pacifiko el amerika marbordo.

migrado de la polinezianoj
Vojaĝoj de la kapitano Cook

En 1521 Magelano trapasis la Pacifikon per hispana ekspedicio kiu estis la unua eŭropa kiu faris tion kaj, post la morto de Magelano, ankaŭ la unua kiu ĉirkaŭnavigadis la tutan Teron. Ekde 1565 (veturado de Andrés de Urdaneta) kaj dum la venontaj 250 jaroj eŭropanoj esploris diversajn partojn de la Oceano, sed la nura signifa komerca trafiko estis laŭ marbordoj kaj tiu fare de hispanoj pare de la Manilaj galionoj kiuj trapasis el Meksiko al Filipinoj kaj inverse ĝis 1815.

Aliaj ekspedicioj el Meksiko kaj Peruo malkovris variajn insularojn en la Norda kaj Suda Pacifikoj. En la 17a kaj 18a jarcentoj, aliaj eŭropaj potencoj sendis ekspediciojn al la Pacifiko, nome Nederlando, Anglio, Francio kaj Rusio. La moderna periodo komenciĝis kun kapitano James Cook (1768-80).

Referencoj redakti

  • Delaney, John. 'Strait Through: Magellan to Cook & the Pacific', Princeton University Library, 2010. Reta versio: retejo dediĉita al la esplorado de la Pacifika Oceano
  • Hayes, Derek. 'Historical Atlas of the North Pacific Ocean', 2001
  • Felipe Fernández-Armesto, 'Pathfinders - A Global History of Exploration, 2006
  • Parry, J.H. 'The Age of Reconnaissance',1963