Esprit FLÉCHIER [espri fleŝje:] (naskiĝinta la 10-an de junio 1632 en Pernes-les-Fontaines, dep. Vaucluse, mortinta la 16-an de februaro 1710 en Montpellier) estis franca verkisto.

Esprit Fléchier
Persona informo
Naskiĝo 10-an de junio 1632 (1632-06-10)
en Pernes-les-Fontaines
Morto 16-an de februaro 1710 (1710-02-16) (77-jaraĝa)
en Monpeljero
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj francaeklezia latino vd
Ŝtataneco Francio vd
Familio
Parencoj Hercule Audiffret vd
Profesio
Okupo prelatoverkisto • memuaristo • katolika episkopo vd
Verkado
Verkoj »Oraisons funèbres«
»Histoire de Théodose le Grand«
»Histoire du cardinal Ximenes« 
»Panégyriques des Saints«
Episkopo de Lavaur
Dum 1685–
Episkopo de Nimes
Dum 1687–
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Flechier estis kelkan tempon membro de la ordeno de la jezuitoj kaj poste profesoro pri retoriko en Narbonne. En la jaro 1659-a li iris Parizon, kie li baldaŭ famiĝis kiel brila disdeambona oratoro frekventante la rondojn en Hôtel de Rambouillet. Liaj funebraj paroladoj, aparte tiu por Henri de la Tour d'Auvergne de Turenne, estis veraj ĉefaj verkoj en stilo perfekta.

Samtempe kun Racine li akceptitis ano de Franca Akademio. Li iĝis danke al lia reĝa moŝto Ludoviko la 14-a episkopo de Lavaur en 1685 kaj de Nimes en 1687. Tie li ankaŭ fondis akademion.

Verkaro redakti

El liaj verkoj (Nimes 1728, 10 vol.) menciindas - krom la ofte eldonitaj »Oraisons funèbres« (Paris 1681): »Histoire de Théodose le Grand« (Paris 1679), »Histoire du cardinal Ximenes« (Paris 1693, 2 vol.) kaj »Panégyriques des Saints« (Paris 1690, 3 vol.). Liaj poemoj en franca kaj latina lingvoj presitis ĉe »Œuvres posthumes« (Paris 1712).

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 6. Leipzig 1906, p. 668, kio legeblas tie ĉi interrete.