Essam Ŝaraf
Essam ŜARAF (naskiĝis en 1952) estas la ĉefministro de Egiptio kaj iama Ministro pri transportado de la lando. Li atingis Ph.D. pri inĝenierado en Universitato Purdue.
Essam Ŝaraf | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1952 (72-jaraĝa) en Gizo |
Lingvoj | araba • egipt-araba |
Ŝtataneco | Egiptio |
Alma mater | Universitato de Kairo • Universitato Purdue |
Okupo | |
Okupo | politikisto • inĝeniero |
Li laboris kiel Ministro pri transportado de 2004 ĝis 2006, antaŭ kiam li demisiis pro protesto sekvanta fervojan akcidenton. Li estis petita la 3-an de marto 2011 fare de la militista konsilantaro por formi registaron, post kiam rezignis Aĥmed Ŝafik.