Werden estas nuna urboparto de Essen. Kiel iam memstara urbo kaj ĉefurbo de abatejo Werden havas ĝis nun historian malnovan urbocentron kaj multajn konstrumonumentojn. La urboparton karakterizas maldensa loĝosurkonstruo kun komerco kaj metioj same kiel terenoj por la urboproksima ripozado en la valo de la rivero Ruhr.

Essen-Werden
kvartalo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 45239
Demografio
Geografio
Geografia situo 51° 23′ N, 7° 0′ O (mapo)51.3863896.996389Koordinatoj: 51° 23′ N, 7° 0′ O (mapo) [+]
Alto 58 m [+]
Areo 4,04 km² ( 404 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Essen-Werden (Nordrejn-Vestfalio)
Essen-Werden (Nordrejn-Vestfalio)
DEC
Essen-Werden
Essen-Werden
Situo de Essen-Werden
Essen-Werden (Germanio)
Essen-Werden (Germanio)
DEC
Essen-Werden
Essen-Werden
Situo de Essen-Werden

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Essen-Werden [+]
vdr
Situo de Werden en Essen

Historio redakti

Abatejo Werden redakti

 
Werden en la 17-a jarcento

La ekesto de Werden devenas de la agado de Sankta Ludgero, kiu je la fino de la 8-a jarcento (proksimume 799) fondis la benediktanan monaĥejon Werden. Ekde tiam homoj ekloĝis ĉirkaŭ la monaĥejo. En la jaro 1317 Werden ricevis urborajtojn, propran remparon kaj pordegojn.

En la jaro 1498 preskaŭ la tuta urbo Werden forbrulis.

Regantoj de la urbo estis la abatoj de Werden. La monaĥejo havis komence grandan nombron da bienoj, al kiuj apartenis la nunaj urbopartoj de Essen Bredeney, Heisingen, Schuir, Kettwig, Fischlaken, Heidhausen, Kupferdreh kaj Byfang samkiel Hetterscheid en la nuna Heiligenhaus. En la jaro 1803 tamen finiĝis la regeco de la abatoj, la abatejo same kiel multaj aliaj monaĥejoj – al kiuj ankaŭ apartenis la abatinejo Essen – estis sekularigita laŭ la regna deputacia fina akto.

Civito Werden redakti

 
Malnova Urbodomo de Werden

En la jaroj 1879 ĝis 1880 ekestis la nuna Malnova Urbodomo de la tiam memstara urbo Werden. Sian nunan formon ĝi ricevis en la jaroj 1912 kaj 1913 post alikonstruado kaj pligrandigo. Post la enigo de Werden en la civiton Essen la Malnova Urbodomo estas ĝis nun la administrejo Essen-Werden. La urbestro loĝis en la tiel nomata urbestrodomo ĉe 105, klasikisma vilao, kiun en 1833 konstruis industriisto F. Vogelsang, kaj kiu en 2004 estis ĝisfunde riparata. Ekde 1985 la domo servas ankaŭ kiel kulturejo, ekzemple por laŭtlegadoj kaj ĉambromuzikaj koncertoj.[1]

En la mezo de la 19-a jarcento Werden ricevis stratlanterojn je oleo, poste en 1860 gaslanternojn, ĉar oni estis konstruinta gasprovizejon. Ankaŭ tiutempe unuafoje aperis gazeto, nome la ĉiusemajna Werden-Kettwiger Wochenblatt. En 1887 la urbo ricevis kloakon, same kiel jam du jarojn antaŭe Kettwig.

Ruhr-Ribelo kaj Ruhr-Okupado redakti

 
Werden proksimume 1916

Kadre de la Ruhr-Ribelo laboristoj senarmigis je la 15-a de marto 1920 partojn de la loĝantara defendotrupo. Das am nächsten Tag von der Wehr zur Unterstützung gerufene La libera korpuso Schultz, sekvan tagon alvokata por ties celoj, pafis antaŭ la urbodomo en paceman manifestacion, murdante kvar manifestaciantoj.[2]

En la jaro 1923 francaj trupoj okupis la urbon Werden kaj starigis tie tribunalon kontraŭ Gustav Krupp von Bohlen und Halbach, kiu kondamnis lin al malliberejo.

Ekde la eniĝo en Essen redakti

Werden estis enigata la 1-an de aŭgusto kune kun pluraj aliaj lokoj ĉirkaŭ Essen en ĉi tiun civiton.

 
Malnova Urbodomo kaj foirejo de Werden en la nuntempo

En la jaroj 1931 ĝis 1933 en Werden ekestis vejro en la Ruhr kaj per tio ankaŭ Lago Baldeney, nun apudurba ripozumejo. Antaŭ la suprenbarado de la Lago Baldeney la malnova Kluzo Neukirchen, konstruata je la fino de la 18-a kaj je la komenco de la 19-a jarcentoj servis al la ŝiptrafiko sur la Ruhr.

En la 1960-aj jaroj ankaŭ la historia malnova urbocentro de Werden estis ekkaptita de la tiel nomata kaj tiam moderna „sanigo“, kiu postmilit-detruis preskaŭ la tutan urbocentron de Essen. Tamen nur malmultaj historiaj domoj estis detruitaj, antaŭ ol venkis la ekkompreno, ke oni pli bone sanigas per riparado ol per malkonstruado.

Blazono redakti

Blazonigo: Sur ruĝa fono arĝenta (blanka) paliumo surmetita per kvar ruĝaj buloj.

Sur korespondanto-sigelo de la 17-a jarcento la blazono estas dokumentita. Ankaŭ antaŭ la figuro de Sankta Ludgero estas videbla blazono kun la paliumo.[3]

Preĝejoj redakti

La iama abatopreĝejo Sankta Ludgero redakti

 
Baziliko Sankta Ludgero

La iama abatopreĝejo Sankta Ludgero estis konstruata proksimume 799 kune kun la monaĥejo Werden. Post pluraj pli grandaj brulegoj ĝi finfine povis esti rekonsekrata en la jaro 1275. Ĝi validas kiel unu el la plej belaj preĝejoj de la Ruhr-Regiono kaj estas modela ekzemplo por la rejnlanda transira stilo. Ĝi havas barokan altaltaron kaj pentraĵojn de la pentristo Theodor Mintrop el Werden. La domo utilis post la sekularigo kiel paroĥopreĝejo. La 6-an de julio 1993 papo Johano Paŭlo la 2-a rangaltigis per Apostola Letero Merito quidem al basilica minor. En la kripto estas entombigitaj la ostoj de Sankta Ludgero, fondinto de la monaĥejo Werden kaj de la episkopujo Monastero. En la apuda trezorejo troviĝas kune kun la Kruco de Helmstedt grava artverko de la transiro de otida al la romanika plastiko same kiel per la Ludgero-Kesto unu el la malmultaj barokaj relikvokestoj.

 
Preĝejo Sankta Lucio en Essen-Werden
 
La protestanta preĝejo de Werden

Preĝejo Sankta Lucio redakti

La preĝejo Sankta Lucio validas kiel la plej malnova paroĥopreĝejo norde de la Alpoj. Ĝia koonstruo komenciĝis ekde 995. Post la sekularigo en 1803 oni uzis la preĝejon dum 150 jaroj kiel stalo, post la Dua Mondmilito ĝi servis kiel loĝospaco por rifuĝintoj. En la jaro 1965 ĝi estis rekonstruata kaj denove konsekrata.

La protestanta preĝejo de Essen-Werden redakti

La protestanta preĝejo de Essen-Werden estis konsekrata la 24-an de junio 1900. Ĝi entenas altvalorajn secesistilajn murpentraĵojn, kiujn oni remalkovris antaŭ kelka tempo. Ĝin donacis inter aliaj familio Krupp same kiel familio Huffmann loĝanta en Werden.

Edukado redakti

Lernejoj redakti

En Werden ekzistas du bazaj lernejoj, du gimnazioj kaj arta universitato.

La Gimnazio Essen-Werden estas urba gimnazio, kies origino estis la latinlernejo de la monaĥejo Werden (proksimume 800). Ĝi estas specialigita pro sia muzika kaj baletaj sekcioj, kiuj parte ankaŭ kunlaboras kun la proksima altlernejo. En 2006 la lernejo festis sian centjaran ekziston kiel urba gimnazio.

La Maria-Gimnazio estis ĝis 2010 nura knabinogimnazio de la episkopujo Essen. Fondita en 1858 por la edukado de knabinoj el la pli alta socia klaso, ĝi nun estas malferma por geknaboj el ĉiuj socitavoloj.

Arta Universitato Folkwang redakti

 
Ĉefa domo de la Arta Universitata Folkwang

La Altlernejo Folkwang por muziko, teatro kaj baleto havas sian ĉefsidejon en la antaŭaj domoj de la abatejo Werden. Studantoj kaj talentaj lernantoj el la tuta mondo poavs perfektigi siajn artojn ĉe la altlernejo, kiu ekde sia fondado en 1927 fariĝis renoma instituto. Krom la en iama abatejo la altlernejo loĝas ankaŭ en iama lernejo ĉe Wesselswerther Straße kaj en la Blanka Muelejo ĉe Kluzo Neukirchen.

Gefiloj redakti

Trafiko redakti

 
Trafika kruciĝejo en Werden: La Gustav-Heinemann-Ponto de la B224 trans la rivero Ruhr

La transregiona strato B 224 pasas meze tra ka centro de la urboparto. Ĉe la stacidomo Essen-Werden, okcidente de la Ruhr, haltas la trajnoj de linio S 6. Krom tio tri buslinioj provizas urboparton per publika transporto.[4]

Referencoj redakti

  1. www.essen.de Bürgermeisterhaus Werden[rompita ligilo]
  2. Lucas, Erhard - Märzrevolution im Ruhrgebiet. März bis April 1920. März Verlag, Frankfurto ĉe Majno, 1970, p. 275
  3. Komparu pri tio Johann Rainer Busch: Kurt Schweders Wappen der Essener Stadtteile, Essen 2009, p. 108 sj.
  4. Essener Verkehrs-AG

Galerio redakti

Literaturo redakti

  • Karl-Heinz Günther: Festschrift und Dokumentation 1200 Jahre Werden : 799–1999. Vorbereitungsausschuß 1200 Jahre Werden, 1999.
  • Ludger Fischer: Denkmalpfade in Essen-Werden. Nobel, Essen, 2006, ISBN 3-922785-87-5. (vollständig überarbeitete Auflage des ursprünglichen Titels Bau- und Kunstdenkmale in Essen-Werden, Essen 1996)
  • Detlef Hopp: Unter unseren Füßen – Ein archäologischer Streifzug durch Werden. Klartext, Essen, 2005, ISBN 978-3-89861-490-0.
  • Johann A. Engels: Die Reise nach Werden: mit Kupfern. Bädeker & Kürzel in Comm., Duisburg, 1813.Digitalisat des Exemplars der Universitäts- und Landesbibliothek Düsseldorf
  • Erik Zimmermann: Auf den Spuren des Ruhrbergbaus. Bergbau- und industriegeschichtliche Wanderwege im Werdener Land.. Nobel, Essen, 1997, ISBN 3-922785-37-9.

Eksteraj ligiloj redakti