Essener Bachchor estas granda oratoria ĥoro en la Ruhr-Regiono kun sidejo en Essen. La proksimume 120 kantistoj de la ĥoro sin dediĉas plejparte al la prezentado de grandaj ekleziaj verkoj, krom tio ĝi ankaŭ prezentas nurĥorajn verkojn el la malnova kaj nova muziko. La ĥoro ankaŭ gastprezentas en- kaj eksterlande kaj kunverkas sondiskajn kaj radiajn registraĵojn.

Essener Bachchor
ĥoro
Komenco 1894 vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Repertuaro redakti

La ĥoro novstudas regule oratoriajn verkojn, inter ili Weihnachtsoratorium,[1] Johannes- kaj Matthäuspassion, Magnificat kaj Lobet Gott in seinen Reichen de Johann Sebastian Bach, de Felix Mendelssohn Bartholdy Elias kaj Paulus, la rekviemon de Wolfgang Amadeus Mozart, La Mesion same kiel Saul de Georg Friedrich Händel, Messa da Requiem de Giuseppe Verdi, de Max Reger Der Einsiedler same kiel Requiem kaj Der 100. Psalm. La programon kompletas nurvoĉaj muzikverkoj.

Historio redakti

En 1894 Gustav Beckmann fondis la ĥoron kiel Protestanta Preĝejo-Ĥoro de Essen. Je sia 25-jara jubileo en 1919 la ĥoro alinomiĝis Essener Bachverein (Bach-Asocio je Essen). Ekde sia fondado li estis la ĥoro de Kreuzeskirche.[2] Post ties detruiĝo dum la Dua Mondmilito la ĥoro loĝas ekde 1951 je la preĝejo Erlöserkirche kaj nomiĝas ekde 1961 Essener Bachchor.

Literaturo redakti

  • 100 Jahre Essener Bachchor. Festschrift zum 100jährigen Bestehen des Chores. Essen 1994

Referencoj redakti

  1. Marion Beyer:Kritik zu Essener Bachchor (Erlöserkirche Essen): Geschwinde jauchzende Engelschöre. Recenzo pri koncerto la 21-an de decembro 2008. Online auf klassik.com
  2. Hejmpaĝo de la urbo Essen pri koncertejo Kreuzeskirche[rompita ligilo]

Eksteraj ligiloj redakti