Esteban Gómez, ankaŭ konata kiel Estevan Gómez, naskiĝinta Estêvão Gomes (en Oporto, ĉ. 1483 - en iu loko ĉe la rivero Paragvajo, 1538), estis kartografo kaj esploristo el Portugalio kiu navigis sub la servo de la hispana monarkio en la ŝiparo de Fernando de Magallanes, forlasante la ekspedicion antaŭ la alveno ĉe la Magelana markolo kaj revenante al Hispanio en majo 1521. En 1524 kaj 1525, li gvidis alian esploran vojaĝon de la orienta bordo de Nordameriko, ekde Nov-Skotio ĝis Florida. Kiel rezulto de tiu ekspedicio, la mondmapo farita de Diogo Ribeiro en 1529 preskaŭ perfekte priskribas tiun marbordon.

Estêvão Gomes
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1483 (1483-11-30)
en Porto
Morto 1-an de januaro 1538 (1538-01-01) (54-jaraĝa)
en rivero Paragvajo
Lingvoj portugalahispana
Ŝtataneco HispanioReĝlando Portugalio
Okupo
Okupo esploristo • kartografo
vdr
Mondmapo de Diego Ribero, 1529