Estanislao del Campo

argentina verkisto

Estanislao del Campo Maciel y Luna Brizuela (Bonaero, 7-a de februaro de 1834 - samloke 6-a de novembro de 1880) estis militisto, funkciulo kaj verkisto argentina.

Estanislao del Campo
Persona informo
Naskonomo Estanislao del Campo Maciel y Luna Brizuela
Naskiĝo 7-an de februaro 1834 (1834-02-07)
en Bonaero
Morto 6-an de novembro 1880 (1880-11-06) (46-jaraĝa)
en Bonaero
Tombo Tombejo Rekoleta vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Argentino vd
Profesio
Okupo verkistomilitisto vd
Verkado
Verkoj Fausto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Por defendo de la Ŝtato Bonaero li ludis gravan rolon en la bataloj de Cepeda kaj Pavón. Estis la filo de la leŭtenanto-kolonelo Juan Estanislao del Campo, rango al kiu li mem alvenos.

Biografio redakti

Familio redakti

Li descendis el familio de hidalgoj koloniaj kaj unueciguloj, nome la plej aĝa de la oficiro Juan Estanislao del Campo y Maciel Lacoizqueta —parenco de la vicreĝo-markizo Nicolás del Campo kaj descendinta de la familio Van de Velde el Flandrio, de la familio Rodríguez de las Varillas de Salamanca el Sevilo kaj de altrangulo Manuel Maciel y Cabral de Alpoin — kaj ankaŭ de Gregoria Luna Brizuela (Santiago del Estero, ĉ. 1810 - Bonaero, 1858), nome filino de Francisco Javier de Luna kaj de Josefa de Brizuela.[1][2][3]

Junaĝo redakti

En 1840 lia patro elmigris al Montevideo por unuiĝi al la armeo de la generalo Juan Galo Lavalle, lasinte siajn du filojn de 6 kaj 4 jaroj respektive ĉe sia edzino Gregoria Luna Brizuela, sed kiam mortiĝis menciita generalo, post la malvenko en Jujuy en 1841, li formis parton de la akompanantaro kiu portis ties restojn al la bolivia urbo Potosí, kaj poste rifuĝiĝis en Ĉilio. La familia havaĵo estis konfiskita de Juan Manuel de Rosas, kio malhelpis, ke Estanislao povu studi juron, nome profesio tre tradicia en sia familio.

Estanislao del Campo ĝis 1849, kiam revenis lia patro al Bonaero el sia ekzilo, studis en la Akademio Porteña Federal de la strato Florida, estrita de Florentino García, kaj en 1850 li dungiĝis kiel vendej-laboristo, ĉe Manuel Albornoz kaj Mariano Brantes, kaj poste ĉe Balcarce. En tiuj laboroj li havis oportunon trakti kamparanojn, ĉefe tiujn kiuj ekloĝis tiam en la ĉeurbo, kaj estis tiam kiam li familiariĝis kun la kamparana bonaera parolmaniero.

Ekkariero redakti

La 11an de septembro de 1852 eksplodis en Bonaero revolucio, sekve al reago de la provinco Bonaero kontraŭ la politikaj kondiĉoj truditaj de la Provizora Estro de la Konfederacio, nome Justo José de Urquiza, post sia venko en la batalo de Caseros super Juan Manuel de Rosas kiu ekziliĝis al Unuiĝinta Reĝlando, kio provokis la separon de la Ŝtato Bonaero el la resto de la Argentina Konfederacio (ĝis la 17-a de septembro de 1861). Post tio Estanislao ĉesis sian laboron en la komerca sektoro por integriĝis al armeo de Guardias Nacionales por la bonaera registero de Manuel Guillermo Pinto, por apogi la generalon José María Paz. Tiam li amikiĝis kun Ricardo Lavalle —kiu iĝos poste lia bofrato, pro edziĝo al lia fratino— kaj kun Adolfo Alsina, kiun li ege admiris.

La 1-a de decembro de 1852, la kolonelo Hilario Lagos insurekciis kontraŭ la bonaera registaro kaj atakis la ĉefurbon, sed li estis venkita per la reago de Bartolomé Mitre, kaj tiam Estanislao del Campo, ankoraŭ nur 18jaraĝa, ekmilitis, defende la urbon kun la roto Anĉorena. Poste, en julio de 1853, Urquiza abandonis la sieĝon al Bonaero kun la jam generalo Hilario Lagos kaj foriris al Paranao. Ekde tiam Bonaero restis sendependa, kun ties estroj dube inter oficialigi la nacian sendependon de la Ŝtato Bonaero kaj la intenco ke vere ili reprezentis la tutan nacion.

Literaturo kaj postenoj redakti

Ĉirkaŭ 1856, Estanislao publikis versojn romantikajn en la revuoj El Recuerdo kaj El Estímulo, kaj ĉeestis kafejojn Club del Progreso kaj Café de los Catalanes, ĉe stratoj Cangallo kaj San Martín.

En 1857, pro la konfisko fare de rosistoj de la familia havaĵo, li devis forgesi la intencon studi juron kaj eklaboris kiel helpa laboristo ĉe la dogano, kaj en aŭgusto ekpublikigis siajn unuajn versojn en la ĵurnalo Los Debates, fondita de Bartolomé Mitre, kun karaktera klino al temo de gaŭĉoj. La 11an de aŭgusto li ĉeestis akompane amikan gaŭĉon kromnomita Anastasio «el Pollo» (la kokido), al malnova teatro Colón, por ĝui la premieron de "Safo" (de Giovanni Pacini). Probable lia amiko neniam antaŭe estis ĉe teatro, kaj konfuzigis la fikcion kun la realo, pro kio klopodis "savi la vivon" de la artistino preskaŭ okazigante skandalon.[4]

Kombino de la vivo literatura kun militado redakti

Sen abandoni poezion, ofte cirkonstanca, Estanislao alternis administran karieron kun militistan kaj la 22an de oktobro 1859 li luktis en la batalo de Cepeda, kie ili malvenkis estre de Mitre, kaj poste ili venkis en Pavón defende la interesojn de Bonaero, kie li atingis rangon de kapitano. Sekve de tiuj bataloj la 17an de septembro de 1861, reunuiĝis Argentino.

En 1863 li estis nomumita sekretario de la Ĉambro de deputitoj de la provinco Bonaero.

Fausto redakti

Por la premiero de la opero Faust de Gounod, kun libreto de Michel Carrié kaj J. Barbier, en la Teatro Colón, la 24an de aŭgusto de 1866, Del Campo ĉeestis al la evento, kiu aperis ĉe la gazetaro dum oni tradukis la libreton. Del Campo uzis tiun operon kiel referencon por poemo kiu estas lia plej konata kaj memorata verko: Fausto, Impresiones del gaucho Anastasio el Pollo en la representación de esta Ópera, populare konata ankaŭ kiel "El Fausto de Estanislao del Campo""El Fausto Criollo".

Ĉe politiko redakti

La 25an de majo de 1867 la poeto rezignis al la sekretarieco kaj iĝis nacia deputito por la partianoj de Adolfo Alsina de la provinco Bonaeros, kaj decembre li rezignis al la sidloko por fondi la liberalan gazeton Porvenir Argentino. En 1868 apogis la formulon Domingo Faustino Sarmiento-Adolfo Alsina kiu venkis. Samjare ĉesis publikiĝis lia gazeto. Li ricevis altan postenon kaj en 1870 li publikigis la unuan eldonon de siaj poemoj: "Composiciones varias", "Composiciones festivas" kaj "Acentos de mi guitarra".

Familia vivo redakti

Li edziĝis en 1864 al Carolina Micaela Lavalle Darregueyra (n. Buenos Aires, 1832 - m. 1889) — nevino de la generalo Juan Galo Lavalle — kiu estis filino de Francisco Lavalle González Bordallo (Santiago Ĉilio, 1801 - Bonaero, 1836) kaj de Juana Micaela Darregueyra Luca (n. Buenos Aires, 1805).[5]

Estanislao kaj Carolina havis almenaŭ tri dokumentitajn gefilojn[6]:

  • María Florencia del Campo Lavalle (n. Buenos Aires, 24a de majo 1865) edziniĝos al Alberto Ponsatin.
  • Marcelino Estanislao del Campo Lavalle[7][8] (Buenos Aires, 2a de junio de 1867 - samloke, 18a de oktobro 1923) edziĝos la 4an de novembro 1911 al Julia Nogueira Coulin (m. Buenos Aires, 23a de septembro 1955).
  • Carmen Carolina del Campo Lavalle (n. Buenos Aires, 5a de decembro 1871) edziniĝos al la doktoro Nicanor Zenón Carlos de Elía y Foster (samloke, 1864), kun kiu ŝi ekloĝis en Ciudad del Rosario, kaj havis almenaŭ filinon Carolina de Elía Foster del Campo kiu poste edziniĝos al Manuel Gigena y Vergara (n. Rosario, 2a de oktobro 1883) kun kiu ŝi havos tri filinojn, kaj Isabel de Elía Foster y del Campo kiu edziniĝos al la doktoro Mario Eugenio Casas Echesortu (Rosario, 6a de septembro de 1888 - samloke, 21a de septembro 1925) kaj havos du gefilojn.[9]

Fino redakti

En 1873 apogis la kandidatiĝon al la prezidenteco de Argentino de sia amiko Alsina kaj en 1874, Mariano Acosta, kiu estis guberniestro de Bonaero, nomumis lin laŭtenanto kolonelo. Adoptis la pseŭdonimon de «Anastasio el Pollo» omaĝe al Hilario Ascasubi, «Aniceto el Gallo».

Estanislao del Campo mortis junaĝe en Bonaero la 6an de novembro 1880, sanjare de sia emeritiĝo. Dum lia entombigo en la Tombejo Rekoleta parolis José Hernández kaj Carlos Guido y Spano. Manuel Mujica Láinez verkis lian biografion (Vida de Anastasio el Pollo, 1948).

Verkaro redakti

Notoj redakti

  1. Calvo, Carlos; en "Nobiliario del antiguo virreynato del Río de la Plata" (p. 142, Ed. La Facultad, 1936).
  2. Cutolo, Vicente O. (op. cit., p. 81).
  3. Falcón, Teodoro; en "El patrimonio artístico del I marqués de Loreto (1687-1772) y de la familia Del Campo [o Van de Velde]".
  4. Laŭ Ángel Battistessa, la anekdoto de la teatro Colón estis la historia ĝermo de la verko "Fausto", de Estanislao del Campo.
  5. Instituto Argentino de Ciencias Genealógicas en "Boletín interno" (Nº 51-59 y 61-90, p. 149, Ed. IACG, 1975).
  6. Varela y Orbegoso, Luis; en "Apuntes para la historia de la sociedad colonial" (p. 161, Eld. Librería E. Moreno, año 1924). La aŭtoro erare asertas, ke la samnoma filo restis fraŭlo.
  7. Fundación Vasco-Argentina Juan de Garay. Departamento Estudios Históricos, en "Los vascos en América: Los vascos y navarros en Salta, siglos XVI al XIX. Notas para su estudio" (p. 130, 1991)
  8. Instituto Argentino de Ciencias Genealógicas (op. cit., Nº 51-59 kaj 61-90, p. 149).
  9. Centro de Estudios Genealógicos e Históricos de Rosario (Nº 5, pp. 40 kaj 98, Rosario, República Argentina, 2007).

Referencoj redakti

  • BORGES, Jorge Luis. Prólogo de Fausto, eldono de 1969. En "Prólogos con un prólogo de prólogos". Obras Completas vol. IV.
  • CUTOLO, Vicente Osvaldo, "Nuevo diccionario biográfico argentino", 7 volúmenes, Ed. Elche, Bs. As., 1968-1985.

Eksteraj ligiloj redakti