La Estetikisma-movado, aŭ Estetikismo, estis filozofia kaj arta movado kiu okazis ĉefe en la dua duono de la 19-a jarcento en Britio, Germanio kaj Francio. Unu el la ĉefaj esprimoj de estetikismo, kaj foje ankaŭ ĝia kromnomo, estas "Arto por arto", (angle: Art for art's sake, france: L'art pour l'art). La movado gravuris sur sia standardo estetikon, belecon, kiel supera idealo en ĉiuj vivofakoj, ne nur en arto (plastaj artoj, muziko, poezio kaj literaturo) sed ankaŭ en arkitekturo, interna dezajno kaj produkta dezajno.

La pentraĵo "Ekspozicio ĉe la Reĝa Akademio" (1881) de William Power Frith. La virinoj en estetikist-stilaj roboj, Oscar Wilde dekstre, ĉirkaŭita de adorantoj
Dezajnita tekruĉo
Karikaturo ĉe la londona Punch bildstrio (1881) kiu mokas la movadon

La plej gravaj pensuloj de la movado Walter Pater, Oscar Wilde, James McNeill Whistler, William Morris, Frederick Leighton, Théophile Gautier, Aubrey Beardsley kaj Dante Gabriel Rosetti. John Raskin estis unu el ŝiaj kontraŭuloj. La movado de estetikismo estis daŭrigita per formalisma estetiko, kaj en estetiko kaj en arto kaj dezajno.

En Unuiĝinta Reĝlando redakti

La fono al la kresko de estetika movado en la UR estis sento de malemo de la funkciaj kaj malbelaj dezajnoj ("kruda materialismo") de la produktoj kaj materialoj kiuj karakterizis la teknologiajn inventojn. Laŭ ili, la uzado mem de "modernaj" materialoj kiel ŝtalo kaj industria vitro ne signifas, ke konstruaĵoj kaj produktoj estu desegnitaj laŭ celkonscia kaj malbela maniero, sed male, ili ebligas prezenti kaj enkonduki belecon al ĉiuj sekcioj de la loĝantaro kaj areoj de la vivo. La movado ankaŭ iris kontraŭ la hipermoraleco kaj hipokriteco de la viktoriana epoko kiu emis malgravigi brilajn kolorojn kaj ekstravertitan kaj nekutiman aspekton. La movado kreskis el la antaŭrafaelita artmovado influita per la francaj ideoj de "arto pro arto" kaj la verkadoj de la artkritikisto Walter Pater, preleganto pri renesanca arto en Oksfordo kiu skribis en sia kanona libro The Renaissance: Studies in Art and Poetry de 1873 tio "Necesas ke oni ĉiam estu bruligita per forta flamo, kiel altvalora gemo... Konservi ĉi tiun ekstazon signifas sukceson en la vivo."

En Britio la movado estis movado de filozofoj de estetiko kaj arto kaj farbistoj, aligitaj fare de metiistoj kaj internaj dezajnistoj. La membroj de la movado ne nur arte kreis sed eksploris kiel en la praktiko "vivi en beleco", kiam beleco estis interpretita kiel intensa uzo de koloroj, ŝtofoj, gemoj kaj similaj.

La movada domo estis en la Grossvenor Gallerio kiu malfermiĝis en 1877 sur Bond Street en Londono. La interna dezajno inkludis oron kaj marmoron kaj la muroj estis en nuancoj de flava kaj verda silko. La galerio ekspoziciis kelkajn el la verkoj de la estetikistoj, okazigis poeziajn legadvesperojn kaj estis loko en moda. Unu el la kutimaj gastoj ĉe la situo estis la verkisto kaj bongustumisto Oscar Wilde.

Sur Regent Strato en Londono, Arthur Liberty malfermis en 1875 grandmagazenon nomitan Liberty, kiu ofertis objektojn de la malproksima oriento kaj mezoriento kaj buntajn vestaĵojn desegnitajn en la spirito de la mezepoko aŭ orientaj foiroj kaj similaj. Pentristoj povis vesti modelojn per ĉi tiuj buntaj roboj, ornami ilin per juvelaĵoj de la vendejo, kaj pentri ilin en studio kiu estis en la vendejo mem. Sekvante tiun butikon, pli da "estetikaj" butikoj estis malfermitaj en la areo.

La aresto de Oscar Wilde, la publika figuro plej identigita kun la movado kaj ĝiaj valoroj, en 1895 por "sodomio", konfirmis la suspekton de publiko pri la ligo de la movado al tiama senso de kriminaleco kaj igis ĝin fali el la centro de la kultura areno.

En Francio redakti

En Francio, la movado koncentriĝis ĉefe pri literatura kaj poezia laboro. Laŭ la koncepto "arto pro arto" elpensita de Theophile Gauthier, ne necesas, ke la kanto estu komprenata, porti moralan enhavon aŭ diri ion ajn, sufiĉas, ke ĝi estu bela, surpriza, ekscita kaj ununura laŭ sia beleco.

Walter Benjamin, en sia artikolo Das Kunstwerk im Zeitalter seiner technischen Reproduzierbarkeit (Artverkado en la aĝo de teknika reproduktado) rimarkis, ke la movado estis kontraŭreago al la kapablo de industria produktado, kiu reproduktas io ajn produkton en multego da precize samaj ekzempleroj, kaj konsekvence tiel kaŭzas ke la produkto estas perdanta de ĝia aŭro de unueco, supereco kaj unikeco".

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • Gal, Michalle. Aestheticism: Deep Formalism and the Emergence of Modernist Aesthetics (Estetikismo: Profunda Formalismo kaj la Apero de Modernisma Estetiko). Berno, Svislando: Peter Lang AG International Academic Publishers, 2015