Esti en la sepa ĉielo

Esti en la sepa ĉielo estas fiksita vortkuniĝo, kiu eniris en la ĉeĥan vortaron kiel diraĵo, komparo. Ĝi esprimas precipe staton aŭ senton de granda feliĉo, feliĉego kaj kulmino de volupto.

La termino sepa ĉielo estas parto de mezepoka teologia terminologio, nedividebla parto de juda, kristana kaj islama tradicio. Ĝi markas la plej superan etaĝon de la ĉiela imperio (ankaŭ ĉielan ĉielon aŭ ĉielon de ĉieloj), la imperion de la plej alta perfekteco, la loko, kie havas sidejon Dio. La sep ĉielojn ni povas imagi kiel vicon de sep koncentraj rondoj, en kies centro estas Tero. Veni tien povis nur tiuj plej obeemaj el la plej obeemaj. Laŭ opinioj de ĉeĥaj antaŭuloj tien venis post siaj martiraj mortoj ĉeĥaj naciaj patronoj (sankta Venceslao kaj sankta Vojtěch) slavníkido. La kuniĝo la "sepa ĉielo" - do ties latina ekvivalento - aperis unuafoje en Ĉeĥa kroniko de Kosmas kaj la aŭtoro enmetis ĝin en la buŝon de Libuše, orakolanta estontan gloron de Burgo kaj de urbo Prago.

La markigo sepa koneksas kun simbolaro de numeroj, kiu havis en la mezepoko apartan signifon. La sepo simbolis plenecon kaj perfektecon. En metafora pensado tio plej bona.

Pro ties tuteŭropa deveno, la esprimo estas uzata ankaŭ en aliaj malproksimaj landoj, kiel en Hispanio kaj Francio (france Être au septième ciel).

Vidu ankaŭ redakti