La Eta Domo Movado (angle Tiny House Movement) estas movado por (ekstreme) malgrandaj domoj originanta de Usono, kiu antaŭenigas vivon en malgrandaj domoj.

Eta domo movado
arkitektura stilo • socia movado
vdr
Usona eta domo sur radoj en Olympia (Vaŝingtonio).

La movado ankaŭ aperas en arkitekturo, ĉar pli kaj pli la konstruado de malgrandaj kaj mini-domoj estas planata kaj plenumata. Krome ne ekzistas fiksita difino pri la grando de la loĝloko de konstruaĵo konsiderata kiel eta domo (mikrodomo aŭ dometo) aŭ malgranda domo.

Tamen, etaj domoj estas kutime konsiderataj havi inter 15 kaj 50 m² ĝis maksimume 90 m² da loĝloko.