La Eta kanada ansero (Branta hutchinsii) estas ansero el la familio de la Anasedoj kaj genro de nigraj anserojBranta, karakteraj pro partoj de nigra plumaro diference de la grizaj anseroj de la genro Anser. Ĝi vivas en Nordameriko. Ĝia plumaro ĉefe estas malhelkolora. Ĝi fakte tre similas al la Kanada ansero (Branta canadensis), sed tamen estas videble pli eta, kio estas la kaŭzo de ĝia komuna nomo. Ĝi estas konsiderata specio aparta nur ekde 2004, ĝis kiam ĝi estis nur subspecio de la Kanada ansero.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Eta kanada ansero

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Branto Branta
Branta hutchinsii
Richardson, 1832
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga

Vidu tekston

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

 
Kapo de Eta kanada ansero

La nigraj kapo kaj kolo kun blanka "mentontenilo" distingas tiun anseron el ĉiuj aliaj escepte pro la pli granda Kanada ansero (Branta canadensis) kaj la similgranda Blankvanga ansero (B. leucopsis), kiu havas pli da blanko en vizaĝo. Estas ĝis 5 subspecioj de Eta kanada ansero, de variaj grandoj kaj plumardetaloj. Kelkaj estas malfacile distingeblaj el la Kanada ansero, kun kiu la Eta kanada ansero estis delonge konsiderata kiel formanta unusolan specion, kiam la nune Eta kanada ansero kaj la pli malgrandaj subspecioj de Kanada ansero estis nomataj Malgrandaj kanadaj anseroj. La plej malgrandaj 1.4 kg etaj kanadaj anseroj (B. h. minima) estas multe pli malgrandaj ol iu ajn Kanada ansero, sed la subspecioj B. h. hutchinsii, ĝis 3 kg, kreskas ĝis sama grando kiel kelkaj Kanadaj anseroj. La distingeco de la formortinta populacio de la Komandorski-insularo kaj de la Kuriloj B. h. asiatica estas polemika. La Blankvanga ansero diferencas ĉar havas nigran bruston kaj grizan, pli ol brunecan korpoplumaron.

La Eta kanada ansero havas nigrajn kapon kaj kolon kun blanka vizaĝa "mentontenila" makulo kaj helgrizan bruston, dum la dorso estas pli malhelgriza. Ĝi diferencas el la Kanada ansero pro ĝenerala malgrando (ĝis 60 cm dum la Kanada ansero estas ĝis 110 cm), pli klare pli malgranda beko kaj pli kruta frunto, dum tiu de la Kanada ansero estas pli dekliva.

Kutimaro redakti

 
Familio de B. h. minima

Tiu specio estas indiĝena de Nordameriko. Ili reproduktiĝas en norda Kanado kaj Alasko en vario de habitatoj de tundro. Tamen la nesto estas kutime situanta en alta areo ĉe akvo. La ovojn oni demetas en neprofunda depresio kovrita el planta materialo kaj lanugo. Maskloj povas esti tre agresemaj defendante la teritorion. Paro povas partneri porvive (ĝis ĉirkaŭ 20 jaroj). La ino aspektas preskaŭ identa sed estas iome pli malpeza kaj havas diferencan voĉon. Plenkreskuloj estas ofte vidataj kondukante siajn idojn laŭ linio kun unu el la gepatroj antaŭe, kaj la alia malantaŭe de la parado.

Tiuj anseroj nutras sin ĉefe per planta materialo. Per helpo de ilia longa kolo ili povas forpluki subakve akvovegetaĵon de la fundo. Ili ankaŭ volonte manĝas grenon en terkultivejoj, ĉefe dum ilia migrado en la vintro (kiam multaj birdoj migras suden, ĝis en la nordo de Meksiko). Kelkfoje ili manĝas bestan nutraĵon, kia krustuloj, moluskoj kaj insektoj.

Kiel la plej multaj anseroj, ankaŭ tiu estas nature migranta, ĝiaj vintraj teritorioj estas plejparte en Usono sed ĉefe en Kalifornio, kaj surloke en okcidenta Kanado kaj norda Meksiko. La alvokoj, kiuj sonas supre el grandaj grupoj de Eta kanada ansero flugantaj en V-formoj, markas la transiron al printempo kaj aŭtuno. En kelkaj areoj, migrovojoj ŝanĝiĝis pro ŝanĝoj en habitato kaj manĝofontoj.

La Eta kanada ansero foje atingis okcidentan Eŭropon nature, kiel pruvis trovoj de ringoj. Tiuj birdoj estis almenaŭ de la subspecio hutchinsii, kaj eble aliaj, en grupoj de 1 aŭ 2, kiuj venas al la plej okcidentaj punktoj de Eŭropo kune kun ekzempleroj de Blankvanga ansero el Gronlando. La Eta kanada ansero troviĝas nature ankaŭ foje en Kamĉatko en orienta Siberio, orienta Ĉinio, kaj en Japanio.

Komence de la 20a jarcento, troa ĉasado kaj habitatoperdo fine de la 19a kaj komence de la 20a jarcentoj rezultis en akra malpliiĝo de nombroj de tiu birdo nature en ties indiĝena teritorio. Per plibonigita ĉasleĝaro kaj habitata rekreado kaj konservoprogramoj, ties populacioj rekuperiĝis en la pliparto el ties teritorioj, kvankam kelkaj lokaj populacioj povas ankoraŭ estis malpliiĝantaj, ĉefe de la subspecioj minima kaj leucopareia. Kvankam la taksonomia distingeco de la populacioj de Komandorski kaj Kuriloj, kiuj kutimis vintri en Japanio, estas disputata, sendube ili malaperis ĉirkaŭ 1929. La tutmonda populacio estas ĉirkaŭkalkulata je 160.000 individuoj.

Subspecioj kaj sistematiko redakti

La Eta kanada ansero estis origine konsiderata la sama specio aŭ subspecio de la Kanada ansero, sed en julio 2004 la Klasada kaj Nomenklatura Komitato de la American Ornithologists' Union disigis ambaŭ en du speciojn, kio faris la Etan kanadan anseron specion kun la scienca nomo Branta hutchinsii. La British Ornithologists Union akceptis tion en junio 2005.

La AOU dividis la multajn asociajn subspeciojn inter la du animaloj. Tiel la Eta kanada ansero havas almenaŭ kvin subspeciojn, de kiuj unu iĝis formortinta.

  • Branta hutchinsii hutchinsii
  • Branta hutchinsii leucopare (ĉefe vivas sur la Aleutoj)
  • Branta hutchinsii minima
  • Branta hutchinsii taverneri
  • Branta hutchinsii asiatica (formortinta ekde 1929)

La distingo inter la du anseroj kondukis al akraj konfuzo kaj polemiko inter ornitologoj. Tion pliakrigis la koincido inter la malgrandaj tipoj de Kanada ansero kaj la plej grandaj tipoj de Eta kanada ansero. Plej interese la malnova "Malgranda kanada ansero" estis konsiderata parte hibrida populacio, kun la birdoj nome taverneri konsiderataj mikso de minima, occidentalis kaj parvipes. Aldone oni determinis, ke la Blankvanga ansero estas devena el la stirpo de la Eta kanada ansero, dum la Havaja ansero estus insula reprezentanto de la Kanada ansero.

Proponita revizio fare de Harold Hanson sugestis disigon de la Kanada kaj de la Eta kanada ansero en ses speciojn kaj 200 subspeciojn. La radikala naturo de tiu propono provokis surprizon ĉe kelkaj; Richard Banks de la AOU petis prudenton antaŭ akcepti iun ajn el la proponoj de Hanson.[1]

Por plia informo pri la temo, vidu la jenon:

Notoj redakti

Referencoj redakti

Bibliografio redakti

  • Anderson B.W. (2010) Evolution and Taxonomy of White-cheeked Geese. Avvar Books, Blythe, 495 p.
  • Hanson H.C. (2006) The White-cheeked Geese. Taxonomy, Ecophysiographic Relationships, Biogeography, and Evolutionary Considerations Volume 1. Avvar Books, Blythe, 420 p.
  • Hanson H.C. (2006) The White-cheeked Geese. Taxonomy, Ecophysiographic Relationships, Biogeography, and Evolutionary Considerations Volume 2. Avvar Books, Blythe, 692 p.