Etalonado[1] (aŭ foje Gaŭĝado,[2] aŭ pli internacie kaj malprecize kalibrado,[3]) en mezurteknologio kaj metrologio estas la komparado de mezurvaloroj havigitaj pere de testata aparato kun tiuj de etalona normigo de konata ĝusteco aŭ ekzakteco.[4] Tia normigo povas esti alia mezuraparato de konata ekzakteco, aparato, kiu generas la kvanton mezurotan kiel voltaro, tono de sono, aŭ fizika artefakto, kiel metro.

Internacia prototipa metro el plateno-iridio. Ĉi tiu estis la normo ĝis 1960, kiam la nova Sistemo Internacia de Unuoj ekuzis mezuron de la spektro de kriptono kiel bazan difinon de metro. Ekde 1983 la unuo estis difinita per rilato al la lumrapido en vakuo.

La produkto de la komparo povas rezulti en unu el la jenaj okazoj:

  • negrava eraro notita en la testata aparato
  • grava eraro notita sed neniu alĝustigo farita
  • alĝustigo farita por korekti la eraron ĝis akceptebla nivelon

Strikte parolante, la termino "gaŭĝado" signifas ĝuste la fakton de la komparo kaj ne inkludas nepre postan alĝustigon.

La etalona normigo estas normale konsiderebla al landa/internacia normigo starigita de enlanda metrologia organismo.

Notoj redakti

  1. Etalonado pro la fakto, ke la vorto "etalono" troviĝas en NPIV, kiel teĥnika modelo kiel skribita ĉe la sekva paĝo [1], Alirita la 25an de novembro 2020.
  2. PIV gaŭĝo por mezuri enhavon de ujo NPIV, Alirita la 7an de novembro 2020.
  3. La termino "kalibro" en Esperanto temas pli precize pri interna diametro de tubo kaj ekstera diametro de sfero aŭ tubo PIV NPIV Alirita la 7an de novembro 2020.
  4. Define Calibration.

Vidu ankaŭ redakti