Eteloĥorio estas la konscia enkonduko de plantoj per semoj aŭ per junplantoj en nova kreskoareon fare de la homo. La eteloĥorio kune kun la agoĥorio kaj la speiroĥorio subformo de la hemeroĥorio.

kampo kun moltritiko – tritiko estas unu de la arĥeofitoj, kiu per eteloĥorio atingis Mezeŭopon

Multajn kulturplantojn, kiuj ludas hodiaŭ gravan rolon en la nutrado de la homoj, la homo konscie disvastigis. Tritiko, hordeo, lento, spelto, fabo, lino, papavo estas ekzemploj de plantoj, kiuj ne estas tipaj en meza Eŭropo, ankaŭ se ili apartenas al la arĥeofitoj. Ilin la homoj portis komence de la ŝtonepoko antaŭ ĉ. 6.500 jaroj de la orienta mediteranea regiono al Mezeŭropo kiam la unuaj homoj komencis kultivi plantojn.