La etfolia bursero (Bursera microphylla), ankaŭ konata kiel la elefanto-arbo, estas arbo el la genro Bursero. Ĝi vegetas laŭ karakteriza skulptarteca formo, kun trunko kiu similas elefantan rostron.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Etfolia bursero

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Spindaloj Sapindales
Familio: Burseracoj Burseraceae
Genro: Bursero Bursera
Specio: B. microphylla
Bursera microphylla
Gray[1]
Natura arealo
Natura arealo
Natura arealo
Sinonimoj

Elaphrium microphyllum (A. Gray) Rose[1]

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Disvastiĝo redakti

Tiu ĉi nearktisa kaj neotropisa arbo hejmas en norda Meksiko, en la subŝtatoj de Malsupra Kalifornio, Suda Malsupra Kalifornio, Sinaloo, Sonoro kaj Zakateko [1]; kaj Sudokcidenta Usono, en Suda Kalifornio kaj Arizono); precipe en dezertaj ekoregionoj. Ĝi estas unu el la superregantaj arbospecioj en la laguna-montaraj sekaj arbaroj.

Priskribo redakti

La etfolia bursero atingas altecon de 3,6–4,7 m[2] kaj sia arboŝelo estas hele griza ĝis blanka, kun pli junaj branĉoj prezentante ruĝecan koloron. La maldensa foliaro ampleksas longajn, rektajn, platajn, guŝecajn foliojn kiuj konsistas el pare pinataj folietoj. Ĝi floras en rondigitajn flavajn burĝonojn kiuj malfermiĝas al malgrandajn steloformajn blankajn aŭ kremkoloraj florojn. La frukto estas drupo entenante flavan kerneton[3].

Uzadoj de la Cahuilla redakti

La Cahuilla-indianoj de Kolorado-Dezerto en Kalifornio, laŭ la legendo, uzis la ruĝan sevon de la elefanto-arbo kiel ĝeneralan kuracilon.

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Bursera microphylla information from NPGS/GRIN. www.ars-grin.gov. Alirita 2009-01-11.
  2. Davesgarden.com
  3. C. Michael Hogan. 2009

Eksteraj ligiloj redakti