Ethno-Jazz estas laŭ signifo tre malklara nocio, kiun stampis la amaskomunikiloj en la 1980-aj por priskribi specojn de ĵazo, kiuj aŭ priverkas erojn de etna muziko aŭ kiujn karakterizas la kunlaboro de ĵazmuzikistoj kun reprezentantoj de aliaj muzikkulturoj.

Sainkho Namtchylak

Difino kaj dislimiĝo de la nocio redakti

Etnoĵazo foje estas rigardata egala al mondmuziko aŭ ĉi tiu kiel ĝia antaŭulo (aparte en la tempo antaŭ 1990). La termino komence markas la kuniĝon de (popular-)muziko kaj ĵazo el landoj ne resp. parte industriigitaj. Ĝi havas nur malmultan analizan bazon, sed servas ĉefe al la surmerkatigo de ĉi tiu muziko en industrilandoj kiel Usono kaj la ŝtatoj en Eŭropo [1].

La termino "etno" estas je tio komprenenda laŭ pli metafora "vasta" senco kaj estas kutime ne rilatebla sur unu specifa etno. Karakterize estas pli la manko de klare difinitaj stiloj kaj la samtempeco de diversaj formosistemoj[2]. Memstaran gravecon atingas etnoĵazo ekde proks. 1990 per komenca tutmondiĝo kaj poste per la tutmonda interreto samkiel ĉefe per la komercaj sukcesoj de etnaj bandoj kaj muzikistoj. Gravaj el la vidpunkto de la muzikindustrio de la ĉefaj kapitalismaj landoj estas muzikistoj el kapitalismaj subcentroj, ĉefe el sud-orienta Azio kaj Ĉinujo.

Evoluo redakti

 
Han Bennink, malkovrinto de la tibeta alpokorno, en 1972

En multaj mondregionoj Barato, LatinamerikoAfriko jam antaŭ ĉi tiu momento okazis miksiĝo de diversoriginaj muzikoj. Ekzemploj estas la ekesto de ĵazo per la parte dokumentebla muzika interago inter Nov-Orleano kaj Karibio, de latinida ĵazo el la 1940-aj kaj 1950-aj jaroj, arabaj influoj en la ĵazon de la 1950-aj kaj fruaj 1960-aj jaroj, barataj kaj baliaj influoj en la muzikon de Don Cherry kaj la rokĵazo en la 1970-aj jaroj kaj la graveco de sudafrika kvelo-muziko en la brita ĵazmondeto pro la renkontiĝoj kun Chris McGregor aŭ Louis Moholo. Aliaflanke ĵzamuziko jam ekde la 1930-aj jaroj ŝanĝis la muzikon en multaj landoj de Azio, Afriko kaj Latinameriko. Jen nomendas por la 1950-aj jaroj la kvelo-muziko de Sudafriko same kiel por la 1960-aj jaroj la kunfando de usona-eŭropa ĵazo kun latinamerika muziko kaj tradicia etiopa muziko fare de Mulatu Astatke aŭ la sintezo el libera ĵazo, argentina kaj brazila música popular fare de Gato Barbieri. En Svedujo Jan Johansson ekkonsciis pri la popolmuziko de si hejmlando kaj prezentis en 1964 la tie treege sukcesan muzikalbumon Jazz på svenska.

 
Miriam Makeba kaj Dizzy Gillespie en 1991

Parte sendepende de ĉi tiuj evoluoj muzikproduktistoj kiel Joachim Ernst Berendt provis jam en la 1960-aj jaroj, estigi rekta interkruciĝon per tio, ke ili laŭ la devizo Ĵazo renkontas la mondon starigis renkontiĝojn de muzikistoj el certaj landoj de la subevoluigitaj landoj kun ĵazmuzikistoj. Ĉi tiuj renkontiĝoj funkciis aparte tiam, kiam la ĵazmuzikistoj akceptis la sonlingvaĵojn de la respektivaj muzikoj. Jen estas elstarigendaj precipe la renkontiĝoj de Tony Scott kun la Indonezia Ĉiustelularo ĉirkaŭ Bubi Chen aŭ de John Handy (kaj simile ankaŭ de Charlie Mariano) kun barataj muzikistoj, sed ankaŭ la kunmuzikado de Ornette Coleman kun la marokaj majstromuzikistoj el Ĵuĵuko: Coleman "estis trovinta temon, iaspecan ritmomodelon, kiu estis perfekta interligilo inter sia lingvaĵo kaj ilia, kaj direktante ilin je la ludo, li sukcesis teksi ĉirkaŭ la ritmomodelon tutan simfonion de ŝanĝiĝaj teksaĵoj. Kaj li evoluigis la pecon je tri movimentoj, tiel ke ĝi havis riĉan forman simetrion." [3]

Etnoĵazo estas aparte ekde la 1990-aj jaroj ja ĵazo laŭ usona kaj eŭropa kompreno, sed intermiksita per tipaj muzikaj distingiloj de ne-superregantaj kulturoj. Ĉi tiuj estas unuaflanke muzikaj tradicioj el ne-usonoaj resp. ne-eŭropaj regionoj, aparte el Ĉinujo kaj sudorienta Azio. Aliaflanke tamen ankaŭ povas estis randecaj eŭropaj tradicioj kiel ekzemple tiuj de la sameoj, de la ciganoj,[4] de la sintioj aŭ ankaŭ de alpolandaj popoloj ("alpolanda kunfandomuziko") aŭ ankaŭ tradicioj de la usonaj praloĝantoj, kiujn Jim Pepper en siaj pecoj ekzemple kunligas kun la lingvaĵo de ĵazo.

 
Rabih Abou-Khalil ĉe Ĵazfestivalo je Neuwied en 2006)

Supraĵe (el usona kaj eŭropa vidpunkto) etnoĵazo foje ttute ne aperas kiel ĵazo, ĉar unuaflanke la temoj estas el aliaj tonmaterialo, kaj ĉar aliaflanke mankas ankaŭ la origine karakterizaj elementoj de ĵazo kiel ekz. la svingo. Ankaŭ okazas krom ĵazaj improvizadoj tiuj, kiuj baziĝas sur etnomuzika gamoj, metrikoj kaj intervalsaltoj fremdaj al ĵazo. Tio ekzemple klare konstateblas en la muziko de Rabih Abu-Khalil, de Sainkho Namtchylak, de Nguyên Lê, de Adrian Coriolan Gaspar, de Nana Simopoulos aŭ de Dino Saluzzi. Eble mankas krom la muzika analizo nuntempe ankoraŭ taŭga valormezurilo, por ke oni precize povas destini, kiam temas pri etnoĵazo kaj kiam ne.

Fontoj redakti

  • Dominik Schnetzer (2005): Ethnojazz zwischen Esoterik und Pragmatik: Über die Entwicklung einer umstrittenen Gattung. En: GVS-Bulletin Arkivigite je 2007-09-28 per la retarkivo Wayback Machine S. 46ff.

Referencoj redakti

  1. Wicke/Ziegenrücker/Ziegenrücker: Handbuch der populären Musik, 2001
  2. http://www.festivalcity.hu/bof1999/english_alt_etno_jazz.html[rompita ligilo]
  3. Robert Palmer laŭ Peter Niklas Wilson kaj Ornette Colemann. Oreos-Verlag 1989, ISBN 3-923657-24-2 resp. http://www.oreos.de/coleman_leseprobe.htm Arkivigite je 2007-10-13 per la retarkivo Wayback Machine
  4. Jen aparte elstarigenda la evoluo de flamenkoĵazo en Hispanujo ekde 1980.