Etnografia muzeo de Lepsiko

muzeo en Germanio

La Etnografia muzeo de Lepsiko (germane: Museum für Völkerkunde) gastas en la komplekso de la Muzeoj Grassi en Lepsiko.

Etnografia muzeo de Lepsiko
etnografia muzeo
Lando Germanio vd
Situo Leipzig
Adreso Johannisplatz 5-11, 04103 Leipzig
Poŝtkodo 04103
Estiĝo 1869
Koordinatoj 51° 20′ 13″ N, 12° 23′ 19″ O (mapo)51.336912.3886Koordinatoj: 51° 20′ 13″ N, 12° 23′ 19″ O (mapo)
Etnografia muzeo de Lepsiko (Germanio)
Etnografia muzeo de Lepsiko (Germanio)
DEC
Etnografia muzeo de Lepsiko
Etnografia muzeo de Lepsiko
Situo de Etnografia muzeo de Lepsiko
Map
Etnografia muzeo de Lepsiko
Parto de Ŝtata Artkolekto de Dresdeno • Ethnographical State Collections of Saxony • Muzeoj Grassi vd
Retpaĝo https://grassi-voelkerkunde.skd.museum/
vdr
Poŝtmarko de 1984 memore al la fondo de la lepsikaj etnografiaj kolektoj

Historio redakti

La muzeo ŝuldiĝas siajn originojn al la historiisto, bibliotekisto kaj kortega konsilisto Gustav Klemm, kies kultura historia kolekto trovis permanentan hejmon en moderna muzeo en 1869, baldaŭ post lia morto. Komence ĝi estis provizore konservita en iamaj kemiaj laboratorioj en Leipzig. La kolekto estis vastigita en la sekvaj jardekoj, kaj ekspozicioj estis okazigitaj en diversaj konstruaĵoj ene de la grandurbo, organizita fare de la societo Unuiĝo de la Muzeo de Etnografio. En 1895 la kolekto translokitis en la Malnovan Grassi-muzeon. En 2004 la muzeo havas partnerecon kun la etnologiaj muzeoj de Dresdeno kaj Herrnhut.

Kolekto (elekto) redakti

Kun pli ol 200,000 objektoj ĝi nombriĝas inter la plej grandaj etnografiaj kolektoj en Germanio. La sekcioj jenas:

Orientazio redakti

Pli ol 30,000 objektoj, kiel ekzemple:

  • La japana kolekto de Karl Rathgen, inkluzive de cuba-oj kaj japanaj ksilografiaĵoj;
  • La kolekto de Hermann Speck von Sternburg, kun tibetaj tangka-oj kaj religiaj skulptaĵoj, kaj ĉinaj "drakroboj";
  • Tajvana kolekto kun pli ol 300 artefaktoj de la fruaj loĝantoj de la insulo.

Sudorienta Azio redakti

  • 11,000 objektoj, plejparte de Indonezio, Tajlando kaj Birmo, ankaŭ inkluzive de 169 malajziaj artefaktoj de la Semang- kaj Senoi homoj
  • Batak-objektoj de Sumatro
  • Kalimantano kaj filipinaj objektoj estantaj iam en la posedo de la familio de Joseph Meyer

Sudazio redakti

  • Hejmaj, agrikulturaj kaj artaj objektoj de kio nun estas Kerala kaj Tamilnado en Sudhindio *Sinhalaj eroj de la orienta marbordo kaj centraj altebenaĵoj de Sri-Lanko
  • pli ol 100 teatraj maskoj (plejparte Kolam) de la sudokcidenta marbordo de la insulo
  • Ankaŭ inkluditaj estas la rezultoj de la esploristo Egon von Eickstedt, kiu renkontis la Veddan de Sri-Lanko, la Sora de orient-centra Hindio (Orissa), la Andamananojn, kaj la Nikobaroj

Okeanio redakti

  • Proksimume 20,000 objektoj de Melanezio, inkluzive de la antaŭa Germana Protektorato Suda Mar)
  • Fijian-objektoj aĉetitaj en 1885 disde la Muzeo Godeffroy.

Aŭstralio redakti

  • Eroj de la orienta marbordo de Kvinslando
  • kolekto de ŝildoj de pluvarbarregiono proksime de ormina regiono, kunvenis en la 19-a jarcento dum la komenco de la Orimpetego; Arrernte kaj Loritja- objektoj de Centra Aŭstralio
  • Tiwi-kolekto; kelkaj ŝtonartefaktoj de Tasmanio

Aliaj redakti

Unu kulminaĵo de Norda Azio estas kostumo de kompleta Evenk-ŝamano. Ekzistas ankaŭ grandaj afrika, usona, proksimorientaj kaj eŭropaj kolektoj.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Leipzig Museum of Ethnography en la angla Vikipedio.

Eksteraj ligiloj redakti

Paĝoj de la etnografia muzeo