Etoŝa-salebenaĵaj halofitaroj

WWF-ekoregiono en Namibio

La etoŝa-salebenaĵaj halofitaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la sudafrik-savana ekoprovinco de la afrotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al inunditaj herbejoj kaj savanoj de norda Namibio.

Etoŝa-salebenaĵaj halofitaroj
ekoregiono [+]

Etoŝa-salebenaĵaj halofitaroj (Tero)
Etoŝa-salebenaĵaj halofitaroj (Tero)
Situo de la ekoregiono
vdr
Nacia Parko Etoŝa. Ethosa Pan indikas la halofitarojn.

Priskribo redakti

La ekoregiono okupas surfacon de 7 200 kvadrataj kilometroj ene de Nacia Parko Etoŝa. Ĝi estas tute ĉirkaŭata de la ekoregiono "angolaj mopanearoj". La depresio de Etoŝa estas sala dezerto, reziduo de praa pliocena lago. Kutime la grundo estas kovrata de blanka fendiĝita argilo. Pluraj fontoj de nesala akvo altiras diversajn speciojn de grandaj mamuloj, speciale dum la seka sezono. En la pli pluvoriĉaj jaroj la depresio transformiĝas en supraĵan lagon precipe danke al la enfluo de tri riveroj : Ekuma, Oŝigambo kaj Omuramba Ovambo, kvankam la profundeco ne superas metron, kaj la saleco estas alta. Krom la depresio de Etoŝa, aliaj pli malvastaj najbaraj depresioj estas inkludataj en la ekoregiono, kiaj la depresioj de Fisher, oriente, kaj tiuj de Natukanaoka kaj Okahakana, okcidente.

La tre variebla jara precipitaĵo sumiĝas je 430 mm; la plimulto okazas somerfine, inter januaro kaj avrilo. Oni diferencigas tri sezonojn : unu varmegan kaj humidan inter januaro kaj avrilo; unu malvarmetan kaj sekan inter majo kaj aŭgusto; kaj unu varmegan kaj sekan inter septembro kaj decembro. La temperaturo somere povas superi 40 °C kaj vintre malpliiĝi al 0 °C. La ventegoj estas oftaj vintrofine kaj provokas polvonubojn.

Flaŭro redakti

 
Pejzaĝo de Etoŝa Salebenaĵo.

La ekoregiono estas praktike senvegetaĵara. Nur maldika tavolo de cianobakterioj kovras la surfacon dum la pluva sezono.

Oni trovas iujn halofitojn adaptatajn al la alta saleco kiajn Sporobolus salsus kaj malpli ofte, Sporobolus spicatus, Odyssea paucinervis, Atriplex vestita, Sporobolus tenellus, Sporobolus virginicus kaj la arbusto Suaeda articulata. Ankaŭ ĉeestas unujaraj plantoj kiaj Chloris virgata, Diplachne fusca, Dactyloctenium aegyptium kaj Eragrostis porosa.

Je la bordoj vegetas arbeda savano, dominata de Acacia nebrownii. Aliaj ĉeestantaj specioj estas Monechma tonsum, Monechma genistifolium, Petalidium engleranum, Leucospaera bainesii (akantacoj), Salsola tuberculata (amarantacoj) kaj Aloe littoralis.

En la malpli salecaj terenoj troviĝas malfermaj herbejoj kun Cynodon dactylon, Eragrostis micrantha, Eragrostis rotifer, Diplachne fusca kaj Chloris virgata.

Sude kaj okcidente la arbo dominanta estas la mopaneo (Colophospermum mopane); oriente estas pli da varieco kaj abundo en la arba vegetaĵaro, kun specioj kiaj Terminalia prunoides, Lonchocarpus nelsii (fabacoj) kaj Spirostachys africana (eŭforbiacoj). Apud la fontoj oni renkontas ankaŭ la palmon Hyphaene ventricosa.

Faŭno redakti

La solaj grandaj bestoj kiuj vivas en la saleca depresio estas la strutoj (Struthio camelus), kiuj nestumas tie por eviti la karnomanĝulojn.

Danke al sia mallonga vivociklo kaj al siaj ovoj rezistemaj al sekiĝo, certaj krustacoj ankaŭ vivas ene de la halofitaro. Iuj kapablas eloviĝi, kreski kaj ovumi en unu sola tago.

Ĉe la bordoj de la depresio povas troviĝi sciuredoj.

Ĉe la fontoj de nesala akvo, precipe en la suda parto kaj dum la sekaj vintraj monatoj, ĉeestas granda diverseco de grandaj mamuloj. La burĉela zebro (Equus quagga burchelli), la blua gnuo (Connochaetes taurinus), kaj la saltema antidorko (Antidorcas marsupialis) estas la plej abundaj. Ankaŭ ĉeestas la afrika elefanto (Loxodonta africana), la ĝirafo (Giraffa camelopardalis), la nigra rinocero (Diceros bicornis), la gazela retkornulo (Oryx gazella), la elando (Taurotragus oryx), la granda kuduo (Tragelaphus strepsiceros), la kaprikorna raficero (Raphicerus campestris), la Kirk-antilopo (Madoqua kirkii), la impalo (Aepyceros melampus), la leono (Panthera leo), la leopardo (Panthera pardus), la gepardo (Acinonyx jubatus), la makulita hieno (Crocuta crocuta), la bruna hieno (Hyaena brunnea), la nigradorsa ŝakalo (Canis mesomelas) kaj la kurtorela otociono (Otocyon megalotis).

Dum la periodoj de escepte abundantaj pluvoj, kiam la saldezerto transformiĝas en supraĵan lagon, aperas grandaj bandoj de blankaj pelikanoj (Pelecanus onocrotalus) kaj flamengoj (Phoenicopterus). Tiu ekoregiono estas unu el la du solaj ejoj de Suda Afriko kie reproduktiĝas la roza flamengo (Phoenicopterus roseus) kaj la malgranda flamengo (Phoenicopterus minor).

Endemiismo redakti

Agama etoshae (agamedoj), reptilio de dek kvar centimetroj de longo, nutriĝas de koleopteroj kaj termitoj en la sablaj grundoj de la ĉirkaŭaĵo de la saleca depresio. Ĝi estas la sola endemia besto de la ekoregiono.

Minacoj kaj konservado redakti

La ekoregiono estas vundebla. La ĉefaj minacoj estas la uzado de pesticidoj kaj insekticidoj, la fiŝkaptado kaj la efiko de la turismo.

La ekoregiono tute troviĝas ene de la Nacia Parko Etoŝa. Plie, ĝi estas malsekejo protektata de la Ramsar-Interkonsento.

Vidu ankaŭ redakti


Afrotropisaj inunditaj herbejoj kaj savanoj
AT0902 Etoŝa-salebenaĵaj halofitaroj   Namibio
AT0905 Saharaj inunditaj herbejoj   Sud-Sudano
AT0907 Zambezaj inunditaj herbejoj   Angolo,   Bocvano,   Demokratia Respubliko Kongo,   Malavio,   Mozambiko,   Tanzanio,   Zambio

Eksteraj ligiloj redakti