Etti-Rosa Spirer

Etti-Rosa SPIRER (naskiĝinta la 16-an de aprilo 1900 en Galați, mortinta la 30-an de marto 1990 en Kiŝinevo) estis arĥitektino tre ŝatata en la tempo inter la du mondmilitoj pro siaj verkoj en la municipo Bălți - kvankam la hodiaŭaj lokuloj apenaŭ konas ŝian nomon.

Etti-Rosa Spirer
Persona informo
Naskiĝo 16-an de aprilo 1900 (1900-04-16)
en Galați
Morto 30-an de marto 1990 (1990-03-30) (89-jaraĝa)
en Kiŝinevo
Tombo Saint Lazarus cemetery
Lingvoj rumana
Ŝtataneco RumanioMoldava Soveta Socialisma Respubliko
Alma mater Ion Mincu University of Architecture and Urban Planning
Okupo
Okupo arkitekto
Verkoj Casa Bodescu
Historic buildings of Alecu Russo State University of Bălți
Sfatul Țării Palace
vdr
Iama lernejo en Bălți kreita de Spirer, nun universitatero.

Vivo redakti

Spirer estis la filino de bienmanaĝero kaj dommastrino havanta tri fratinojn kaj unu fraton. De la patrino ĉiuj lernis kudradon, de la patro ĉiuj ricevis monon por altlerneja trejniĝo. Kontraŭe al la fratinoj je medicino aspirantaj Etti-Rosa preferis arkitekturon. Spirer do studis ekde 1925 ĉe la Altlernejo pri arĥitekturo en Bukareŝto (kiu nun nomiĝas Universitatea de Arhitectură și Urbanism Ion Mincu). Longtempe ŝi ne sukcesis trovi postenon pro la ekonomia krizo de la 1930-aj jaroj. Tiam normalis en Rumanio eĉ maldungi virinojn por ke familiaj patroj almenaŭ havu laborlokojn; ĉe judoj la situacio ĝenerale pli malbonis por tiuj kiuj ne povis atesti ke ili vivis ĝis 1900 en la reĝolando.

Kariero arĥitekta redakti

En la jaro 1932 ŝi venis al Bălți, kie oni tuj dungis ŝin en la teknika buroo de la urbodomo. Ĉar ŝi estis la ununura arĥitektino kun studoj specialaj oni komisiis al ŝi multe da farendaj aferoj en la tuta Distrikto Bălți. Ŝi ekzemple responsis pri la pligrandigo de la prefekturejo en la Bodescu-domo. Al tiu ĉi ejo unuetaĝa ŝi aldonigis duan kun balkono kaj kolonoj - kaj nuntempe ĝi rangis inter la plej belaj domoj de la tuta urbo. Ŝi ankaŭ planis la laborojn por rearanĝi la Macarov-domon je taŭgeco por urbestra sidejo kaj ĝenerale multajn privatajn domojn kun unu aŭ du etaĝoj kaj klubejojn. Apartenas verkoj ŝiaj klare al modernismo. Tiutempe arĥitektoj devis havi ĝeneralajn konojn, esti instalistoj, elektroinĝenieroj, konstruentreprenistoj, financkalkulistoj ktp. kaj zorgi pri instalado, elektraĵoj. Spirer ofte vizitis la konstruejojn kaj zorgis eĉ pri la plej malgrandaj detaloj pedantece.

 
Prefektejo de la Distrikto Bălți en la jaroj 1920aj
 
Prefektejo post aliaranĝo fare de Spirer

Krome Spirer engaĝiĝis en planado de lernejstarigo; jenas ekzemploj: Liceul industrial de fete, Liceul de băieți Ion Creangă, Liceul de fete Domnița Ileana (kie troviĝas hodiaŭ la administrado de la ŝtata Alecu-Russo-Universitato[1]). En la jaro 1936 oni aljuĝis al ŝi la lernejkonstruan honormedalon Răsplata Muncii pentru construcții școlare de unua klaso. De la militteruro en Bălți oni ordonis fuĝon, ankaŭ al Spirer tiam ankoraŭ ne konanta la rusan lingvon; oni venis je farmo en la Saratov-regiono kaj kiam la fronto alproksimiĝis la evakuitoj senditis al Ferghana.

Postmilite redakti

Post la Dua mondmilito ŝi iris al Kiŝinevo por daŭrigi la laboron partoprenante la unuan tutsovetian ekspozicion de arĥitektoj en 1944. Spirer ofte konsultis la faman sovetian arkitekton Aleksej Viktoroviĉ Ŝusev por priparoli la rekonstruon de la detruita iama Svisa hotelo. Tio estis ankaŭ helpo kontraŭ homoj malfavoraj je rekonstruo. Ŝi interpretis poste tiun laboron mejloŝtono deĵora sia, ĉar temis pri belega duetaĝa konstruaĵo konata inter la elstaruloj damaĝita, kiel du trionoj de Kiŝinevo, dummilite. Multajn jarojn Spirer laboris ĉe Moldgiprostroy-dezajninstituto. Spirer ankaŭ apartenis la konstrusekcion (ASO) nr. 2 sub la gvido de David Izraileviĉ Palatnik.[2] En Kiŝinevo Spirer eklaboris ekz. en la buroo de Dorprojekt, sindikata organizaĵo kun filio en Moldavio. La respubliko tiutempe komencis rekonstrui fervojliniojn kio necesigis aŭtomate ankaŭ faron de novaj stacidomoj. Virto bona de Spirer estis ke ŝi finis la plejmulton de la projektoj.

Literaturo redakti

  • Baciu, Gheorghe. Orașul Bălți și oamenii lui, Chișinău: Î.S. F.E.-P. Tipografia Centrală, 2010. ISBN 978-9975-78-931-8
  • Dobrogean, Ludmila. În memoria arhitectei Etti-Rosa Spire. Ĉe: Vocea Bălțiului, nr. 10 (172), 7.3.2008. p. 2.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti