Ettore Sottsass (Innsbruck, 14-an de septembro 1917 - Milano, 31-an de decembro 2007) estis italia arkitekto kaj fasonisto el la malfrua 20-a jarcento. Li estis fondinto de la Memphisgrupo.

Ettore Sottsass
Persona informo
Naskiĝo 14-an de septembro 1917 (1917-09-14)
en Innsbruck,  Aŭstrio-Hungario
Morto 31-an de decembro 2007 (2007-12-31) (90-jaraĝa)
en Milano
Mortokialo kora malsufiĉo
Lingvoj italagermana
Loĝloko Milano
Ŝtataneco ItalioAŭstrioReĝlando Italio
Alma mater Politekniko de TorinoPolitekniko de Milano
Familio
Patro Ettore Sottsass senior
Edz(in)o Fernanda Pivano
Okupo
Okupo arkitekto • dezajnisto • pentristo • entreprenisto • dizajnisto de juveloj • fotisto
Verkoj Torino Esposizioni
Memphis Group
vdr
Memphis-Milano Movado

Biografio redakti

 
12° Triennale de Milano, mebloj por internoj desegnitaj de Sottsass. Foto de Paolo Monti, 1960.
 
Tajpilo Valentine (1969)
 
Librejo Kazablanko, 1981.
 
La konzolo de la Olivetti Elea 9003,premiita kun la Compasso d'Oro en 1959
 
Sumigilo Summa-19 (1970)

Sottsass naskiĝis kiel filo de itala arkitekto kaj aŭstria patrino. En 1929 la familio transloĝiĝis al Torino. Sottsass studis tie arkitekturon kaj diplomiĝis en 1939 je la Politeknika Lernejo de Torino. Sottsass cetere pli okupiĝis per pentrado kaj skulptado. Dum la Dua Mondmilito li estis mobilizita. En Sarajevo li fariĝis militkaptito.

Post la milito en 1947 li malfermis sian unuan fasonstudion en Milano, kaj konstruis karieron per fasonado kaj produktado de industrie formigita fasonado. En 1956 li staĝis en Novjorko ĉe la usona fasonisto George Nelson. Dum la sekvaj jaroj Sottsass estis grava renoviganto kun karakterizaj fasonoj por mebloj, kontorekipaĵo, lumigo kaj juveloj. Lia elpensinta fasonado forte influis la avangardan arkitekturon de la 1960-aj- kaj 1970-aj jaroj.

El lia 20-jara kunlaboro kun la firmao Olivetti ekestis ekde 1958 multaj novaj kaj diversaj produktoj. La ĝis tiam grizaj kontorinternoj ricevis fare de Sottsass fasonaĵoj koloron kaj neformalan tuŝon. Tiel li fasonis la komputilon Elea 9003, per la Popkulturo inspirita totemo, kaj en 1969 la fama ruĝan Valentine-tajpilon.

La fasonisto mortis mallonge post kiam gripo kondukis lin al korokomplikaĵo.

Eksteraj ligiloj redakti