Etumbio (france Etoumbi) estas urbo en la nord-okcidento de la Respubliko Kongo (Kongo Brazavila), en la departemento Cuvette okcidenta (55.000 loĝantoj). Ĝiaj koordinatoj estas 0,02° N kaj 14,89° E.

Etumbio
urbeto
Administrado
Demografio
Loĝantaro 10 862  (2018) [+]
Geografio
Geografia situo 0° 1′ N, 14° 54′ O (mapo)0.02083333333333314.893333333333Koordinatoj: 0° 1′ N, 14° 54′ O (mapo) [+]
Alto 424 m [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Etumbio (Respubliko Kongo)
Etumbio (Respubliko Kongo)
DEC
Etumbio
Etumbio
Situo de Etumbio

Map

vdr

Vojoj ligas la urbon al la provinca ĉefurbo Ewo, 100 km sude de Etumbio, kaj al Mékambo en najbara Gabono. Iom norde de ĝi troviĝas la Nacia Parko Odzala. La pliparto de la loĝantaro vivas de ĉasado en la ĉirkaŭa praarbaro. Ekzistas fabriko por produktado de palma (elea) oleo.

En la urbo lastatempe kvarfoje ekestis epidemio de la viruso ebolo, supozeble, ĉar urbanoj manĝis viandon de bestoj trovitaj mortaj en la praarbaro. En 2003 en la provinco 120 homoj mortis pro epidemio. En majo 2005 oni deklaris kvarantenon por eviti disvastigon de la malsano.

En februaro kaj marto 2005 la urbon trafis epidemio de morbilo.

Eksteraj ligiloj redakti