Eugène Michel Antoniadi

Eugène Michel Antoniadi (naskiĝis la 1-an de marto 1870 en Konstantinopolo, mortis la 10-an de februaro 1944 en Parizo; vera nomo Eugenios Mihail ANTONIADIS) estis greka astronomo kaj ŝakludisto Li karieris en Francio kaj ricevis la francan ŝtatanecon en 1928.

Eugène Michel Antoniadi
Persona informo
PlumnomoEugène Michel Antoniadi
Vera nomoEugenios Mihail ANTONIADIS
Dato de naskiĝo1-a de marto 1870
NaskiĝlokoKonstantinopolo
Dato de morto10-a de februaro 1944
MortolokoParizo
Aĝo je morto73
Okupoj kaj profesioj
Okupojastronomo kaj ŝakludisto
Geografio
ŜtatoGrekio
Lingvoj
Parolata lingvomoderna greka lingvo, franca lingvo [+]
Ceteraj informoj
HonorigoKavaliro de Honora Legio, Prix Jules Janssen [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Li estis ankaŭ nomata Eugenios ANTONIADISEugène Michael ANTONIADI aŭ eĉ, erare, Eugène Marie ANTONIADI.

Li interesiĝis pri astronomio en 1888 kaj faris unuajn desegnojn de la cielo per lorno de 47 mm, kaj per alia de 108 mm. Li sendis siajn unuajn laborojn al Camille Flammarion, kiu publikigis ilin en sia revuo "L'Astronomie".

En 1881 li aniĝis al la Société astronomique de France (Astronoma Societo de Francio) kaj instaliĝis en Francion en 1893. Flammarion akceptis lin en la observatorio de Juvisy-sur-Orge, kies adjunkta direktoro li iĝis en 1895.

Diligenta observanto de Marso li portempe aliĝis, kiel Flammarion, al la hipotezeo de la marsaj kanaloj; sed, observinte Marson dum la opozicio de 1909 per la lorno de 83 cm de la observatorio de Meudon, li konkludis, ke la kanaloj estas optika iluzio.

Li observis ankaŭ Merkuron kaj Venuson. Li provis desegni mapon de Merkuro, sed liaj mapoj estis falsaj, ĉar li bazis ilin sur la malprava hipotezo de la ligita rotacio de Merkuro.

Li observis radiajn strukturojn en la ringoj de Saturno. Li montras ke la malplenoj en la ringoj ne estas tute malplenaj, sed estas "loko de malplidenso en partikloj".

En 1902, malamikiĝinte kun Camille Flammarion, li foriris en Brition kaj Turkion, kie li interesiĝis pri arkeologio. Li akiris de la sultano Abd-ul-Hamid la 2-a permeson foti la enon de la moskeo Hagia Sofia (ankaŭ konata kiel baziliko Sankta Sofio) de Konstantinopolo. Li publikigis de 1907 al 1909 sian laboron sub formo de tri volumoj entenante pli de 1000 fotaĵoj, desegnoj kaj planoj.

Li revenis en Francion en 1909. Kvankam reamikiĝinte kun Flammarion, li laboris en la observatorio de Meudon, kie li povis uzi ekvatorialan lornon de 83 cm, per kiu li konstatis la neekziston de la marsaj kanaloj.

Li estas konata por esti kreinta la skalon de Antoniadi kiu mezuras sur skalo de 1 al 5 la kvaliton de observo, vidpunkte de la atmosfera turbulenteco. 1 estas plej trankvila atmosfero, 5 estas tre turbulenta areo kiu malhelpas ĉiujn observojn.

Krom astronomo, Antoniadi estis bonega ŝakludisto.

Honoroj redakti

Eksteraj ligiloj redakti