Eugène SUE (naskiĝinta la 10-an de decembro 1804 en Parizo, mortinta la 3-an de aŭgusto 1857 en Annecy) estis franca verkisto. La fondinto de malpeza literaturo kaj la patro de la romano en sinsekvoj (kiel serio). Li gajnis la kromnomon "Reĝo de la Popola Romano" dum sia vivo, ĉar li estis la plej legita siatempa verkisto en fikcio en la franca.

Eugène Sue
Persona informo
Eugène Sue
Naskonomo Marie Joseph Sue
Naskiĝo 26-an de januaro 1804 (1804-01-26)
en Parizo
Morto 3-an de aŭgusto 1857 (1857-08-03) (53-jaraĝa)
en Annecy,  Francio
Tombo Annecy-le-Vieux vd
Etno Francoj vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Lycée Condorcet vd
Subskribo Eugène Sue
Familio
Patro Jean-Joseph Sue vd
Parencoj Jean-Joseph Sue vd
Profesio
Okupo romanisto • verkistopolitikisto vd
Aktiva en Parizo vd
Aktiva dum 1830– vd
Verkado
Verkoj La Misteroj de Parizo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

En 1823 li partoprenis la kampanojn en Hispanujo kaj poste diversajn vojaĝojn al Ameriko kaj Okcidentaj Indioj. En 1827 li vizitis Grekion kunbatalonte la batalon de Navarino. Poste li forlasis la militaĵojn por ekokupiĝi pri pentrado. Sed pro instigo de amikoj li publikigas romanan poeziaĵon titolita »Kernock le pirate« (1830). La granda furoro igis lin dediĉi sin tute al verkado. Li do iĝis pioniro de la mara romano franclingva. Post kiam aperis ankoraŭ aliaj romanoj samĝenraj (krome ankaŭ historiaj verkoj de malgranda valoro, nome: »Histoire de la marine française« / 1835–37, 5 vol., kaj »Histoire de la marine militaire chez tous les peuples« de 1841), li komencis verki romanojn etikajn. Tre plaĉis al li rakonti dekadencon kaj senmoralecon; tiaĵoj oftis en la seria verko »Mystères de Paris« (1843, 10 vol.), kiu havis multajn tradukojn. La sukceso grandega kondukis Sue tute al la ĝenro de sociala romano. Inter tiaj romanoj menciindas »Le Juif errant« (1845, 10 vol.; ĝi havis same grandan sukceson kiel la verko »Mystères«); »Martin, l'enfant trouvé« (1847, 12 vol.); »Les sept péchés capitaux« (1847–49, 16 vol.); »Les mystères du peuple« (1849, 16 vol.), por kiu li akuzitis pro ribeligemo kaj senmoraleco; »La famille Jouffroy« (1854, 7 vol.); »Les secrets del'oreiller« (1858, 7 vol.).

En 1850 li elektitis deputito por la ekstremismaj maldekstruloj. Post la puĉo de 1851 li devis forlasi Franclandon kaj vivis en Annecy. Li ankaŭ provis skribi kelkajn dramojn, sed tio fiaskis.

Verkadaj temoj redakti

La rakontoj de Sue enkondukis la leganton en la heroaĵojn de la kaŝita, preskaŭ subtera, vivo de Parizo, kun ekvido de tio, kio okazis ekster ili. Li laŭdis la kuraĝajn civitanojn, kiuj batalis kontraŭ koruptado, kaj aplaŭdis tiujn individuojn en la malaltaj tavoloj de la socio, kiuj decidis batali el la malriĉulejoj de la perfortemaj kapitalistoj. Sue tute ne kaŝis la propagandon, kiu aperis el la intrigoj de liaj rakontoj, sed emfazis ĝin kaj ĝian justecon eĉ pli antaŭ la krueleco de la socio. Lia verkado estas dotita per interesaj dialogoj kaj intrigo, kiu elstaras per kreskanta sento de drama streĉo. Liaj rakontoj, karakterizitaj de troa sentimentaleco, altiris la koron de la leganto al distriktoj, en kiuj li ĉiam volus esti, sed malhavis la kuraĝon viziti per siaj propraj fortoj. Kune kun protagonistoj de Sue, la leganto spertas la danĝersenton kaj teruron, kiu akompanas la rolulojn, sed finfine ankaŭ la ĝojon de venko kaj la potencon de moralo kaj justeco.

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 19. Leipzig 1909, p. 187, kio legeblas tie ĉi interrete.