Eugen Diederichs

germana eldonisto

Eugen DIEDERICHS (naskiĝinta la 22-an de junio 1867 en Löbitz, mortinta la 10-an de septembro 1930 en Jena) estis grava germana eldonisto. En 1896 li fondis eldonejon sian en Florenco, kies ampleksa gamo etendiĝis je la germana romantikismo kaj vajmara klasikismo kiel ankaŭ je skribitaĵoj el Antikveco kaj pri Friedrich Nietzsche. Hodiaŭ ĝi apartenas al la Eldoneja grupo Random House en Munkeno.

Eugen Diederichs
Persona informo
Naskiĝo 22-an de junio 1867 (1867-06-22)
en Löbitz
Morto 10-an de septembro 1930 (1930-09-10) (63-jaraĝa)
en Jena
Tombo Norda tombejo (Jena)
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Familio
Edz(in)o Helene Voigt-Diederichs
Infano Peter Diederichs
Okupo
Okupo eldonisto
vdr

Vivo redakti

La fruaj jaroj redakti

Eugen Diederichs naskiĝinte ĉe landa bieno Löbitz apud Osterfeld en Turingio pasigis la infanajn kaj junulajn jarojn ekde 1872 en Naumburg (Saale). Laŭ la volo de la patro Carl Friedrich li trejniĝis post la meza maturiĝekzameno kiel agrikulturisto; poste li laboris kiel administranto ĉe diversaj bienoj kamparanaj.

En 1888 li sevkis la veran propran volon setliĝante en Halle (Saale) kaj sekvante trejniĝon kiel librovendisto kaj -eldonisto en la teologia eldonejo de Eugen Strien. La sekvajn jarojn li laboris kiel sortimentisto en diversaj librovendejoj/-eldonistoj (i.a. ĉe Stuber'schen Buchhandlung en Würzburg kaj ĉe Mencke'schen Buchhandlung en Erlangen). Lia ŝatego vojaĝo montriĝis jem en 1892 kiam li entreprenis la unuan grandan itineron disde la Supra Rejno kaj Alzaco en Svislandon kaj tra la francajn Alpojn al Hispanujo kaj finfine ĝis Bordeaux. Jam kiel juna viro li havis nervokrizojn kaj suferis je gravaj depresioj. Ofte la vojaĝado servis kiel sanigilo kontraŭdepresia.

 
Eugen Diederichs Verlag Jena 1931

Kial li iris en 1896 el Italujo li decidis fondi en Florenco eldonejon; pri la kaŭzoj li rakontis en letero de la 1.9. adresita al Ferdinand Avenarius.[1]

La unuaj eldonitaĵoj estis poeziaj volumoj de Emil Rudolf Weiß kaj Ferdinand Avenarius, dume la unua sukcesego estis en 1897 per la verko de Hans Blums Die deutsche Revolution 1848/49. La saman jaron Diederichs translokigis la firmaon al lepsiko. Ĉeter la fruaj sortimenteroj troviĝis ankaŭ la dua verko de Hermann Hesse Eine Stunde hinter Mitternacht (1899).

Eldonistado en Lepsiko kaj Jena redakti

 
La reliefo kun la emblemo de la Diederichs-eldonejo estis ĉe la en 1945 detruita eldonejdomo ĉe Carl-Zeiß-placo; nuntempe la reliefo plibeligas la posteulan konstruaĵon samlokan.
 
Carl Spitteler ricevis en 1919 la Nobelpremio pri literaturo

En la sekvanta jaro Diederichs nupsi Helene Voigt, kiu tiutempe aktivis kiel aŭtorino por Schleswig-Holsteiner Landsleute. Kun ŝi li havis kvar infanojn: Ruth, Jürgen, Niels kaj Peter Diederichs. En la geedziĝjaro li eldonis de Wilhelm Bölsche la verkon Das Liebesleben in der Natur en tri volumoj. Li ekigis la unuajn verkareldonojn de Jens Peter Jacobsen, Novalis kaj Maurice Maeterlinck al kio sekvis aliaj tiaj projektoj, ekz. pri John Ruskin, Lev Tolstoj, Anton Ĉeĥov kaj Friedrich Hölderlin. Diederichs elpensis en la sekvan tri jardekojn plurajn seriojn, kio ektipis por lia agado eldonisto. Kiel unua serio publikiĝis en 1899 Monographien zur deutschen Kulturgeschichte, kiu tamen pro malsukceso ĉesis en 1905. Krom ekigitis la serioj Erzieher zu deutscher Bildung (1904), Die Kunst in Bildern (1909) kaj Religion und Philosophie Chinas (1910).

En 1904 la eldonisto translokiĝis kun la familianoj el la metropolo libroeldona Lepsiko al Jena kie restis la eldonejsidejo ĝis 1948. En 1907 li iĝis membro de la ĵus fondita ligo Deutscher Werkbund.

La unaŭ eldonejkatalogo aperis en 1908 sub la titolo Wege zur deutscher Kultur, en kiu la eldonisto dividis la tuton en sep kategoriojn. Krom la sekcio Schriften der Antike, der deutschen Mystik, der italienischen Renaissance sowie der deutschen Klassik und Romantik enestis la listo de la temaroj Bücher zu Friedrich Nietzsche, Einzeltitel kulturtheoretischer und lebensphilosophischer Ausrichtung kaj Werke der Weltliteratur als Bezugspunkte für die „deutsche Kultur“. En la unua kategorio aperis verkoj de Platono, Aristotelo kaj Plotino kaj de Majstro Eckhart Meister Eckeharts Schriften kaj Ekstatischen Konfessionen de Martin Buber. De la romantikuloj reprezentis Friedrich Hölderlin, Friedrich von Schlegel, Friedrich Schleiermacher kaj Bettina von Arnim. La plej grava libro de la dua sekcio estis de Carl Albrecht Bernoulli Franz Overbeck und Friedrich Nietzsche, kiu ja kontraŭis la kiĉa Nietzsche-taksado kian flegis intence Elisabeth Förster-Nietzsche kaj la vajmara Nietzsche-arkivo.

Krome li publikigis verkojn de la sociala filozofo kaj pentristo John Ruskin, idolo lia, kaj librojn de germanlingvaj aŭtoroj kiel Wilhelm Bölsche, Bruno Wille, Hermann Löns kaj Carl Spitteler. Ankaŭ laborista literaturo ne fremdis nek al Diederich nek al lia lektoro Paul Göhre, ekz. Das Leben eines Landarbeiters de Franz Rehbein.

La gamo tre varia substrekis la intencon de Diederich tenadi universalan kultureldonejon; tamen la tuto ĉiam dependas de lia persona evolustato kaj individua mondosento kaj -vizio. Pli kaj pli do senteblis eneldonitare kresko de verkoj religiaj kaj malraciismaj kaj de verkoj de novromantikuloj kiel Ludwig Coellen, Karl Joël kaj Erwin Kircher. Samtempe iĝis eldonejo lia ankrejo por verkisto naciemaj-konservativistaj. Parto de la romana literaturo estis aĵoj de la |Heimatschutz-movado (ĉi-tie arkitekture) kun opozicio kontraŭ industriigo kaj teknikigado.

Ĉeter la aŭtoroj nombriĝis ankaŭ lia virino Helene Voigt-Diederichs, kiu publikigis Aus Kinderland (1907 kaj la novelan antologion Nur ein Gleichnis. Post amaferoj inter Helene Voigt-Diederichs kaj Max Scheler respektive Erich Kuithan[2] sevkis geezeca krizo en 1908 kaj en 1911 venis la divorco. Duonan jaron pli malfrue transprenis li la kulturpedagogikan (socialan-religian monatan) gazeton "Die Tat" kiun li mem eldonis ekde 1913. Li ankaŭ estis mentoro de la liberstudenta rondo Serakreis Jena.

Ekde la 18.4.1916 li estis edzo de la verkistino Lulu von Strauß und Torney kiu ankaŭ eldonigis kelkajn skribitaĵojn en la eldonejo en Jena kaj ankaŭ mem aktive kunlaborip.

Mallonge antaŭ la Unua mondmilito li koncentriĝis pli kaj pli pri la eldonado de libroj estantaj en kunteksto kun la pornaciema Volkstum-movado. Tia novorientiĝo plej gravis dum la 1920-aj jaroj por la eldonejo, kvankam nek la antaŭaj emfazoj repuŝiĝip. Alproksimiĝo al ideoj de nacisocialismo evidentiĝis en la eseo de Diederichs Krisis des deutschen Buches ĉe Mitteilungen des Kampfbund für deutsche Kultur (kiu estis sub la influo de August Rosenberg). [3]

Diederichs anis ĉe la framasonisma loĝio Urania zur Unsterblichkeit en Berlino; en lia eldonejo ankaŭ aperis ne malmultaj framasonismaj verkoj.

La eldonejo dum la Tria regno redakti

Post la morto de Eugen Diederichs en 1930 - li entombigitis ĉe la Norda tombejo - transprenis la eldonejon la filoj Niels kaj Peter Diederichs apogite de Lulu von Strauß und Torney kaj Max Linke.

Dum la jaroj 1930-aj kaj 1940-aj la nomo Diederichs daŭre reprezentis la iamajn celadojn de Diederichs, eĉ pri interpopola kompreniĝo kaj harmonio. Fondite sur naciema-dekstrisma tradicio la entrepreno sukcese - kun eta strategio alkonformiĝa - daŭriĝis. Tamen la cenzuro ne dormis kaj en 1933 Hans Zehrer, eldonisto de la fakgazeto "Die Tat" maldungiĝis laŭ ordono de NSDAP. Ekde 1935 la titolo ne plu haveblis vendeje. Ankaŭ la verkoj de Richard Benz, unu el la plej gravaj aŭtoroj de la eldonejo, viktimis sub la nazioj kaj en 1935 malpermesitis la eldono de la verko Geist und Reich. Malgraŭ tio aperis ĉe Diederichs nur unu jaron post nova libro de Benz kun la malsuspekta titolo Vom Erdenschicksal ewiger Musik.

Edwin Erich Dwinger, kies verkoj ekde la komenco de la 1930-aj jaroj tre lukris por la eldonejo, havis ekde 1942 problemojn cenzurajn pro al skribitaĵo Zwischen Weiß und Rot. Ĝenerale la nombro de la inter 1933 kaj 1945 malpermesitaj verkoj ne tiomis; novaj verkoj eksplicite deklaritis malakceptotaj; kontraŭe la eldonejo de p. Fischer devis rezigni pri la eldono de 123 libroj inter la jaroj 1933 kaj 1944. Ankaŭ verkoj de Herman Wirth, fondinto de Ahnenerbe, eneldonprogramare troviĝip.

Post eksoldato de Nielz kaj Peter Diederichs en 1939 transprenis sole la estradon Max Linke. En 1946 li arestitis de anoj de la Ruĝa Armeo kaj mortis en la 17.9.1947 en la komunisma speciala internigejo en Sachsenhausen.

La eldonejo post 1945 redakti

Ne antaŭ 1949 sukcesis la novfondiĝo eldoneja en Düsseldorf kaj Kolonjo. Ĝi ankoraŭ hodiaŭ ekzistas estinte inter 1988 kaj 2008 parto de la munkena Hugendubel-eldonejo; ekde 2008 ĝi eras ĉe Random House.

Eugen Diederichs kaj la libroarto redakti

 
La rondo Serakreis kiun li mentoris, emblemo

Ĉefa intenco eldonista estis krei noblajn uzlibrojn. Ili diferencu kaj de la kutimaj amasaĵoj kaj de fortimpresegaj eldonoj luksaj. Por Diederichs libro estis kompleta artaĵo ĉe kiu ĉiuj partoj solidu kaj inter si harmoniu. La eksteroj taŭgu por la enhavo literatura. Idolo por tio estis William Morris, kiu estis orientiĝinta je la mezepoka-libroarto.

Rolo grava ornama havis la interna titolo kiu rapide klarigu pri enhavo kaj intenco de la libro. Krome altkvalitu la papero kaj la bindaĵo. Memkompreneble ankaŭ la presliteroj kaj la koloro ne estis laŭvolaj. Tamen Diederichs forĵetis post veno al Jena la lepsikajn librodizajntradiciojn de Secesio kaj novbidermajro. Troa ekstravaganco ne plu ŝatitis dum samtempa ŝato de dekoro malsintrudema. En Lepsiko verkis por Diederichs la artistoj Heinrich Vogeler kaj Johann Vincenz Cissarz, en Jena Fritz Helmuth Ehmcke kaj Peter Behrens, kiu evoluigis en 1907/08 novan specon de Antiqua-tipoj. krome dungiĝis Friedrich Hermann Ernst Schneidler, Marie Bock, Anna Gramatyka, Wilhelm Schulz kaj Erich Kuithan kiel pentristoj/dizajnistoj.

Danke al kunlaboro kun la lignoskulptisto, pentristo kaj grafikisto Max Thalmann, kiu ĝismorte en 1944 restis la ĉefkonsilisto artista de la eldonejo, sekurigitis baldaŭ al la pli freŝaj verkoj unueca stilo.

Honoroj redakti

En 1900 ricevis Diederichs por siaj meritoj libroartaj la bronzan medalon de la monda ekspozicio de Parizo. Sekvis venko ĉe la dresdena ekspozicio "Kunstgewerbe-Ausstellung" en 1906 kaj premio Grand Prix en 1910 ĉe la monda ekspozicio en Bruselo.

En 1924 li iĝis honora doktoro ĉe la Universitato de Kolonjo laŭ rekomendo de Friedrich von der Leyen. Okaze de la naskiĝtaga datreveno 60-a li deklaritis honora civitano de Jena.

Serioj (ĝis 1931) redakti

Propraj skribitaĵoj redakti

  • Sollen wir die Fraktur abschaffen? Ĉe: Hans Feigl (Hg.): Deutscher Bibliophilen-Kalender für das Jahr 1915, Jg. 3, Wien 1915, p. 75–79.
  • Vaterländische Gesellschaften. (PDF; 1,6 MB). Ĉe: Die Tat. Monatsschrift für die Zukunft deutscher Kultur. Heft 5/8, 1916.
  • Die Tätigkeit des Verlages Eugen Diederichs in Jena während des letzten Jahrzehnts 1914–1924. Eugen Diederichs Verlag, Jena 1924.
  • Aus meinem Leben. Eugen Diederichs Verlag, Jena 1938.

Literaturo redakti

  • Jena und Weimar. Ein Almanach des Verlages Eugen Diederichs in Jena 1908. Eugen Diederichs Verlag, Jena [1907].
  • Wege zu deutscher Kultur. Eine Einführung in die Bücher des Verlages Eugen Diederichs in Jena. Mit Bücherverzeichnis bis Weihnachten 1908. Eugen Diederichs Verlag, Jena [1909].
  • Im Zeichen des Löwen. Für Eugen Diederichs zum 60. Jahr am 22. Juni 1927. Eugen Diederichs Verlag, Jena 1927 (Festschrift)
  • Robert Volz: Reichshandbuch der deutschen Gesellschaft. Das Handbuch der Persönlichkeiten in Wort und Bild. Band 1: A–K. Deutscher Wirtschaftsverlag, Berlin 1930, Informoj pri Eugen Diederichs en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane).
  • Walther G. Oschilewsky: Eugen Diederichs und sein Werk. Eugen Diederichs Verlag, Jena 1936.
  • Lulu von Strauß, Torney-Diederichs (Hrsg.:): Eugen Diederichs – Leben und Werk. Ausgewählte Briefe und Aufzeichnungen. Eugen Diederichs Verlag, Jena 1936.
  • Friedrich von der Leyen: Diederichs, Eugen. En: Nova Germana Biografio (NDB). Band 3, Duncker & Humblot, Berlin 1957, ISBN 3-428-00184-2, S. 637 f. (Digitalisat).
  • Eugen Diederichs Verlag (Hrsg.): Bibliographie der Verlagswerke 1896–1956. Eugen Diederichs Verlag, Düsseldorf 1956.
  • Ulf Diederichs (Hrsg.): Eugen Diederichp. Selbstzeugnisse und Briefe von Zeitgenossen. Eugen Diederichs Verlag, Düsseldorf 1967.
  • Ulf Diederichs: Eugen Diederichs und sein Verlag : Bibliographie und Buchgeschichte 1896 bis 1931. Wallstein Verlag, Göttingen 2014.
  • Irmgard Heidler: Der Verleger Eugen Diederichs und seine Welt (1896–1930). (= Mainzer Studien zur Buchwissenschaft. Band 8). Disp. Uni. München 1991. Harrassowitz, Wiesbaden 1998, ISBN 3-447-04029-7.
  • Justus H. Ulbricht, Meike G. Werner (Hrsg.): Romantik, Revolution & Reform. Der Eugen Diederichs Verlag im Epochenkontext 1900–1949. Wallstein, Göttingen 1999, ISBN 3-89244-344-0.
  • Florian Triebel: Kultur und Kalkül. Der Eugen-Diederichs-Verlag 1930–1949. C.H. Beck, München 2004
  • Meike G. Werner: Moderne in der Provinz. Kulturelle Experimente im Fin de Siecle Jena. Wallstein, Göttingen 2003, ISBN 3-89244-594-X.
  • Ursula Martin: Der Verleger. Ein Roman über Eugen Diederichs. quartus-Verlag, Bucha bei Jena 2008, ISBN 978-3-936455-68-7.
  • Christina Niem: Eugen Diederichs und die Volkskunde. Ein Verleger und seine Bedeutung für die Wissenschaftsentwicklung . (= Mainzer Beiträge zur Kulturanthropologie/Volkskunde. Band 10). Waxmann, Münster u. a. 2015, ISBN 978-3-8309-3240-6.
  • Hans-Wolfgang Wolter: Eugen Diederichs (1867–1930). Ĉe: Heinz-Dietrich Fischer (Hrsg.): Deutsche Presseverleger des 18. bis 20. Jahrhundertp. Verlag Dokumentation, Pullach bei München 1975, p. 309–319.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Ich will mich […] diesen Moment gründen unter der Firma: E. Diederichs, Florenz und Leipzig – Verlag für moderne Bestrebungen in Literatur, Naturwissenschaft, Sozialwissenschaft und Theosophie […] Ich habe den kühnen Plan, ich möchte einen Versammlungsort moderner Geister haben; ĉe: Gangolf Hübinger (eld.): Versammlungsort moderner Geister. Der Eugen Diederichs-Verlag. Aufbruch ins Jahrhundert der Extreme. Eugen Diederichs, München 1996, ISBN 3-424-01260-2, p. 509.
  2. M. G. Werner: Moderne in der Provinz. 2003, p. 110-111 (antaŭvido libra[rompita ligilo] ĉe Google-Books)
  3. Ernst Klee: Das Personenlexikon zum Dritten Reich. Wer war was vor und nach 1945. Dua eldono. Fischer Taschenbuch Verlag, Frankfurt am Main 2005, p. 107.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Eugen Diederichs en la germana Vikipedio.