Euplectella aspergillum

Euplectella aspergillum estas specio en la klaso de heksaktinelidaj spongoj kiu loĝas en la profunda oceano. Ĝi estas popole konata kiel la florkorbo de Venuso.[1]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Euplectella

Biologia klasado
Regno: Animalia
Filumo: Porifera
Klaso: Hexactinellida
Ordo: Lyssacinosidea
Familio: Euplectellidae
Genro: Euplectella
Specio: E. aspergillum
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Florkorbo je profundo de 2572 metroj.
Florkorbo je profundo de 2572 metroj.
La supra parto de florkorbo.
La supra parto de florkorbo.
Florkorbo de Venuso.
Florkorbo de Venuso.

Ofte, ene de la spongo estas du malgrandaj kraboj: masklo kaj ino (de la specio Spongicola japonica). Ili vivas kaj reproduktiĝas ene de la spongo. La kraboj, kiam ili estas larvoj, trairas la porojn de la spongo, sed kiam ili kreskas, ili ne povas eliri denove kaj tiam ili kaptiĝas. Ĝi estas formo de simbioza rilato: la kraboj purigas la internon de la spongo kaj, aliflanke, la spongo provizas al ili manĝaĵon. En Japanio, ĉi tiu rilato inter la du specioj simbolas la ideon de rilato por ĉiam, do la spongo estas donita al paroj kiuj edziĝos.[2][3][4]

Loko redakti

Euplectella aspergillum estas trovita en malgranda areo de la proksima maro de la Filipinaj Insuloj. Similaj specioj troveblas proksime de Japanio kaj en aliaj partoj de la okcidenta Pacifika Oceano kaj la Hinda Oceano.[1][4]

Morfologio redakti

La korpostrukturo de ĉi tiuj bestoj estas cilindro de maldikaj muroj kun granda centra atrio. La korpo estas kunmetita tute per silicaj spiketoj, tial ili ankaŭ estas konataj kiel vitrosponguloj. La spiketoj estas kunmetitaj de 3 perpendikularaj radioj donante al ili 6 poentojn. En la vitrosponguloj, la spiketoj formas mezon kiu donas rigidecon al la korpo de la spongo kaj permesas sian ekziston en grandaj profundoj.[5]

Teknologiaj aplikoj redakti

Tiuj spongoskeletoj havas kompleksajn geometriajn formojn, kiuj estis vaste studitaj pro sia rigideco, rendimento-forto, kaj minimuman fendetodisvastigon. Fibroptikaj esploristoj ankaŭ tre interesiĝas pri la vitraj fibroj, kiuj tenas ĉi tiujn spongojn al la oceana grundo. Ili estas fibroj de 5 ĝis 20 cm longo kaj maldikaj kiel homa haro. La spongo eltiras siliciatan acidon de marakvo kaj konvertas ĝin en silicoksido, tiam formas ĝin en kompleksan skeleton el vitrofibroj. Krome, ĉi tiuj fibroj ankaŭ estas eble utilaj por kreado de pli efikaj kaj malmultekostaj sunĉeloj.[5][6][7]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Konstantin R. Tabachnick: Family Euplectellidae. in: John Hooper, Rob W.M. van Soest (editors): Systema Porifera: A Guide to the Classification of Sponges. Kluwer Academic/Plenum Publishers, New York, 2002. ISBN 978 1461507475. Euplectella aspergillum auf Seite 1391.
  2. A deep-sea love story (angle). Alirita 2018-12-08.
  3. Soares, Beau McKenzie. Euplectella aspergillum (angle). Alirita 2018-12-08.
  4. 4,0 4,1 Beau McKenzie Soares (2001): Euplectella aspergillum ADW Animal Diversity Web, University of Michigan Museum of Zoology. abgerufen am 3. Mai 2017.
  5. 5,0 5,1 Joanna Aizenberg, James C. Weaver, Monica S. Thanawala, Vikram C. Sundar, Daniel E. Morse, Peter Fratzl (2005): Skeleton of Euplectella sp.: Structural Hierarchy from the Nanoscale to the Macroscale. Science 309 (5732): 275-278. download
  6. Bullis, Kevin. Silicon and Sun (angle). Alirita 2018-12-08.
  7. Joanna Aizenberg, Vikram C. Sundar, Andrew D. Yablon, James C. Weaver, Gang Chen (2004): Biological glass fibers: Correlation between optical and structural properties. PNAS Proceedings of the National Academy of Sciences USA 101 (10): 3358–3363. COI:10.1073/pnas.0307843101

Eksteraj ligiloj redakti