La Europeade estas la plej granda festivalo de Eŭropa folkloro. La festivalo estas organizita ĉiujare en alia lando. En 2007 la festivalo estis en Horsens, Danio, en 2008 en Martigny, Svislando. La Europeade de 2009 okazos en Klaipeda, Litovio, tiu de 2010 en Dachau, Germanio kaj tiu de 2011 en Tallinn, Estonio.

La Europeade 2008 en Martigny (ch)

La unua Europeade estis organizita en 1964 en iniciativo de Mon de Clopper (1922-1998) el Flandrio kaj Robert Müller-Kox, Germano forpelita el Silezio. Mon de Clopper estis prezidanto de la organizo de la Europeade ĝis 1997. En tiu jaro li estis sekvita de Bruno Peeters (naskiĝis en 1939), kiu ankoraŭ estas prezidanto. Li ankaŭ estas el Flandrio.

La celo de la Europeade estas kontribui al Eŭropo unuita, al kiu ĉiu alportas sian kulturon, kaj ĝuas la kulturon de ĉiu alia. Tiu estas ĉiujare la komencpunkto de la kvintaga festivalo, en kiu miloj da partoprenantoj en tradiciaj vestoj el tuta Eŭropo renkontiĝas por kanti, por muziki, por danci kaj por ĝui sen formalaj paroladoj.

Urboj en kiuj okazis la Europeade redakti

  1. 1964 Antverpeno, Belgio
  2. 1965 Dortmund, Germanio
  3. 1966 Antverpeno, Belgio
  4. 1967 Valencia, Hispanio
  5. 1968 Antverpeno, Belgio
  6. 1969 Marche-en-Famenne, Belgio
  7. 1970 Herzogenaurach, Germanio
  8. 1971 Antverpeno, Belgio
  9. 1972 Annecy, Francio
  10. 1973 Nuoro, Italio
  11. 1974 Antverpeno, Belgio
  12. 1975 Marbella, Hispanio
  13. 1976 Annecy, Francio
  14. 1977 Nuoro Italio
  15. 1978 Vieno, Aŭstrio
  16. 1979 Antverpeno, Belgio
  17. 1980 Schwalmstadt, Germanio
  18. 1981 Martigny, Svislando
  19. 1982 Gijón, Hispanio
  20. 1983 Vieno, Aŭstrio
  21. 1984 Rennes, Francio
  22. 1985 Torino, Italio
  23. 1986 Figueira da Foz, Portugalio
  24. 1987 Munkeno, Germanio
  25. 1988 Antverpeno, Belgio
  26. 1989 Libourne, Francio
  27. 1990 Valladolid, Hispanio
  28. 1991 Rennes, Francio
  29. 1992 Figueira da Foz, Portugalio
  30. 1993 Horsens, Danio
  31. 1994 Frankenberg, Germanio
  32. 1995 Valencia, Hispanio
  33. 1996 Torino, Italio
  34. 1997 Martigny, Svislando
  35. 1998 Rennes, Francio
  36. 1999 Bayreuth, Germanio
  37. 2000 Horsens, Danlando
  38. 2001 Zamora, Hispanio
  39. 2002 Antverpeno, Belgio
  40. 2003 Nuoro, Italio
  41. 2004 Riga, Latvio. En tiu urbo oni establis monumenton kiel memoron restantan por tiu Europeade. La monumento estis donita de urboj en kiuj la Europeade okazis antaŭe okaze de la unua Europeade en la Baltio kaj la unua en la teritorio de la antaŭa Sovjetunio.
  42. 2005 Quimper, Francio
  43. 2006 Zamora, Hispanio
  44. 2007 Horsens, Danlando
  45. 2008 Martigny, Svislando
  46. 2009 Klaipėda, Litovio
  47. 2010 Bolzano, Italio
  48. 2011 Tartu, Estonio
  49. 2012 Pandovo, Italio
  50. 2013 Gotha, Germanio
  51. 2014 Kielce, Pollando
  52. 2015 Helsingborg, Danio
  53. 2016 Namur, Belgio
  54. 2017 Turku, Finnlando
  55. 2018 Viseu, Portugalio
  56. 2019 Frankenberg, Germanio

Partopreneco laŭ landoj redakti

Ĉirkaŭ 200 grupoj ensalutis por la Europeade 2008 en Martigny, Svislando. Ili estis:

Fontoj kaj eksteraj ligiloj redakti