Evangeliaro de Teofano

La evangeliaro de Teofano estas evangeliaro, kiu estis farita sub abatino Teofano (1039–1059) por la abatinejo Essen. La manskribaĵo, riĉe ornamilustrite per libropentraĵoj kaj iam ekipita per altvalore ornamita bindaĵo, troviĝas nun en la katedrala trezorejo de Essen.

Evangeliaro de Teofano
manuskripto
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr
La fondintobildo de la evangeliaro de Teofano: abatino Teofano ĉe-piede de la Dipatrino kiel donacinto de la evangeliaro

Ĉar la evangeliaro de Teofano havas preskaŭ la samajn mezurojn kiel la karolida evangeliaro ankaŭ trovebla en la trezoro de Essen, estas supozende, ke ĝi anstataŭis tiun ĉi pli malnovan evangeliaron kiel pompan evangeliaron en la liturgio.[1] Ĝi estas konsiderenda en la tuta kunteksto de la riĉaj donacadoj, kiujn Teofano faris por la ekipaĵo de la abatineja preĝejo de Essen, la nuna katedralo: la evangeliaro de Teofano, la kruco de Teofano same kiel la kruconajlo-relikvujo. Ili estas ligitaj kaj per similaj artismaj farmanieroj same kiel ankaŭ laŭfunkcie interligitaj, ĉar ĉiuj tri objektoj havas ligan rilaton al la krucumado de Jesuo. La evangeliaro prezentas la krucumadon en sia meza bildo, la relikvujo per la Sankta Najlo unu el la relikvojn de la pasiono de Kristo, kaj la kruco entenas sub sia centra juvelo krucorelikvon. Ili ĉiuj verŝajne kadre de la paska liturgio dum Sankta Vendredo anstataŭ Kristo estis simbole enigataj en tombo sur la galerio de la okcidenta alkonstruaĵo kaj dum la antaŭpaska nokto re-elprenataj hervorgeholt.[2] Eble ĉi tiuj tri objektoj de la abatino estis ankaŭ antaŭportataj je solenaĵoj kiel enblemoj de suvereneco .[3]

Literaturo redakti

  • Georg Humann: Die Kunstwerke der Münsterkirche zu Essen. Schwann, Duseldorfo 1904, pj. 218–250.
  • Heinz Köhn: Der Essener Münsterschatz. Eine Einführung. Essen 1953, pj. 28–32.
  • Leonhard Küppers, Paul Mikat: Der Essener Münsterschatz. Fredebeul & Koenen, Essen 1966, pj. 61–67.
  • Klaus Gereon Beuckers: Die Ezzonen und ihre Stiftungen. Eine Untersuchung zur Stiftungstätigkeit im 11. Jahrhundert. Lit-Verlag, Monastero 1993, ISBN 3-89473-953-3, pj. 94–101.
  • Berit H. Gass: Das Theophanu-Evangeliar im Essener Domschatz (Hs. 3). En: Birgitta Falk, Thomas Schilp, Michael Schlagheck (eldonintoj): „… wie das Gold den Augen leuchtet“. Schätze aus dem Essener Frauenstift (= Essener Forschungen zum Frauenstift. Bd. 5). Klartext-Verlag, Essen 2007, ISBN 978-3-89861-786-4, pj. 169–189.
  • Birgitta Falk (eldoninto): Gold vor Schwarz. Der Essener Domschatz auf Zollverein. Klartext Verlag, Essen 2008, ISBN 978-3-8375-0050-9, S. 82, 182 (= Birgitta Falk (eldoninto): Der Essener Domschatz. Klartext-Verlag, Essen 2009, ISBN 978-3-8375-0200-8, S. 82 (Einband), 182 (Handschrift).)
  • Sonja Hermann: Die Inschriften der Stadt Essen (= Die Deutschen Inschriften, Band 81). Reichert, Wiesbaden 2011, ISBN 978-3-89500-823-8, S. 39–41 Nr. 20 Taf. IV–V.
  • Géza Jászai: Christus als neuer Mose? Zur Ikonologie des Einbandes vom Evangeliar der Äbtissin Theophanu im Essener Domschatz. En: Das Münster. Vol. 66, 2013, pj. 40–49.

Referencoj redakti

  1. Gass 2007, pj. 177–178.
  2. Pri la funkcio de la objektoj en la paska liturgio de Essen: Klaus Gereon Beuckers: Liturgische Ensembles in hochmittelalterlichen Kirchenschätzen. Bemerkungen anhand der Essener Ostergrabliturgie und ihrer Schatzstücke. En: ... das Heilige sichtbar machen. Domschätze in Vergangenheit, Gegenwart und Zukunft. Schnell & Steiner, Regensburg 2010, ISBN 978-3-7954-2245-5, pj. 83–106; Katharina Ulrike Mersch: Soziale Dimensionen visueller Kommunikation in hoch- und spätmittelalterlichen Frauenkommunitäten. Stifte, Chorfrauenstifte und Klöster im Vergleich. V&R Unipress, Göttingen 2012, ISBN 978-3-89971-930-7, pj. 55–65, ambaŭ kun plua literaturo.
  3. Klaus Gereon Beuckers: Die Ezzonen und ihre Stiftungen. Lit-Verlag, Monastero 1993, ISBN 3-89473-953-3, p. 104.

Eksteraj ligiloj redakti