Evangelio laŭ Ebionitoj

La Evangelio laŭ Ebionitoj estas la nomo de apokrifa evangelio, perdiĝinta, tieldirita ĉar uzita de jud-kristana sekto de Ebionitoj viglanta en Palestino en la 2-a jarcento. La informoj pri tiu evangelio estas ekskluzive tiuj raportitaj en iuj verkoj de iuj Patroj de la Eklezio; inter ili precipe Epifanio el Salamis citas iujn pasaĵojn.

Epifanio el Salamis per sia Panarion, priskribanta herezojn, estas la precipa informa fonto pri la Evangelio laŭ Ebionitoj.

Eblas ke ĝi koincidu kun aliaj du jud-kristanaj tekstoj, ankaŭ perdiĝintaj, la Evangelio laŭ Nazareoj kaj la Evangelio laŭ Hebreoj, kaj ankaŭ kun la Evangelio laŭ la Dekdu, pri kiu parolas Origeno, Sankta Hieronimo kaj Sankta Ambrozio eble pro tio ke ĉi-kaze temus pri la apostolo.[1]

Patristikaj atestaĵoj redakti

Inter la multaj atestaĵoj elstaras tiu de Ireneo de Liono vivinta ĉirkaŭ la jaroj 130-202, kiu en sia “Kontraŭ la herezoj” (Adversus Haeresis, 180 ĉirkaŭ), atestas la uzon de la Evangelio laŭ Mateo ĉe la Ebionitoj:

Kiuj estas nomataj “Ebionitoj [...] legas nur la evangelion laŭ Mateo kaj rifuzas la apostolon Paŭlon lin difinante apostato el la leĝo. [...]Ebionitoj, tial, sekvante unike la Evangelion kiu estas laŭ Mateo, sin konfidas al ĝi kaj do ne havas ĝustan scion pri la Sinjoro.” (Ireneo, Kontraŭ la herezoj 1,26,2; 3,11,7).

Laŭ Epiofanio (Panarion 13,2 e 14,3): "En la Evangelio kiun ili [= Ebionitoj] uzas, diritan "laŭ Mateo", kiu tamen estas ne tute kompleta sed mutila kaj modifita – ili ĝin nomas “Evangelio laŭ Hebreoj” - [...] Ili preterlasis la Genealogion laŭ Mateo.

Laŭ Hieronimo'(Comm. I in Matth. 12,13]: “En la Evangelio kiun praktikas la Nazareoj kaj Ebionitoj, kiun ĵus mi tradukis el la hebrea al la greka kaj kiun ili grandparte taksas la Matea aŭtenta, tiu homo kiu havas la manon aridan...”.

Epifanio el Salamis kaj aliaj informas ke la Evangelio laŭ Ebionitoj estis bazita sur tiu “laŭ Mateo”, sed ke el tiu oni formovis la pasaĵojn kontraŭajn al la ebionita teologio, nome, ekzemple, la rakonto pri la virga naskiĝo de Jesuo; eblas ke ankaŭ la preterlaso de la referenco al la lokustoj per kiuj sin nutris Johano la Baptisto ŝuldiĝis al la praktiko de vegetarismo de la grupo.

Enhavo de la Evangelio laŭ Ebionitoj redakti

Pro la manko de transdonado de la manuskriptoj de la Evangelio laŭ Ebionitoj, ne eblas reiri al la reala enhavo de la teksto kaj al la efektiva ligo al la Evangelio laŭ Mateo: eble temis pri ŝanĝita formo de tiu kanona, aŭ eĉ temis pri la aramea praredaktaĵo efektivigita de la apostolo, pri kiu memorigis Papiaso el Hierapolis, citita de Eŭsebio de Cezareo en “Prieklezia historio 3,39,16.

Ebionitoj, same kiel ceteraj jud-kristanaj grupoj, ne kredis je la virga naskiĝo de Jesuo kiun ili konsideris nur grandan profeton, kaj ne dion. Pro tiu motivo, eble, ilia evangelio preterlasis la rakonton de la virga naskiĝo de Jesuo.

Ĉiuj tiuj evangelioj (laŭ Ebionitoj, laŭ Hebreoj, laŭ Nazareoj kaj, eble, ankaŭ la Evangelio de la Dekdu) ofte eksplicite cititaj foje nur aluditaj de la Patroj, kiuj foje atribuas al unu de tiuj evangelioj kion aliaj Patroj atribuas al alia el ili, eble estas pluraj. Ne malfacitas, tial, hipotezi, kvankam ne definitive pruvebla, ke la tri evangelioj reprezentas malsamajn dirojn de la sama teksto.

Tamen, se ekzistas en la scienca komunumo emo fari el ĉiuj la saman evangelion, ne estas tute forlasata la alia kiu faras el la tri, tri diversaj tekstoj, aŭ almenaŭ du. [2]

Notoj redakti

  1. Roland H. Worth, Alternative lives of Jesus: noncanonical accounts through the early Middle Ages, McFarland, 2003, ISBN 0-7864-1581-9, pp. 37-38.
  2. Vidu: bibliografion.

Bibliografio redakti

  • Paul Foster, "The Apocryphal Gospels: A Very Short Introduction", Oxford University Press, 2009
  • James Keith Elliott, “The Apocryphal New Testament: A Collection of Apocryphal Christian Literature”, Oxford University Press, 2005
  • Le parole dimenticate di Gesù, a cura di M. Pesce, pp. 607-610
  • I vangeli apocrifi, a cura di Marcello Craveri. Torino, Einaudi 1969
  • James Keith Elliott, “The Apocryphal New Testament: A Collection of Apocryphal Christian Literature”, Oxford University Press, 2005.

Vidu ankaŭ redakti

Esteraj ligiloj redakti