Evangelio laŭ Hebreoj

Evangelio laŭ Hebreoj aŭ "Evangelio de Hebreoj" estas la nomo utiligita en patristikaj citaĵoj ekde la 2-a ĝis la 5-a jarcentoj por indiki evangelian tekston tiam ekzistantan, sed kiun la greklingvaj kristanoj malmulte konis; [1] de ĝi konserviĝis nur fragmentoj, ĝuste pere de la patristikaj citaĵoj.

τὸ καθ' Ἑβραίους εὐαγγέλιον
Apokrifoj
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr
Epifanio el Salamis per sia Panarion, priskribanta herezojn, estas la precipa informa fonto pri la Evangelio laŭ Nazareoj, la Evangelio laŭ Ebionitoj kaj la Evangelio laŭ Hebreoj

La precipaj atestantoj estas Papiaso el Hierapolis, Ireneo de Liono, Klemento de Aleksandrio, Origeno, Eŭsebio de Cezareo, Epifanio el Salamis kaj Sofronio Eŭsebio Hieronimo. Surbaze de ofte kontraŭaj karakterizoj de la patristikaj citaĵoj, eblas distingi tri evangeliojn konigitajn de la Patroj de la Eklezio per la nomo "Evangelio laŭ Hebreoj", Evangelio laŭ Ebionitoj, Evangelio laŭ Nazareoj kaj la Evangelio laŭ Hebreoj kiel vera kaj propra.[2]

Patristikaj atestaĵoj kaj alifontaj favoraj al la ekzisto de la Evangelio laŭ Hebreoj redakti

La precipa fonto estas konstituita de la citaĵoj de Sankta Hieronimo, kiu travivis kiel ermito en la okcidenta Sirio laŭlonge de kvin jaroj, antaŭ ol translokiĝi al Betrehemo, kie ankaŭ mortis. Okazis inter la siriaj kristanoj ke Jeronimo lernis la hebrean lingvon, kaj informiĝis pri la evangelio kiun ili uzis, kaj kiun unufoje nomas «Hebrea Evangelio» kaj alifoje «Evangelio laŭ Hebreoj»; li ankaŭ asertas ke Nazareoj uzis tiun Evangelion, aŭ ke ĉiukaze ili tiun legas, kaj unukaze asertas ke tiun uzas ankaŭ la Ebionitoj. Tamen probablas ke en tiuj kazoj li referencas al Nazareoj kaj Ebionitoj aludante, ĝenerale, al palestinaj kristanoj prefere ol al apartaj sektoj laŭ li herezaj..[3]

Patroj de la Eklezio allasis atektaĵojn pri Evangelio laŭ Mateo hebrelingve skribitaka, kaj Papiaso tion atestas en 130[4]. Estas Eŭsebio de Cezareo kiu citas la vortojn de Papiaso: “Mateo kolektis do la dirojn de Jesuo en la lingvo de la Hebreoj”. Komenciĝe de la 3-a jarcento Origeno, parolante pri la Evangelioj, mencias tiun ĉi de Mateo, kaj raportante tiuj vortojn Eŭsebio diras ke "unua estis verkita tiu de Mateo, kiu estis kelkatempe publikano, poste aspostolo de Jesuo Kristo, en la lingvo de Hebreoj" (Prieklezia historio, VI, XXV, 3-6).

En sia De viris illustribus, Heronimo informas ke epoke de sia rakonto (392) en la biblioteko de Cezareo ekzistis libro kompilita de martiro Panfilio kaj ke la Nzareoj de Alepo al li permesis ĝin kopii; Hieronimo referencas al tiu libro kiel al la «origina hebrea», uzita de Nazareoj kaj Ebionitoj kaj konsiderita ĉe multaj la «origina de Mateo».[5] Diras Hieromino: “Mateo verkis la evangelion de Kristo en la lingvo de la Hebreoj, por tiuj kiuj konvertiĝis el judismo”.

Plue Hieronimo, en sia verko “Kontraŭ Pelagianismo, asertas ke la “Evangelio laŭ Hebreoj” estis redaktita aramelingve sed hebrealfabete kaj ke, laŭ opinio de diversaj esploristoj, tiu estis la sama de Mateo kaj ke kopio de ĝi troviĝis en la Biblioteko de Cezareo kaj mem tradukia al la greka kaj latina. [6] Surbaze de tiuj Hieronimaj atestaĵoj ebals establi iujn firmajn punktojn:

  1. en la 4-a jarcento kristanoj de Sirio utiligis evangelion aramelingvan skribitan hebrealfabete;
  2. la plejgranda parto identigis ĝian aŭtoron kun Mateo, aliaj kun la Dekdu Apostoloj (sed fragmentoj de la Evangelio laŭ la Dekdu puŝas reĵeti tiun identigon). Iuj subtenas ke tiu evangelio estis uzitaj ankaŭ ĉe Ebionitoj;
  3. tiu evangelio estis uzita de judlingvaj kristanoj, sed nekonata en Okcidento (el kie elvenis Hieronimo): pro tio Hieronimo ĝin tradukis al la greka kaj latina lingvoj;
  4. se ĝia nomigo kaj identigo kun la “Evangelio laŭ Mateo” estas indico de ĝia similo kun tiu kanona de Mateo, la decido de Hieronimo ĝin traduki estas indico ke ĝi estis sufiĉe malsama.

Kompare kun la Evangelio laŭ Ebionitoj kaj kun la Evangelio laŭ Nazareoj, rilate la Evangelion laŭ Hebreoj oni posedas pli nombrajn kaj ampleksajn patristikajn atestaĵojn ol por la aliaj du, aparte fontintajn el Panarion de Epifanio el Salamis, komplilita en la periodo de 374-377 ĉirkaŭ, kie estas dediĉita al ĝi relative ampleksa traktado ĉe la ĉapitro 30.

”Jam iuj inkluzivis inter tiuj [herezaj libroj] ankaŭ la evangelion laŭ Hebreoj, pri kiu kontentiĝas precipe tiuj kiuj inter la Hebreoj akceptis Kriston. “ (Eŭsebio, Prieklzia historio 3,25).

”En la evangelio kiun ili [Ebionitoj] uzas, dirita laŭ Mateo, kiu tamen ne estas kompleta, sed aliigita kaj mutilita, ili ĝin nomas “Hebrea Evangelio” - [...] ili forigis la genealogion de Mateo.” (Epifanio, Panarion 30,13,2 kaj 30,14,3).

”La komenco de ilia evangelio startas tiel: Okazis en la tagoj de Herodo, reĝo de Judujo, ke venis Johano por bapti... (simile al:Mt 3,1). (Epifanio, Panarion 30,13,6).

”Kaj se iu konsultos la Evangelion laŭ Hebreoj, en kiu la Savanto persone diras: Ne multe antaŭe mia patrino, la Sankta Spirito, min kaptis per unu el miaj haroj kaj min translokigis sur la grandan monton Tabor, “tiu perplekse sin demandos kiel povas esti patrino de Kristo la <Sankta Spirito, generita de la Verbo." Sed ankaŭ tiel, tiaĵojn ne malfacilas kompreni. (Origeno, In Jo. 2,6)

Enhavo de la Evangelio laŭ Hebreoj redakti

Ĉar al la esploristoj alvenis neniu kompleta manuskripto de la Evangelio laŭ Hebreoj, ne eblas rekonstrui kun precizeco la enhavon de tiu teksto kaj ĝian ligon kun la kanona Evangelio laŭ Mateo. Eble temis pri ŝanĝita formo de tiu kanona, aŭ eĉ pri pra redakto aramelingva efektivigita de la apostolo mem pri kiu memorigas Papiaso, citita da Eŭsebio de Cezareo en la Prieklezia historio 3,39,16.

La pasaĵo citita de Origeno laŭ kiu la Sankta Spierito estas patrino de Jesuo, same kiel aliaj similaj patristikaj atestaĵoj rilate variantoj en la Matea kanona teksto, malhelpas senperan identigon de la evangelio kanona kun tiu laŭ Hebreoj.

La jud-kristanoj ne kredis je la virga naskiĝo de Jesuo; pro tio el la Evangelio estas forigita la komenca parto de la evangelio laŭ Mateo en kiu estas priskribita la mirakla naskiĝo.

Patriarko de Konstantinopolo Nikeforo la 1-a, en sia “Kronologio” (Stikometrio) raportas pri la lunĝo de la Evangelio laŭ Hebreoj, 2200 linioj, entute 300 malpli ol tiuj de la Evangelio laŭ Mateo. Tiu dateno supozigas ke, krom la komenca parto, ne ceestis aliaj rimarkindaj tekstforigaĵoj.

En la Patroj de la Eklezio ĉeestaj distingajn aludojn pri la Evangelio laŭ Ebionitoj, la Evangelio laŭ Nazareoj kaj la Evangelio laŭ Hebreoj. Tamen en iuj “lokoj” oni parolas pri Hebreoj sed la klara aludo estas al la aliaj du (Ekzemple, Eŭsebio en 3,27,4 de la Prieklezia historio, parolas pri Ebionitoj kaj diras ke ili “uzis la Evangelion laŭ Hebreoj”; simile Teodoreto en Haereticarum Fabularum Compendium 2,1 parolas pri Nazareoj kaj diras ke ili “Akceptas nur la evangelion laŭ Hebreoj”). Krome kelkaj pasaĵoj kiujn iu Patro atribuas al unu el tri evangelioj, alia patro atribuas al alia el la tri. Ne malfacilas, tial, hipotezi, kvankam ne absolute, ke la tri evangelioj reprezentas malsamajn dirojn de la samo.

Tamen, se jam elstaras emo en la scienca komunumo ilin rekonduki al unu evangelio, (ankaŭ spurante la patristikajn pasaĵojn [7]), dirita ĝuste “Evangelio laŭ Hebreoj [8] (probablege opiniata ĉe la Patroj de la Eklezio kiel orogin evangelio laŭ Mateo [9] senigita tamen de la komenca ero, nome la Genealogio de Jesuo. Hodiaŭ alelstiĝis ankaŭ du novaj teorioj: [10] la unua identigas en la Evangelio laŭ Hebreoj snrsu tiuj laŭ Nazareoj: [11], kaj en la Evangelio laŭ Ebionitoj la tieldirita Evangelio de la Dekdu. Tria hipoteza, aŭ subhipoteza, teorio parolas pri tri malsamaj tekstoj, do pri tri distingitan evangelioj

Notoj redakti

  1. Menzies, p. 338.
  2. Painter, pp. 183-4.
  3. Menzies, p. 339.
  4. Jean Carmignac, La nascita dei vangeli sinottici| Edizioni Paoline
  5. Sofronio Eusebio Girolamo, De viris illustribus, ii.3.
  6. Menzies 339
  7. Vidu: James Keith Elliott, “The Apocryphal New Testament: A Collection of Apocryphal Christian Literature”, Oxford University Press, 2005, p. 3
  8. Cfr. Wilhelm Schneemelcher, R McL Wilson, New Testament Apocrypha: Gospels and Related Writings, Westminster John Knox Press, 1991, p.135
  9. Vidu: James Keith Elliott, “The Apocryphal New Testament: A Collection of Apocryphal Christian Literature”, Oxford University Press, 2005, p. 3
  10. Vidu: Wilhelm Schneemelcher, R McL Wilson, New Testament Apocrypha: Gospels and Related Writings, Westminster John Knox Press, 1991, p.135; Paul Foster, "The Apocryphal Gospels: A Very Short Introduction", Oxford University Press, 2009.
  11. Vidu: James Keith Elliott, “The Apocryphal New Testament: A Collection of Apocryphal Christian Literature”, Oxford University Press, 2005, p. 4

Bibliografio redakti

  • Le parole dimenticate di Gesù, a cura di M. Pesce, pp. 607-610
  • James Keith Elliott, “The Apocryphal New Testament: A Collection of Apocryphal Christian Literature”, Oxford University Press, 2005.
  • I vangeli apocrifi, a cura di Marcello Craveri. Torino, Einaudi 1969.
  • angle Allan Menzies, «Hebrews, Gospel according to the», A Dictionary of the Bible: Dealing with Its Language, Literature, and Contents, Including the Biblical Theology, Volume 5, parte 1, "A Dictionary Of The Bible: Supplement -- Articles", a cura di James Hastings, The Minerva Group, Inc., 2004, ISBN 1-4102-1730-2
  • angle John Painter, Just James, Continuum International Publishing Group, 2005, ISBN 0-567-04191-3.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti